Augsburg

komunumo en Bavario, Germanio

La sudgermana urbo Augsburg (en Esperanto Aŭgsburgo) estas la administra sidejo de samnoma distrikto (al kiu ĝi tamen ne apartenas), ĉefurbo de la bavara administra distriktaro Ŝvabio, universitata urbo kaj unu el la plej malnovaj urboj de Germanio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 301 033 loĝantojn. Augsburg situas borde de la ĉefriveroj Lech, Wertach kaj Singold. En Augburg troviĝas hodiaŭ pli ol 500 pontoj kaj pontetoj sur multaj kanaloj, kanaletoj kaj rojoj. La urbo estas la sola parto de Germanio, kiu disponas pri propra, ŝtate protektata festotago, la Aŭgsburga Alta Pacofesto, tiel ke la aŭgsburganoj havas pli da festotagoj ol iuj aliaj civitanoj de Germanio.

Augsburg
Blazono
Augsburg (Germanio)
Augsburg (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • universitata urbo • Luterurbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • eksa administra teritoria unuo • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio • Libera regna urbo
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Distriktaro Ŝvabio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0821
Poŝtkodo 86150–86199
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 8900
Aŭtomobila kodo A
Oficiala Municipokodo 09761000
NUTS DE271
LOCODE DE AGB
Politiko
Komunumestro Kurt Gribl
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1
86150 Augsburg
Demografio
Loĝantaro 301033 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 48° 22′ N, 10° 54′ O (mapo)48.36888888888910.897777777778Koordinatoj: 48° 22′ N, 10° 54′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 446–561 m
Areo 146,84 km²
Oficiala retejo https://www.augsburg.de/
vdr
La urbodomo kaj Perlachturm
Baziliko de la Sanktuloj Ulrich kaj Afra

Historio redakti

Fondita dum la jaro 15 antaŭ Kristo, la romia setlejo Augusta Vindelicorum evoluis al riĉa urbo.

La regiono ĉirkaŭ Lech (Licus) kaj Wertach (Virdo, ankaŭ Vinda) nomiĝis Vindelicia pro la tie loĝantaj Vindelikoj. Por honorigi la romian imperiestron Aŭgusto Cezaro la urbo ricevis la nomon Augusta Vindelicorum. Dum la tiama epoko Augsburg estis nodo de romiaj stratoj al ĉiuj urboj kaj setlejoj de la okupita regiono. La plej fama strato estas la parte hodiaŭ videbla Via Claudia. 500 jaroj poste la alemanoj forpelis la romianojn.

En la jaro 955 okazis la batalo kontraŭ la hungaroj en la Lechkampo antaŭ la urbmuroj.

Pro la bona pozicio en Eŭropo kiel trafiknodo la urbo kreskis kaj estiĝis monda metropolo en la 13-a jarcento.

En la 16-a jarcento la komercistaj familioj Fugger kaj Welser transformis Augsburg en la monda centro de komerco. La dinastio Fugger estis bankistoj kaj la dinastio Welser gajnis monon per markomerco.

Jakob Fugger la riĉulo fondis en 1516 la Fuggerei, socialan loĝlokon por katolikaj Aŭgsburganoj, kiuj senkulpe malriĉiĝis. La hodiaŭa luprezo por unu jaro estas 0,88 € po loĝejo.

Per la Aŭgsburga paco de konfesioj (Augsburger Religionsfrieden) la 25-an de septembro 1555 permesiĝis, ke la suvereno povis decidi pri la konfesio de sia regiono (cuius regio, eius religio). Kiu havus alian konfesion ol la suvereno, havis nun la rajton de transloĝiĝo. Bedaŭrinde la paco ne daŭris.

Post la tridekjara milito kreskis la metio, precipe la ora kaj arĝenta metio. En la 18-a jarcento evoluis la tekstila industrio kaj la maŝinkonstruado. La unua fabriko en Eŭropo konstruiĝis 1770-1772 de Johann Heinrich Schüle kiel palaco. Tie 350 homoj samtempe povis surpresi katunon.

Dum la dua mondmilito la urbo tre suferis pro la bomboj, precipe pro la bombnokto je la 25-a ĝis la 26-a de februaro 1944.

Vidindaĵoj redakti

Socio redakti

La Aŭgsburga Alta Pacofesto ekde la jaro 1650 festiĝas ĉiujare la 8-an de aŭgusto en Aŭgsburgo. Origine la lokaj protestantoj per ĝi festis la per la Vestfalia Paco komencitan finon de la antaŭa epoko de subpremo dum la Tridekjara Milito. Nun la evento estas leĝa festotago limigata al la urba teritorio, kiu kaŭzas ke en la urbanoj havas pli multajn leĝajn festotagojn ol ĉiuj aliaj loĝantoj de Germanio.

Famuloj redakti

Esperanto redakti

UEA havis en 1910 en tiu ĉi urbo UEA-kongreson, kaj en 1985 la 70-an Universalan Kongreson de Esperanto. La kongresa bulteno de la UK 1985, aperanta ĉiutage dum la evento, titoliĝis "La Strobilo", laŭ la tradicia simbolo de la urbo, videbla en ties blazono.

Tri kongresoj de SAT okazis tie, en 1970, 1977 kaj 1997. En la okcidenta urboparto Kriegshaber estas strato nomata "Dr. Zamenhofstraße".

Partneraj urboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti