UK 1979
64-a UK 1979 estis la 1979-jara Universala Kongreso de Esperanto kiu okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 1979 en Lucerno, Svislando. Ĉeestis 1635 partoprenantoj el 49 landoj.
UK 1979 | |
---|---|
Loko | Lucerno, ![]() |
Ekde | 28-a de julio 1979 |
Ĝis | 4-a de aŭgusto 1979 |
← Antaŭa | Sekva → |
En la kongreso la Komitato de UEA aprobis la novan Statuton de UEA, kiu validas ĝis nun.
Personoj redakti
Alta protektanto redakti
Hans Hürlimann, federacia prezidanto de Svislando
Honora komitato redakti
- Prezidanto: D-ro Hans-Rudolf Meyer, nacia konsilisto, eksurbestro de Lucerno
- Luigi Generali, prezidanto de la Nacia Konsilantaro
- Josi J. Meier, nacia konsilisto
- D-rino Emilie Lieberherr, membro de la Ŝtata Konsilantaro
- D-ro Walter Gut, registara konsilisto
- Felix Schnyder, ambasadoro, prezidanto de la svisa Unesko-komisiono
- Anton Hänggi, episkopo de Bazelo en Soloturno
- D-ro Werner Kämpfen, direktoro de la Svisa Nacia Turisma Oficejo
- Dipl. inĝ. W. Grob, Rektoro de la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
- Helga Kohler, vicprezidanto de la Svisa Sindikata Unuiĝo
Kongresa prezidantaro redakti
- D-ro Humphrey R. Tonkin, prezidanto de UEA
- Prof. d-ro Carl STØP-BOWITZ, vicprezidanto de UEA
- Mag. William Auld, vicprezidanto de UEA
- D-ro Werner Bormann, ĝenerala sekretario de UEA
- Mag. Claude Piron, rektoro de ISU
- István MÓROCZ, prezidanto de SES
- Kurt GREUTERT, prezidanto de LKK
Loka Kongresa Komitato redakti
- Kurt Greutert (prezidanto)
- Peter Dietschi (vicprezidanto)
- Ernst Glättli (vicprezidanto)
- Erna Döring
- Heinrich Ringli
- Lilly Schaerer
- Johann Lutz
- Gertrud Weigelt
- Momĉilo-Moŝa Pavloviĉ
- François Mottet
- Martin Balsiger
- Hans Hunkeler
- Charles R. L. Power (KKS de UEA)
Kongresa temo redakti
La kongresa temo estis "La lingva aspekto de internacia organiziĝo". Pri la temo prelegis interalie d-ro Robert Muller, asista ĝenerala sekretario de Unesko, en la franca lingvo; la aŭskultantoj disponis skriban tradukon en Esperanton.
Teatro redakti
Bulgara Esperanto-Teatro prezentis la dramon "Amo" de Paul Géraldy.
Postkongreso redakti
Postkongreso okazis de la 5-a de aŭgusto ĝis 11-a de aŭgusto en Interlaken borde de la lago de Thun (Svislando).
Filatelio redakti
La Svisa ŝtato emisiis poŝtmarkon de 70 cendoj pri esperanto okaze de la kongreso .