Romanĉa lingvo
La romanĉa lingvo (romanĉe: Rumantsch) estas lingvo parolata en Svislando. Ĝi kune kun la ladina kaj la friula lingvoj apartenas al la retolatina lingvaro.[1]
Romanĉa lingvo | ||
Rumantsch | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Retolatina lingvaro | ||
Parolata en | Kantono Grizono en Svislando | |
Parolantoj | 40 039 | |
Denaskaj parolantoj | 35 095 | |
Skribo | latina | |
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Svislando | |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | rm | |
ISO 639-2 | roh | |
ISO 639-3 | roh | |
SIL | ROH | |
Glottolog | roma1326 | |
Angla nomo | Romansh | |
Franca nomo | romanche | |
Vikipedio | ||
Nomo: Rumantsch (en Esperanto: romanĉa aŭ retoromanĉa)
Parolantoj: ĉirkaŭ 35 000 (2000)
Landoj: Kantono Grizono en Svislando, minoritatoj en okcidenta Aŭstrio kaj norda Italio, krome relative granda diaspora komunumo en Zuriko
Origino: de la vulgara latino
de Raetia, ĉirkaŭ 1100
Skribo: latina
Lingva specimeno
redaktiLa Patro Nia en la normigita skriblingvo (grizonromanĉa) kaj Esperanto:
Grizonromanĉe:
Bab noss, ti che es en tschiel! |
Esperante:
Patro Nia, kiu estas en la ĉielo, |
Nombro da parolantoj kaj statuso
redaktiLa romanĉa estas lingvo tre malvaste parolata – nur 66 000 parolantoj en kelkaj valoj de Alpoj en la svisa Kantono Grizono kaj diasporaj komunumoj ekzemple en Zuriko. (Kvankam ĝi oficiale tute ne apartenas al la romanĉlingva teritorio, la alemanlingva urbo Zuriko fakte estas la urbo kun la plej granda nombro de romanĉlingvanoj, inter 5000 kaj 10 000.) La romanĉa lingvo akiris per tutsvisa baloto en la jaro 1938 la statuson de kvara nacia lingvo de Svislando, kaj en la jaro 1996, post nova popola voĉdono, la romanĉa fariĝis duonoficiala. En 1999 per la akcepto de nova Federacia Konstitucio de Svislando ĝia statuso estis ankoraŭ plifortikigita.
Idiomoj
redaktiPro la Alpoj la vulgara latina de la provinco de Rhaetia evoluis aparte de la arpitana lingvo en la okcidento kaj la lombarda en la sudo. La romanĉa ne estas la plej granda latinida lingvo, kiu evoluis en Rhaetia (en Italio estas 500 000 parolantoj de raetaj lingvoj), sed ĉar ĝi estas oficiala svisa lingvo, ĝi estas la plej fama.
Pro la izolemaj montoj, ĉiu valo havis sian propran idiomon de la lingvo. La kvin idiomoj, de la okcidento de la kantono al la oriento (kun ekzempla frazo - "La vulpo estis denove malsata") estas:
- la sursilvana (romanĉe: Sursilvan): L'uolp era puspei inagada fomentada.
- la sutsilvana (romanĉe: Sutsilvan): La vualp eara puspe egn'eada fumantada.
- la surmirana (romanĉe: Surmiran): La golp era puspe eneda famantada.
- la putera (romanĉe: Puter): La vuolp d'eira darcho üna vouta famenteda.
- la valladera (romanĉe: Vallader): La vuolp d'eira darcheu üna jada fomantada.
Por kontrasto, jen la itala teksto de la frazo:
- itala lingvo: La volpe era nuovamente affamata.
- aŭ en Esperanto: La vulpo estis denove malsata.
Grizonromanĉa
redaktiInter 1800 kaj 1960 fiaskis tri provoj de superregiona skriblingvo romanĉa. En la jaro 1982 la Lia Rumantscha (LR, tegmenta organizaĵo de ĉiuj romanĉaj organizaĵoj lingvaj kaj kulturaj) komisiis la zurikan romaniston Heinrich Schmid krei gvidliniojn por la ellaboro de la superregiona skriblingvo Rumantsch Grischun 'grizona romanĉa', 'grizona latinidlingvo'. El tri el la kvin idiomoj estis kreita unu komuna skriba formo de la lingvo, kiun ni do povas nomi grizonromanĉa laŭ la esprimo Rumantsch Grischun.
- grizonromanĉa versio de la supra frazo: La vulp era puspè ina giada fomentada.
La grizonromanĉa estas la formo de la lingvo, kiun la registaroj kaj kantona kaj tutsvisa uzas por oficialaj publikaĵoj kaj leĝotekstoj. Tamen, en la lokaj lernejoj, la loka idiomo estas la perilo de instruado (por la unuaj ses jaroj. En la postaj jaroj la germana lingvo fariĝas laŭgrade pli grava pera lingvo). En la jaro 2011 oni enkondukis en kelkaj provklasoj bazan instruadon en la unua klaso de la elementa lernejo en la grizonromanĉa lingvo, kiun neniu parolas. Kaj instruistoj kaj gepatroj kontraŭas tiun provon.
Minaco de la lingvo
redaktiEkde la 19-a jarcento, la lingvo velkadis pro la granda enmigrado de germanlingvanoj al la kantono kaj la migrado de la romanĉalingvanoj mem el la kamparo al la germanalingvaj urboj. Eĉ en Grizono mem, nur 23,6% parolas la romanĉan. Ĝi estas komence de la 21-a jarcento la unua lingvo de nur 17% de la grizona loĝantaro, dum en 1880 ĝi estis ankoraŭ la unua lingvo de 40%. En partoj de la Kantono Grizono, la romanĉa estas la ĉefa lingvo, sed en aliaj partoj la germana klare ĉefrolas. Malgraŭ granda subteno de la tuta svisa popolo kaj ŝtataj financrimedoj la romanĉa lingvo estas daŭre minacata. Aktuale montriĝas nova minaco en la formo de la komunumaj kunfandiĝoj, el kiuj efikas, ke la nombro de pure romanĉlingvaj komunumoj aldone malkreskis dum la lastaj jaroj. Kiam de dek kunfandiĝintaj komunumoj naŭ estis romanĉlingvaj kaj unu germanlingva, tiam la nova unueca komunumo estas mikslingva. En mikslingva komunumo tamen la germana tre rapide estiĝas la ĉefa komunika lingvo en la komunuma asembleo kaj de la aŭtoritatoj, simple ĉar ĉiuj romanĉlingvanoj devige scipovas la germanan, sed germanlingvano ne bezonas lerni la romanĉan. Tio aldone malformtigas la prestiĝon de la romanĉa lingvo.[3]
-
Oficialaj lingvoj en Grizono 1860
-
Oficialaj lingvoj en Grizono 2000
-
Veraj parolataj lingvoj en Grizono 2000
Amaskomunikiloj en la romanĉa
redaktiEkde la 6-a de januaro 1997 en Ilanz aperas sub la titolo La Quotidiana la unua taggazeto, kiu uzas por ĝeneralaj informoj la grizonromanĉan kaj por regionaj temoj la diversajn idiomojn.
La romanĉaj radio kaj televido (Radiotelevisiun Svizra Rumantscha) estas parto de la svisa asocio por radio kaj televido [SRG] kaj subvenciata de la ŝtato.
En Esperanto
redaktiPri la romanĉa lingvo, historio, kulturo kaj nuntempa situacio ekzistas bona konciza enkonduko de Arthur Baur: La Retoromanĉoj: sorto de la plej malgranda nacia lingvo de Svislando, 2-a eldono aktualigita kaj ampleksigita, Bellinzona, Hans Dubois, 1989, 67 paĝoj kun bibliografio. En 1991 en Svisa Radio Internacia estis sendita prelego de D-ro Arthur Baur pri la retoromanĉa lingvo.[4] En somero 2017 aperis la esperantlingva traduko de la fame konata romanĉlingva infan-bildlibro Sonoril-Urĉjo en traduko de Dietrich Michael Weidmann.[5]
Vidu ankaŭ
redakti- Andrea Schorta, svisa verkisto de la romanĉa lingvo (1905-1990)
- Guntram A. Plangg, aŭstra fakulo pri romanĉa lingvaro kaj pri loknomsciencaj demandoj
- Peider Lansel, poeto, eseisto kaj politika propagandisto por la konservado kaj oficialigo de la retoromanĉa lingvo
- Retolatina lingvaro
- Theodor Gartner, kunfondinto de la filologio de la romanĉa
Lernolibroj
redaktiLa oficejo Lia Rumantscha eldonas lernolibrojn pri rumantsch grischun: Curs da rumantsch grischun / da Gieri Menzli ; ill. da Simon Jacomet, Cuira : Lia Rumantscha, 1993 1 Volumo (parto 1 kaj 2) : kun bildoj + 1 Audiokasedo; parto 1: Lecziuns 1-18, 1988 ; parto 2: Lecziuns 1-16, 1989 ISBN 3-906680-27-1 (parto 1); 3-906680-27-2 (parto 2).
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Ricarda Liver "Rätoromanisch" en Historia Leksikono de Svislando (retejo konsultita 2016-07-11)
- ↑ Il Babnoss
- ↑ Dietrich M. Weidmann: "La situacio de la retoromanĉa lingvo", Svisa Espero 3/2016, p. 17-22
- ↑ Prelego de d-ro Arthur Baur pri la retoromanĉa ĉe Svisa Radio Internacia de 1991 (sondokumento mp3 el la arkivo de CDELI)
- ↑ SES-informas, n-ro 2/2016, p. 1 (PDF, konsultita 2016-10-24)