UK 1985

70-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 70-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 1985 en Aŭgsburgo, Germanio. Ĝin vizitis 2311 partoprenantoj el 50 landoj. La Lokan Kongresan Komitaton prezidis Hermann Schmid, tiutempe kaj sume por pluraj jardekoj prezidanto kaj de la loka Esperanto-klubo kaj de la federacilanda Bavara Esperanto-Ligo.

UK 1985
Loko Aŭgsburgo,  Germanio
Ekde 3-a de aŭgusto 1985
Ĝis 10-a de aŭgusto 1985
← Antaŭa Sekva →
vdr
grandparto de la titolpaĝo el la kongresa libro

La kongresa temo "Antikvo kaj moderno: Kion ŝanĝi, kion konservi?" estis traktita kadre de tri sesioj gvidataj de William Auld, kun partopreno de 100 ĝis 200 kongresanoj.

La kongreso krome estis integra parto de la ĉiujare en la urbo okazanta Aŭgsburga Alta Pacofesto, kaj pro tio loke aparte pozitive percepteblis.

Flanke menciindas ke la kongresa bulteno, aperanta ĉiutage dum la evento, titoliĝis "La Strobilo", laŭ la tradicia simbolo de la urbo, videbla en ties blazono.