Studadsesioj de AIS

Studadsesio de AIS estas universitateca konferenco, dum kiu okazas klerigaj aranĝoj.

Laŭ la juraj cirkonstancoj ekzistas diversaj kategorioj:

  • SUS (Sanmarineca Universitata Sesio) estas konferenco, dum kiu okazas studfinaj ekzamenoj je iu ajn nivelo.
  • MUS (Magistreca Universitata Sesio) estas konferenco, dum kiu okazas studfinaj ekzamenoj ĝis maksimume la magistreca nivelo.
  • BUS (Bakalaŭreca Universitata Sesio) estas konferenco, dum kiu okazas studfinaj ekzamenoj ĝis maksimume la bakalaŭreca nivelo.
  • Simpla studadsesio ampleksas nur sciencajn kursojn kaj prelegojn (kaj kadran programon), sed ne studfinajn ekzamenojn. Tiu speco estas la sola, kiu povas okazi en landoj, kie AIS ne havas specialan ŝtatan agnoskon.
  • AIS-IKU estas komuna aranĝo inter UEA kaj AIS dum la Universalaj Kongresoj. La enkondukaj lecionoj de tiuj studadsesioj estas samtempe prelegoj de Internacia Kongresa Universitato.

Kursoj dum studosesioj ordinare ampleksas almenaŭ ok lecionojn. Sciencaj prelegoj povas daŭri inter 10 kaj 40 minutojn kaj krome disponigu tempon por diskuto. Dum SUS-oj okazas ankaŭ "Akademia Forumo" pri temo de ĝenerala signifo, kiu estas traktata en la formo de diskuto inter podianoj kaj spektantaro. Ofte la arta kaj teknika sektoroj de AIS kontribuas al la sesia programo.

AIS klopodas aranĝi ĉe SUS-oj enkondukajn lingvokursojn pri Esperanto kaj pri la lingvo(j) parolata(j) en la sesieja regiono.

Eksteraj ligiloj redakti