Valencio

ĉefurbo de la Valencia Regiono en orienta Hispanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Valencio (apartigilo)

Valencio (hispane Valencia, katalune València) estas la tria plej granda urbo de Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la Valencia Regiono. Ĝi situas ĉe la rivero Túria. Antaŭe la rivero trairis la urbon, sed post pluraj inundoj oni apartigis ĝin, kaj oni konstruis diversajn parkojn en la antaŭa fluejo.

Valencio
hispane Valencia, katalune València
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Valencia
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Valencilando
Provinco Provinco de Valencio
Parto de Costa del Azahar
Najbaras kun Mediteraneo
Memorindaĵoj Katedralo de Valencio, Turoj de Serranos, Toreejo de Valencio
Muzeoj Urbo de la artoj kaj sciencoj, Muzeo de Belartoj
Rivero Turia
Situo Valencio
 - alteco 15 m s. m.
 - koordinatoj 39° 28′ 30″ N 00° 22′ 36″ U / 39.47500 °N, 0.37667 °U / 39.47500; -0.37667 (mapo)
Areo 134,65 km² (13 465 ha)
Loĝantaro 809 267 (2010)
Denseco 6 010,15 loĝ./km²
Botanika ĝardeno Botanika ĝardeno
Fondo 138 a.K.
Urbestro Joan Ribó i Canut
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 46000-46080
ISO 3166-2:ES ES-V
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Varborso de la Silko
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1996 (#20)
Numero 782
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, iv
Okazejo Fallas festo
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Valencilando
Situo enkadre de Valencilando
Situo enkadre de Valencilando
Vikimedia Komunejo: Valencia
Retpaĝo: www.valencia.es
Map
Vido al Valencio
Ekstero de valencia katedralo
Turoj de Serranos
Kinejo L'Hemisfèric
Botanika ĝardeno en Valencio

Ĝia loĝantaro estas de ĉirkaŭ 800.000 homoj; se oni konsideras la aglomeraĵon, la tuto estas preskaŭ 1.600.000.

Valencio estas konata pro la festo de Les Falles, kie oni bruligas monumentajn figurojn faritajn el ligno kaj papero, je la 19-a de marto.

Historio redakti

Kun loĝantoj en la pratempo, la urbo tamen fariĝis grava post la araba konkero en 711.

Fine de la 11-a jarcento, ĝin rekonkeris la fama hispana eposheroo El Cid, kiu tie mortis en 1099, sed baldaŭ la araboj ĝin denove prenis. La lasta ŝanĝo de dominado okazis en 1238, post la batalo de Jakobo la 1-a de Aragono.

Dum la 15-a jarcento ĝi havis fortan disvolvon.

Valencio estis la ĉefurbo de la respublikana flanko dum granda parto de la Hispana Intercivitana Milito.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Provinco redakti

Valencio estas ĉefurbo de la samnoma provinco, kun ĉirkaŭ 2.300.000 loĝantoj. Ĉefaj urboj: Alzira, Sagunt, Burjassot, Cheste (Xest), Gandio, Cullera kaj Torrent.

Regiono (Komunumo aŭ Lando) redakti

Valencio estas la nomo de aŭtonoma komunumo de Hispanio. Vidu artikolon Valencilando.

Sporto redakti

En 1995 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Valencio.

Esperanto en Valencio redakti

Valencio estis historie kaj plu estas unu el la centroj de la hispana Esperanto-movado. Tie havis sian sidejon dum multaj jaroj la Hispana Societo por la Propagando de Esperanto, komence de la 20-a jarcento, kaj tie fondiĝis en la 40-aj jaroj la Hispana Esperanto-Federacio.

En Valencio okazis en 1934 Kongreso de SAT kaj la 13-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en 1952 ankaŭ en Valencio.

Ankaŭ tie okazis la Universala Kongreso de 1993.

Valencio estas la naskiĝurbo de diversaj famaj esperantistoj, inter kiuj Luis Hernández Lahuerta, Andrés Piñó Alegret kaj Antonio Guinart.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti