Lingvo > Izolita lingvo


Lingvo de mistera antikva popolo loĝante en Raetio (nuntempe orienta Svisio, Tirolo, kaj montara parto de Bavario), kiu estas, krom la lemna lingvo la ununura konata parenco de la etruska lingvo. En sia "Natura historio", en la 1-a jarcento p.K. Plinio la pli maljuna skribas pri la popoloj loĝantaj en Alpoj: "La raetoj kaj vindelekoj loĝas lime de tiuj (la norikoj) kie ili konsistigas multajn urbojn. La gaŭloj diras, ke la raetoj devenas de la etruskoj, forpelitaj kaj kondukitaj de sia estro Retus."