Universala Kongreso de Esperanto

Kongreso de Esperantistoj okazanta ĉiujare ekde 1905
(Alidirektita el Universala Kongreso)
UK alidirektas ĉi tien. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon UK (apartigilo).

La Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio, "internacia manifestacio de la esperantistaro", organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj. Ĝis la 8-a kongreso (1912) oni nomis ĝin "Internacia", ekde la 9-a (1913) "Universala". Simile al UEA kaj ties Universala Kongreso, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo organizas ĉiujare sian Internacian Junularan Kongreson kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj organizas sian ĉiujaran ILEI-Kongreson.

UK
Nomo Universala Kongreso de Esperanto
Regiono Mondo
Periodo Julio / aŭgusto
Organizanto Universala Esperanto-Asocio
Ekzistas ekde 1905
Celgrupo Esperantistoj
Informa retpaĝo paĝo pri UK
Fota retpaĝo fotopaĝo pri UK 2006
vdr
Universala Kongreso de Esperanto
Esperanto-renkontiĝoEsperanto-kongreso • perioda evento
Esperanto-kongreso
Komenco 5-a de aŭgusto 1905 vd
Lando(j) Esperantujo vd
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝeneralaĵoj redakti

La funkcio de la UK estas ebligi, interalie: amikecojn inter Esperantistoj el diversaj lokoj, sperton de Esperanta kultura etoso, turisman sperton de la gastiga lando, helpon fare de pli spertaj Esperantistoj al pli novaj, diskonigadon de la aktivoj de organizoj, prelegojn kaj diskutojn, kaj senton de komunaj valoroj.[1]

UEA okazigas la kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.

Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato kiel partnero de UEA. Foje UEA rezignas pri LKK, precipe se la kongres-urbo estas la urbo de la UEA-sidejo.

Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Internacian Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la kongreso).

Personoj redakti

 
KKS Clay Magalhães, UK 2008 en Roterdamo dum la Fermo

La kongreson ekde la Interkonsento de Kolonjo en 1934 (kun ŝanĝo de la statuto de UEA) organizas kutime UEA komune kun Loka Kongresa Komitato (LKK), en interkonsento kun la koncerna Landa Asocio. LKK havas prezidanton, eventuale vicprezidantojn, sekretarion, kasiston kaj aliajn postenojn.

Flanke de UEA la ĉefa laboro estas en la manoj de la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS), oficisto de UEA. Tamen kelkajn gravajn decidojn rezervas al si la Ĝenerala Direktoro de UEA. Krome ekzistas ofte UEA-estrarano pri kulturo aŭ kongresoj.

Honoraj oficoj estas la Alta protektanteco kaj loko en la honora komitato; iam ekzistis ankaŭ kongresa prezidanto aŭ honora kongresa prezidanto. Alta protektanto laŭeble estu la plej altranga persono en la koncerna ŝtato, kiel la ŝtatprezidanto.

Kongresano estas persono, kiu oficiale aliĝis kaj pagis sian kongreskotizon.

Programo redakti

Kvankam la programo varias de jaro al jaro, ekzistas eroj, kiuj havas tre longan tradicion, kelkaj venas jam de la unua aŭ dua kongreso.

Solenaĵoj redakti

La ĉefaj solenaĵoj estas la Inaŭguro kaj la Solena Fermo. La oficialan komencon (kaj poste finon) de la kongreso laŭtigas la prezidanto de la Asocio per bato de martelo. Tiuj du solenaĵoj havas relative fiksan aranĝon kiun oni ofte jam komparis al liturgio en religia ceremonio.

 
Solena Fermo dum UK 2015

Tradiciaj eroj de la Inaŭguro estas interalie:

  • Bonvenigo fare de la prezidanto de UEA
  • Bonvenigoj kaj salutoj de LKK-prezidanto kaj aliaj funkciuloj aŭ honoraj gastoj
  • Festparolado, ĉu de la prezidanto aŭ de alia (kutime eminenta) esperantisto
  • Landaj Salutoj, la salutado de reprezentantoj el la diversaj landoj de kongresanoj

En la Fermo ĉefas raportoj pri la kongresaj kunsidoj kaj mencioj de premiitoj, ekzemple de la Belartaj Konkursoj.

Ankaŭ la akcepton ĉe la urbestro kaj la akcepton de la membroj de Societo Zamenhof (nur por invititaj gastoj) povas esti konsiderataj solenaĵoj. Krome oni havas kelkfoje festaranĝojn, ekzemple rilate al jubileoj.

Temaj kaj fakaj programeroj redakti

La kongreso havas temon, kiun oni priparolas en apartaj kunvenoj kaj grupoj; tio estas la daŭrigo de la "ĝeneralaj kunsidoj", kiujn la kongreso havis ĝis inkluzive 1949. Cetere estas aranĝitaj kutime prelegoj kaj prezentoj pri la kongresa lando kaj ĝia kulturo, ankaŭ lingvo-kurseto. Multaj fakaj asocioj havas dum la kongreso sian ĉefan jaran kunvenon, same kiel kunsidas la Komitato de UEA kaj la Estraro de UEA. Fiksaj programeroj tradicie estas ankaŭ la Belartaj Konkursoj, la Tagoj de la Libro, la Lernejo, la Paco kaj la libroservo.

Ekde 1925 funkcias Internacia Kongresa Universitato, kun prelegoj pri diversaj temoj je universitata nivelo, ekde 1978 la Esperantologia Konferenco, ekde 2003 Kleriga Lundo kun instruado kaj klerigado pri teknikoj kaj metodoj utilaj por Esperanto-informado kaj simile.

La Scienca Kafejo (SK) estas konstanta ero de la programo de Universalaj Kongresoj de Esperanto (UK), organizita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj ligita al la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Ĝi celas prezenti sciencajn prelegojn pli popular-nivelajn ol tiujn prezentitajn kadre de la IKU. Ĝia serio komenciĝis en la 100-a UK en 2015, en Lillo, kiam la programero kalkulis je 10 prelegoj dividitaj en du seancoj en diversaj tagoj.

La Internacia Kongresa Universitato, Scienca Kafejo, Faka Forumo, kaj Esperantologia Konferenco okazis hibride (ĉeeste kaj virtuale) por la unua fojo en 2022 dum la kovima pandemio.[2]

Kulturaj programeroj redakti

Ankaŭ dum ordinaraj kongrestagoj okazas ekskursoj kaj artaj prezentoj, sed la ĉefa ekskursa tago estas merkredo, kaj la plej grandaj artaj prezentoj okazas vespere, kiel teatraĵoj, kabaredo aŭ muzik-koncertoj. En la dimanĉa vespero, do komence de la kongreso, oni aranĝas la Nacian vesperon, kiu prezentu la kulturon de la gastiga lando, kaj en la fina vespero Internacian vesperon.

Historio redakti

 
UK 1913, Berno (afiŝo)

Post renkontiĝo en 1904 en la apudmarkolaj urboj Dovero kaj Kaleso, en 1905 la advokato Alfred Michaux organizis la unuan Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer.

Komence la antaŭa kongreso decidis pri la okazigo de posta, kaj oni aranĝis en 1906 laŭ propono de Hippolyte Sebert Konstantan Komitaton de la Kongresoj. Ekde la Helsinko-sistemo en 1922/1923 la kongreson organizis ICK, kaj ekde 1933/1934 UEA. Dum la skismo la kongresoj estis organizataj de Internacia Esperanto-Ligo (IEL).

Jam IEL instalis konstantan kunlaboranton, kaj tiun tradicion daŭrigis UEA post la dua mondmilito. La unua Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) estis, de 1947 ĝis 1951, Osvald T. Nicolaisen. Poste dum kelkaj jaroj UEA ne havis tian sekretarion, en la 1970aj kaj 1980aj jaroj. La lasta KKS Clay Magalhães oficis de 2003 ĝis 2022.

La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer. En marto 2005 okazis jubilea kongresaranĝo en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe. La plej grandan nombron de partoprenantoj (5986 oficialaj aliĝintoj) havis la jubilea kongreso en Varsovio, kiu markis la centjariĝon de Esperanto. Verŝajne tamen pli granda estis la UK 1923 en Nurenbergo, kun proksimume 3500 veraj partoprenantoj, dum en la UK-oj en komunistaj landoj estis ĉiam konsiderinda nombro da krokodiloj.

Nuligoj redakti

Universala Kongreso de Esperanto estis nuligita nur du fojojn en sia historio. En 1914, pro la 1a mondmilito, kaj en 2020 pro la kronvirusa pandemio. En aliaj okazoj ĝi estis jen translokita jen nerealigita entute. En 1967, pro la konflikto inter Israelo kaj la ĉirkaŭaj landoj UK translokiĝis el Tel-Avivo al Roterdamo. Israelo fariĝis gastiganto de UK finfine nur en la jaro 2000. Inter la jaroj 1916-1919 kaj 1940-1946 ne okazis Universala Kongreso.[3]

Virtuala Kongreso redakti

UEA oficiale anoncis, ke okazos Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj en ĝia kadro la Virtuala Kongreso (VK). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020. VK ne anstataŭas la Universalan Kongreson. La montreala evento, planita por 2020, okazos en 2022.[4]

Nuligo okazis ankaŭ en 2021, kiam la 106-a UK en Belfasto, Irlando estis nuligita kaj anstaŭigita per okazigo de nova eldono de VK.[5]

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj redakti

UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj Foto
109-a UK 2024 Aruŝo   Tanzanio La unua UK okazonta en Afriko[6]
108-a UK 2023 Torino   Italio 1319
107-a UK 2022 Montrealo   Kanado Kongreso unue planita en 2020 859[7]
106-a UK 2021 Virtuala Kongreso de Esperanto Interreto La kongreso unue planita en Belfasto estis nuligita pro la kronvirusa pandemio.[5]
105-a UK 2020 Virtuala Kongreso de Esperanto Interreto La kongreso unue planita en Montrealo estis nuligita pro la kronvirusa pandemio 1860[8]
104-a UK 2019 Lahtio   Finnlando temo: "Vivanta naturo — floranta kulturo" 917[9]  
103-a UK 2018 Lisbono   Portugalio 1567[10]  
102-a UK 2017 Seulo   Sud-Koreio Centa datreveno de la morto de Zamenhof 1173[11]  
101-a UK 2016 Nitro   Slovakio 1252[12]
UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj Foto
100-a UK 2015 Lillo   Francio Centa kongreso 2698[13]  
99-a UK 2014 Bonaero   Argentino 706[14]  
98-a UK 2013 Rejkjaviko   Islando 1034[15]  
97-a UK 2012 Hanojo   Vjetnamio 866[16]  
96-a UK 2011 Kopenhago   Danio 1458[17]  
95-a UK 2010 Havano   Kubo 1002[18]
94-a UK 2009 Bjalistoko   Pollando Cent kvindek jaroj de Zamenhof 1860  
93-a UK 2008 Roterdamo   Nederlando Cent jaroj de UEA 1845  
92-a UK 2007 Jokohamo   Japanio Probal Dasgupta elektiĝis kiel tria azia prezidanto 1901  
91-a UK 2006 Florenco   Italio 2209
90-a UK 2005 Vilno   Litovio Cent jaroj de UK 2344
89-a UK 2004 Pekino   Ĉinio 2031
88-a UK 2003 Gotenburgo   Svedio 1791  
87-a UK 2002 Fortalezo   Brazilo 1484
86-a UK 2001 Zagrebo   Kroatio Demisio de tri UEA-oficistoj, prezidanto Mesić ĉeestis 1691
85-a UK 2000 Tel-Avivo   Israelo 1212
84-a UK 1999 Berlino   Germanio 2712  
83-a UK 1998 Montpeliero   Francio 3133
82-a UK 1997 Adelajdo   Aŭstralio Unua en Oceanio 1224
81-a UK 1996 Prago   Ĉeĥio Manifesto de Prago 2972  
UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj Foto
80-a UK 1995 Tampereo   Finnlando Lee Chong-Yeong elektiĝis kiel dua azia prezidanto 2443
79-a UK 1994 Seulo   Sud-Koreio 1776
78-a UK 1993 Valencio   Hispanio 1863
77-a UK 1992 Vieno   Aŭstrio 3033
76-a UK 1991 Bergeno   Norvegio 2400
75-a UK 1990 Havano   Kubo Prezidanto Fidel Castro ĉeestis la Solenan Inaŭguron 1617
74-a UK 1989 Brajtono   Britio Aliĝo de Landaj Asocioj en Sovetunio, Latvio kaj Litovio 2280
73-a UK 1988 Roterdamo   Nederlando 2321
72-a UK 1987 Varsovio   Pollando Cent jaroj de Esperanto 5946
71-a UK 1986 Pekino   Ĉinio 2482
70-a UK 1985 Aŭgsburgo   Germanio 2311
69-a UK 1984 Vankuvero   Kanado 802
68-a UK 1983 Budapeŝto   Hungario 4834
67-a UK 1982 Antverpeno   Belgio 1899  
66-a UK 1981 Braziljo   Brazilo Unua en la suda hemisfero (Suda Ameriko) 1749
65-a UK 1980 Stokholmo   Svedio 1807
64-a UK 1979 Lucerno    Svislando Finaj diskutoj pri nova statuto de UEA 1630
63-a UK 1978 Varno   Bulgario 4414
62-a UK 1977 Rejkjaviko   Islando Vizito de A.M. M'Bow Ĝenerala Direktoro de UNESKO 1199
61-a UK 1976 Ateno   Grekio 1266
UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj Foto
60-a UK 1975 Kopenhago   Danio 1227
59-a UK 1974 Hamburgo   Germanio Demisio de nereelektota Ivo Lapenna 1651
58-a UK 1973 Beogrado   Jugoslavio Poste kvereloj pri la distribuo de subvencio 1638  
57-a UK 1972 Portlando   Usono 923
56-a UK 1971 Londono   Britio 2071
55-a UK 1970 Vieno   Aŭstrio Vizito de ŝtatprezidanto Franz Jonas 1987
54-a UK 1969 Helsinko   Finnlando 1857
53-a UK 1968 Madrido   Hispanio 1769
52-a UK 1967 Roterdamo   Nederlando Origine planita por Tel-Avivo 1265
51-a UK 1966 Budapeŝto   Hungario Incidento pro GDR-ambasadoro 3975
50-a UK 1965 Tokio   Japanio Unua kongreso en Azio 1710
49-a UK 1964 Hago   Nederlando 2512
48-a UK 1963 Sofio   Bulgario 3472
47-a UK 1962 Kopenhago   Danio Yagi Hideo elektiĝis kiel unua azia prezidanto 1550
46-a UK 1961 Harogato   Britio 1646
45-a UK 1960 Bruselo   Belgio 1930
44-a UK 1959 Varsovio   Pollando Cent jaroj de Zamenhof 3256  
43-a UK 1958 Majenco   Germanio Kvindekjariĝo de UEA 2021
42-a UK 1957 Marsejlo   Francio 1468
41-a UK 1956 Kopenhago   Danio 2200
UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj Foto
40-a UK 1955 Bolonio   Italio 1687
39-a UK 1954 Harlemo   Nederlando Vizito de ĉefministro Willem Drees 2353  
38-a UK 1953 Zagrebo   Jugoslavio Unua kongreso en komunista lando 1760
37-a UK 1952 Oslo   Norvegio 1614
36-a UK 1951 Munkeno   Germanio 2040
35-a UK 1950 Parizo   Francio 2325  
34-a UK 1949 Burnmuto   Britio 1534  
33-a UK 1948 Malmö   Svedio 1761  
32-a UK 1947 Berno    Svislando Kunfandiĝo de IEL kaj Ĝeneva UEA 1370  
31-a UK 1939 Berno    Svislando 765  
30-a UK 1938 Londono   Britio 1602  
29-a UK 1937 Varsovio   Pollando 50 jaroj Esperanto, provoj pri forigo de la skismo 1120  
28-a UK 1936 Vieno   Aŭstrio 854  
27-a UK 1935 Florenco, Romo, Napolo   Italio Kongreso en pluraj urboj 1442  
26-a UK 1934 Stokholmo   Svedio Elekto de la Estraro de "Nova UEA" 2042  
25-a UK 1933 Kolonjo   Germanio Nacisocialista diktaturo, Interkonsento de Kolonjo 950  
24-a UK 1932 Parizo   Francio Rompo de la Helsinko-sistemo 1650  
23-a UK 1931 Krakovo   Pollando 900  
22-a UK 1930 Oksfordo   Britio 1211  
21-a UK 1929 Budapeŝto   Hungario 1200  
UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj Foto
20-a UK 1928 Antverpeno   Belgio 1494  
19-a UK 1927 Dancigo   Libera Urbo Dancigo 905  
18-a UK 1926 Edinburgo   Britio 960  
17-a UK 1925 Ĝenevo    Svislando Unua kongresa universitato 953  
16-a UK 1924 Vieno   Aŭstrio 3400  
15-a UK 1923 Nurnbergo   Germanio Ĝistiama aliĝrekordo hiperinflacio 4963  
14-a UK 1922 Helsinko   Finnlando Kontrakto de Helsinko 850
13-a UK 1921 Prago   Ĉeĥoslovakio Fondo de SAT 2561  
12-a UK 1920 Hago   Nederlando 408  
11-a UK 1915 Sanfrancisko   Usono 163  
10-a UK 1914 Parizo   Francio Ne okazis pro la Unua mondmilito 3739  
9-a UK 1913 Berno    Svislando 1203  
8-a UK 1912 Krakovo   Aŭstrio-Hungario 1000  
7-a UK 1911 Antverpeno   Belgio 1800  
6-a UK 1910 Vaŝingtono   Usono Unua kongreso ekster Eŭropo 357  
5-a UK 1909 Barcelono   Hispanio 1287  
4-a UK 1908 Dresdeno   Germanio 1500  
3-a UK 1907 Kembriĝo   Britio 1317  
2-a UK 1906 Ĝenevo    Svislando 1200  
1-a UK 1905 Bulonjo-ĉe-Maro   Francio 688  

Statistikoj redakti

 
 
Landoj kiuj gastigis aŭ estas gastigontaj Universalan Kongreson de Esperanto, de 1905 ĝis 2024
 
Universalaj Kongresoj de Esperanto en la mondo 1905-2022
 
Universalaj Kongresoj de Esperanto en Eŭropo 1905-2021
Por ĉiu UK aperas cirklo kun grandeco proporcia al la nombro da aliĝintoj kaj koloro laŭ la kongresjaro, kiel montrite en la mapo de Eŭropo.

Sociologiaj esploroj redakti

Nikola Rašić en sia artikolo Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj,[19] montris rezultojn de esplorenketo farita en 2002 al esperantistoj anoj de UEA kaj aliaj partoprenantoj de lasta UKo en Brazilo pri UK-oj mem. Venis 482 respondoj, ĉefe el okcidentaj landoj, ĉefe de viroj, altedukitaj, ĉefe de maljunuloj, mezklasuloj kaj duarange soluloj, ĉefe inter virinoj, kun pluraj hobioj, ekzemple pri naturo, homoj de libroj pli ol de faroj, kaj ne multe pri fremdaj lingvoj!, kun bona lingvonivelo (propra takso) kaj aktivaj en Esperanto-movado, 87% anoj de UEA, 12% de SAT ktp., fervoraj legantoj, kiu lernis E-on en kurso (37%) kaj duarange memlerne el libro (26%), pro instigo ĉefe de konatulo. Preskaŭ duono partoprenis en almenaŭ kvar UK-oj. Kiel tialo por ne partopreno oni indikas mankon de mono kaj de tempo. Por partopreno oni indikas intereson pri la movado, kaj duarange pri praktikado de la lingvo. El la programo oni preferas tiuorde la libroservon, la inaŭguron, la nacian vesperon kaj la ekskursojn; plej malpli la Cseh-aranĝojn, la aranĝojn por aktivuloj, la komitatkunsidojn, la lingvajn kursojn kaj IKU. Oni ne volas pagi tion multe, sed oni volas konvenan kongresejon. La kvalito de helpo ricevita de la LKK kaj de la Kongresa Fako de UEA estas alte taksita, same kiel pri la informiloj, nome la du Bultenoj, sed strange oni ne demandis pri la Kongreslibro! La aŭtoro mem substrekas la kontraŭdiron inter la neceso montri Esperanton al la ekstera mondo kaj UK-oj kie oni vivas interne por la komunumo mem.

Tyron Surmon en tripaĝa artikolo rakontas pri sia sperto en sia unua UK-o en Montrealo. Li ĉefe komparas la etoson de la Universalaj Kongresoj kun tiu de IJK kaj absolute preferas tiun de la junularaj eventoj.[20]

Bibliografio redakti

  • Konsilaro pri la agado ĉe internaciaj kongreso. Internacia Centra Komitato de l' Esperanto-movado. Ĝenevo, 1926.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Baláž, Petro. 2023. "Torino senpacience atendas nin ĉiujn!" Esperanto 1375(1), p. 18.
  2. Wandel, Amri. 2022. "Riĉa scienca programo en Montrealo – unuafoje plene hibrida". Esperanto 1371(9), p. 186-187.
  3. Informoj el la retejo de UEA
  4. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 875, 2020.05.21
  5. 5,0 5,1 UK en Belfasto nuligita: anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso. Universala Esperanto-Asocio (2021-04-26).
  6. UEA kongresos en Aruŝo, Tanzanio, en 2024. UEA (2023-03-01).
  7. https://uea.org/kongresoj/UK/2022
  8. https://vk.mondafest.net/aligxintoj/
  9. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 814 (2019-07-26): Rezolucio de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto
  10. uea.org pri UK 2018
  11. La Kandellumo Verda 6. Arkivita el la originalo je 2018-08-14. Alirita 2018-01-17.
  12. Kongresa Kuriero “Pribina” n-ro 6
  13. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 586 (2015-08-20): Fina statistiko de Lillo: 2698 aliĝintoj el 80 landoj
  14. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 550 (2014-08-02): Rezolucio de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto
  15. Laŭ [1];
  16. Tiu numero aperas en Loa! 5 kaj povas ankoraŭ esti nedefinitiva.
  17. Vikinga Voĉo, n-ro 6 (La kongresa Kuriero de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto. Arkivita el la originalo je 2012-03-23. Alirita 2019-06-28.
  18. Gazetaraj Komunikoj de UEA: N-ro 391 (2010-07-28)
  19. Nikola Rašić, Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 542-557.
  20. Tyron Surmon, "9 de Tyron", Kontakto 2022:3, paĝoj 20-22.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Informoj de UEA pri la Universala Kongreso