Raetia (Raetio) estis romia provinco kiu estis en la Alpoj, norde de Italio, sude de la rivero Danubo kaj okcidente de Noricum. La provinco ne estis komerce grava, sed strategie grava: ĝi estis en la mezo de la reto de vojoj, kiuj kunigis la okcidentan kaj orientan limon de la imperio. Ĝia teritorio kovris la nunan orientan Svislandon, okcidentan Aŭstrion, Liĥtenŝtejnon kaj parte de suda Bavario.

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
Raetia, jen malhelruĝe akcentita

La plej notinda urbo de Raetia estis Augusta Vindelicorum. La urbo nuntempe troviĝas en Germanio kaj nomiĝas germane Augsburg (Esperante Aŭgsburgo).

Romio konkeris la provincon dum la jaro -15. La gento, raetoj, kiu estis keltoj aŭ eble ilirikoj aŭ eĉ iu ne-hindeŭropa (kiel la eŭskoj), (vidu raetia lingvo) romiiĝis. Post la falo de la romia imperio, la gento en iuj valoj de la Alpoj sendepende konservis sian romian kulturon. La parolantoj de la romanĉa lingvo en la svisa kantono Grizono estas la nunaj idoj de tiu kulturo.

Portempe, la norda limo de la provinco estis norde de la Danubo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.