Internacia Kongresa Universitato

fakaj prelegoj dum la Universala Kongreso

La Internacia Kongresa Universitato (IKU) estas serio de fakaj prelegoj, kiuj estas ĉiujare prezentataj dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto.

Internacia Kongresa Universitato
Esperanto-renkontiĝo
vdr

Ĝi okazas seninterrompe de 1951, tiam sub la nomo Internacia Somera Universitato (ISU). La nomo estis ŝanĝita en 1981, okaze de la 66-a UK 1981 en Braziljo, kiu okazis en vintro (sud-hemisfera). Ekde 1997 la IKU prelegoj aperas broŝurforme dum la UK. Pri la jaroj 1998, 2002 kaj 2005 ekzistas libro, havebla en datenaranĝo PDF.

Jam plurfoje, unuafoje en la 80-a UK 1995, IKU estis aranĝita komune de UEA kaj AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) sub la nomo AIS-IKU. Specialaĵo de AIS-IKU estas, ke docentoj de AIS, kiuj kontribuas la IKU, plilongigas sian IKU-prelegon al AIS-kurso tri- ĝis ok-leciona. Tiaj kursoj ne nur permesas pli profundan traktadon de temo, sed ankaŭ donas al partoprenantoj la okazon fari ekzamenon kaj ricevi ateston de AIS. AIS-IKU havas la statuson de studadsesio de AIS.

Rektoroj redakti

Kutime la rektoro de IKU estas sciencisto kaj esperantisto de la kongresa lando.

La jena listo ne estas kompleta.

Bibliografio redakti

  • Anonimulo 1975 : Internacia Somera Universitato : Tradicio en freŝa vesto, Esperanto, 833(5), p.89

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti