UK 1971

56-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 56-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 1971 en Londono, Britio, kun 2071 partoprenantoj el 40 landoj. La kongresa temo estis "La problemo de lingva komunikado en nuntempa mondo".

UK 1971
Loko Londono,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ekde 31-a de julio 1971
Ĝis 7-a de aŭgusto 1971
← Antaŭa Sekva →
vdr

La Alta Protektanto estis Peter Studd, lord-urbestro de Londono, kaj prezidanto de la LKK estis John Wells.

En la kongreso la Komitato de UEA elektis la Estraron por la oficperiodo 1971–1974. La elektoj normale devintus okazi nur en 1972, sed ili estis plifruigitaj. Por la unua fojo en la historio de UEA por la prezidanteco kandidatis pli ol unu persono. Temas pri la prezidanto kaj vicprezidanto de la antaŭa oficperiodo, respektive Ivo Lapenna kaj E.L.M. Wensing. En sekreta baloto venkis la ĝistiama prezidanto Lapenna per 26 voĉoj kontraŭ 21 (kun 3 sindetenoj). Wensing tamen estis elektita por la Estraro kaj daŭrigis kiel vicprezidanto; li eksiĝis per letero la 23-an de decembro 1972.