La kvar naciaj lingvoj de Svisio estas la germana, la franca, itala kaj la romanĉa.[1] Germana, franca kaj itala retenas egalan statuson kiel oficialaj lingvoj je tutlanda nacia nivelo ene de la Federacia Administracio de la Svisa Konfederacio, dum la romanĉa estas uzata en aferoj kiuj temas pri aŭ tuŝas ties parolantoj(n).[2] En kelkaj situacioj, la Latino estas uzata, partikulare kiel ununura lingvo kiu referencas al la lando kaj por eviti pozitivan diskriminacion al alia uzuta lingvo. En neformalaj situacioj pro la samaj celoj foje oni uzas la anglan, speciale se koncernas ankaŭ nesvisajn ĉeestantojn.

Franc-parolanta parto (Romandio), verde; german-parolanta parto (Ĝermana Svislando), oranĝe; ital-parolanta parto (Itallingva Svislando), viole; kaj romanĉ-parolanta parto (Kantono Grizono), purpure; striitaj areoj estas dulingvaj.
Monero de kvin svisaj frankoj kun la latina surskribo Confoederatio Helvetica.

En 2017, la populacio de Svisio estis de 62.6% indiĝenaj parolantoj de la germana (58.5% parolas svisgermanan, kaj 11.1% normigan germanan hejme); 22.9% de franca (ĉefe de [svisa franca, sed inklude kelkajn frankoprovencajn dialektojn); 8.2% de itala (ĉefe de svis-itala, sed inkludante lombardajn dialektojn); kaj 0.5% de romanĉa.[3] La germanparolanta regiono (Deutschschweiz, Ĝermana Svislando) estas iel oriente, norde kaj centre; la francparolanta parto (la Romandie, Romandio) okcidente kaj la italparolanta areo (Svizzera italiana, Itallingva Svislando) sude. Tie restas malgranda romanĉ-parolanta indiĝena populacio en Graubünden oriente. La kantonoj Friburgo, Berno kaj Valezo estas oficiale dulingvaj; la kantono Graubünden estas oficiale trilingva.

Svislando havas krom la tri oficialajn ŝtatajn lingvojn (germana, franca, itala kaj la romanĉa kiel duone ŝtata lingvo), du senteritoriajn landajn lingvojn (kiuj estis oficiale agnoskitaj en la jaro 1997 per la ratifiko de la Eŭropa Ĉarto de la regionaj kaj malplimultaj lingvoj), nome la jeniŝan lingvon de la svisaj ciganoj (proksimume 0,5 % de la loĝantaro) kaj la jidan lingvon de svisaj judoj precipe en la vilaĝoj Endingen kaj Lengnau (laŭcifere tamen tre malgranda grupo). Preskaŭ 30% de la Svisa loĝantaro estas eksterlandaj almigrintoj, pro kio en Svislando krom la 6 landaj lingvoj ankaŭ estas parolataj multnombraj aliaj lingvoj, inter kiuj la serbo-kroata (3%), hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%) kaj la angla (0,9%, procentaĵoj laŭ la stato de la jaro 1990).

Pri la germana lingvo en Svislando endas atentigi, ke skribatas ĝenerale la norma germana lingvo, sed parolatas la multaj dialektoj de la alemana aŭ svisgermana lingvo.

Artikolo 8 de la svisa federacia konstitucio postulas lingvan liberecon por ĉiu, do garantias al ĉiu individuo la rajton paroli sian denaskan aŭ preferitan lingvon kaj akiri en ĝi literaturon kaj edukon. Tiu rajto tamen ne signifas, ke la individuo povas en trafiko kun aŭtoritatoj postuli, ke tiuj devas komuniki kun ŝi aŭ li en lia aŭ ŝia lingvo. En oficialaj rilatoj validas la teritoria principo, nome la loka oficiala lingvo. En trafiko kun federaciaj instancoj eblas utiligi libere unu el la kvar oficialaj svisaj lingvoj (la romanĉa tamen atingis la statuson de oficiala lingvo nur per la nova konstitucio en la jaro 1999, antaŭ ĝi estis nur tiel nomita nacia lingvo). Ĉiuj leĝoj estas tradukataj al la franca, la germana kaj la itala. La romanĉa estas duone ŝtata, ĉar unue oni ne tradukas ĉiujn leĝojn en ĝin, tamen kaj due la civitanoj rajtas ekrilati kun la registaro en Berno uzante la romanĉan.[4][5]

Notoj redakti