Subjunktivo

gramatika modo

Subjunktivo. Ĝi estas identa kun la ordona modo. Oni uzas ĝin ĉiam kun la konjunkcio “ke”, en kazoj, kiam la ĉefpropozicio esprimas celadon aŭ neceladon, helpon aŭ malhelpon, devigon aŭ malpermeson por io (deziri, voli, pretendi, peti, postuli, proponi, ordoni, instigi, helpi, lasi, konsenti, permesi, konsili, necesi, bezoni ktp. kaj ĉies ĉi malo).

PMEG unuigas imperativon kaj subjunktivon en unu sola modo nomata "vola modo"[1]. Ĝi montras "ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed dezirata, volata, ordonata aŭ celata".

Ĉar la konjunkcio ,por ke' enhavas ĉiam la sencon de celado, post ĝi oni devas uzi ĉiam subjunktivon.

Post esperi oni devas uzi futuron, same post timi. Tamen ĉe Zamenhof oni renkontas post timi subjunktivon kun ne: „Mi timas, ke vi ne malsukcesu“. Ĉi tiun frazkonstruon eble oni povus klarigi per la subkompreno de “deziri”: „Mi time deziras, ke vi ne malsukcesu“.

Multaj diras, ke en Esperanto ne ekzistas subjunktivo; la fundamento de Esperanto diras (en Esperanto)«us : markas la kondicionalon (aŭ la subjunkcion) / finaĵo de kondiĉa en verboj / indikas la kondiĉan (aŭ subjunkcion) / signifas kondiĉan inklinon /signifas kondiĉa » laŭ ili la ordonan modon postulas ne la verbo de l' ĉefpropozicio, sed la senco de l' dependa prop-o. „Mi volas, ke vi iru“ diras simple: „Mi volas, iru.“ Sed ĉi tiu rezonado fiaskas ĉe la mal-verboj.

„Mi malpermesas, ke vi iru“ certe ne diras: „Mi malpermesas, iru!“ Kaj vere, Sentis eĉ proponas, ke oni diru: „Mi malpermesas, ke vi iros.“ Sed tio estus tia rompo de la vivanta tradicio de l' lingvo, ke ŝajnas nepre preferinde rekoni la ekziston de la subjunktivo. Tamen aliflanke, por ne erarigi pri tio, ke la subjunktivo en Esperanto estus uzata same larĝe kiel en aliaj lingvoj, pli bone estas ne uzi en Esperanto la nomon subjunktivo, sed nomi ĝin volitivo aŭ efikeca modo. KALOCSAY

Noto de M. C. Butler. Kelkaj diras, ke ĉar -u montras deziron, oni ne rajtas diri: ,Mi malpermesas, ke vi -u.“ Tamen mi mem preferus uzi tion, ol . . . ke vi iros.“ Ĉu oni nepre devas diri: „Mi malpermesas vian iron“. (kiel diras Bailey)?


EdE-S

  1. https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj/vola.html