UK 1977

62-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 62-a Universala Kongreso de Esperanto okazis somere de la jaro 1977 en Rejkjaviko, Islando. Ĝi havis 1199 aliĝintajn partoprenantojn.[1]

UK 1977
Loko Rejkjaviko,  Islando
Ekde 30-a de julio 1977
Ĝis 6-a de aŭgusto 1977
← Antaŭa Sekva →
vdr

La Alta Protektanto estis Kristján Eldjárn, ŝtata prezidanto de Islando. Baldur Ragnarsson estis prezidanto de la L.K.K. Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo. La kongresa temo estis "La rajto je komunikado".

Elstaraj vizitantoj redakti

Vizitis la kongreson Amadou-Mahtar M'Bow, Ĝenerala Direktoro de UNESKO[2]

 
 En somero 1977 la Universala Kongreso de Esperanto okazis la unuan fojon en Islando. Universalan Esperanto-Asocion tiam prezidis Humphrey Tonkin (n. 1939), profesoro pri literaturo, kiu transprenis la postenon tri jarojn antaŭe en Hamburgo. La Kongreso funkciis tre bone kaj Tonkin estis reelektita por pliaj tri jaroj. Simile kiel Baldur Ragnarsson (n. 1930), la prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Tonkin menciis la specialan situon de Islando, "samtempe for de la kutimaj komunikaj vojoj, kaj en la fluo de la moderna civilizo".

Menciinda ĉi tie estas la ĝojiga morala subteno de supre. Dum la islanda ministro pri kulturo kaj la urbestro de Rejkjaviko alparolis la kongreson post rapidkursoj, la aŭstralia UN-ambasadoro Ralph Harry (1924-2002) estis konata kaj aktiva esperantisto.

Eksterordinaris la reprezentiĝo de Unesko, la UN-organizaĵo pri edukado, scienco kaj kulturo. Ne sendiĝis viculo, sed la Ĝenerala Direktoro mem venis, la senegalano Amadou-Mahtar M'Bow (n. 1921). UEA subtenis lian vojaĝon al Rejkjaviko. La kongresanoj antaŭ lia festparolado ricevis tradukitan tekston, ĉar li parolis en la franca.

Danke al la tiama Magnetofona Servo de la kanadano Rüdiger Eichholz ni disponas pri aŭskultebla dokumento de tiu memorinda 62a Universala Kongreso de Esperanto. 
— Teksto el la unua kompaktdisko eldonita de UEA, el la serio "Tiel sonis …": "Rejkjaviko 1977", Rotterdam 2003.[2]

Prelegoj redakti

Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Ege ambicia estis la programo de la Internacia Somera Universitato, kies rektoro estis Árni Bödvarsson. Nome prelegis William Auld (La rolo de originala literaturo en la historio de Esperanto), Detlev Blanke (Konfronta komparo de planlingvo kaj etnolingvo), Árni Bödvarsson (Lingva akiroj de infanoj), Probal Daŝgupto (Stato kaj influo de la angla lingvo en Hinda Unio), Helmar Frank (Lernfacilecgrado de diversaj fremdlingvoj), Sinitiro Kawamura (Lingva problemo en kemia komunikado), E. James Liberman (La rajto, devo kaj hezito komuniki pri la sekso), Jonathan Pool (Ĉu komunikrajtoj povas esti egalaj?) kaj C. Stop-Bowitz (Komunikiĝo inter bestoj). Oni organizis sistemon por realigi kolokvojn por kelkaj el la prelegtemoj.[3]

Programoj redakti

Krom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Somera Universitato, en la kongresa libro oni montris informon por interno de la UK pri Pedagogia Forumo, Seminario pri la Ĉe-metodo gvidata de Madeleine Haudebine, Tuj-kurso pri la islanda lingvo zorge de Árni Bödvarsson, kaj Progresiga kurso zorge de William Auld.

Aparte de la UK, ties kongresa libro informas ankaŭ pri la 33-a Internacia Junulara Kongreso (de TEJO) el la 9a ĝis la 16a de aŭgusto en Poitiers, Francujo, kaj de la Oficiala Antaŭkongreso en Stirling, Skotlando, el la 26a ĝis la 29a de julio.[4]

Krom la prelegoserioj, okazis filmoprezentoj, Internacia arta vespero, Islanda vespero, kunsidoj pri diversaj aferoj kaj la kunvenoj de tre diversaj fakaj asocioj.

Distraĵoj redakti

  • Inuk, teatraĵo en Esperanto-versio prezentita de la Nacia Teatro de Islando, verkita de la etnologo Haradur Ólafsson, Esperantigita de Stefán Sigurdsson, Baldur Ragnarsson helpis la geaktorojn: Kristbjörg Kjeld, Helga E. Jónsdóttir, Þórhallur Sigurdsson, Ketil Larsen kaj Brynja Benediktsdóttir (1938-2008) kiu ankaŭ reĝisoris.[5]
  • La hipnoto teatraĵo de A. Cwojdziński, fare de Kalina Pieńkiewicz kaj Zbigniew Dobrzyński.
  • La butikista korbo laŭ Hans Sachs, pupteatro zorge de Triksini (Hansjörg Kindler).[6]
  • Ekskursoj okazis al Rejkjaviko, Hveragerdi, Grindavík, Tningvellir, Rangárvellir kaj al aliaj lokoj de la insulo Islando. Okazis ankaŭ diversaj postkongresaj ekskursoj.[7]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Laŭ la "Kongresa Libro" estis 1070 aliĝintoj, sed laŭ kutimo multaj kongresanoj aliĝis post la tempo de la redaktado de la "Kongresa Libro" kaj eĉ surloke.
  2. 2,0 2,1 1977: Universala Kongreso de Esperanto, Rejkjaviko. Arkivita el la originalo je 2013-06-29. Alirita 2019-06-28.
  3. "62-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1977, paĝoj 27-36.
  4. "62-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1977, paĝoj 68-70.
  5. Inuk en la blogo "Esperanto-teatro" de Suso Moinhos Pardavila
  6. "62-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1977, paĝoj 42-45.
  7. "62-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1977, paĝoj 52-62.