Hispana Esperanto-Federacio

Hispana Esperanto-Federacio (HEF), aŭ Federación Española de Esperanto en la hispana lingvo, estas neprofitcela, senideologia asocio fondita en 1947.

Hispana Esperanto-Federacio
Federación Española de Esperanto
Emblemo de Hispana Esperanto-Federacio
Lando  Hispanio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1947
vdr

Celo redakti

La precipa celo de HEF estas disvastigi la Internacian Lingvon Esperanton. Por tio, ĝi ofertas informadon, eldonadon, kursojn kaj diversajn agojn. La Hispana Esperanto-Federacio diskonigas la hispanan kulturon per tiu ĉi lingvo kaj tiucele eldonas, ekzemple, tradukojn en Esperanton de verkoj de hispanlingva literaturo.

En 1993 la Hispana Esperanto-Federacio estis nomumita asocio de "publika utilo", agnoske al ĝia laboro kaj celoj socie kaj kulture interesaj. La asocio sin apogas de fondaĵo, Fundación Esperanto por financaj kaj aliaj propagandaj celoj.

Servoj redakti

  • Hispana Esperanto-Kongreso en kiu, krom la koncernaj kunvenoj, prelegoj kaj debatoj, okazas agadoj kulturaj kaj ludaj.
  • Monatodua bulteno en Esperanto, Boletín, kiu enhavas la agadon de la Esperanto Movadon kaj en Hispanio kaj en aliaj landoj. Anoj pli junaj ol dektrijaraĝo ankaŭ ricevas infanan magazinon trimonatan Juna Amiko, publikigatan en Hungario de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj; anoj inter dektri kaj tridek jaraĝo ricevas du eldonojn junajn monatoduajn: la revuon Kontakto, kun kultura enhavo kaj eldonatan en Nederlando, kaj Koncize, eldonatan en Germanio kun informado pri aktualaĵoj pri asocioj junaj de Esperanto en Eŭropo.
  • Kompleta servo de informado pri ĉio rilata al Esperanto.
  • Kurso de Esperanto distanca, kaj helikpoŝte kaj interrete.
  • Vendoservo poŝta rapida al ĉiu loko de Hispanio, kiu ebligas aĉeti librojn aŭ alian materialon (sonbendon, vidbendon...) en Esperanto aŭ pri Esperanto, eldonitan en iu ajn loko de la mondo.

Strukturo redakti

Ligiloj kun aliaj asocioj redakti

Parolantoj de Esperanto en la tuta Hispanio apartenas al ĝi, kaj ankaŭ estas asocioj de Esperanto regionaj aŭ lokaj, kiuj apartenas al HEF. Siavice, HEF estas ano de la Universala Esperanto-Asocio, kies sidejo estas en Roterdamo, Nederlando. La junulara sekcio de HEF nomiĝas Hispana Esperanto-Junulara Societo.

Funkciado redakti

HEF financiĝas ĉefe per la kotizoj de siaj anoj. De tempo al tempo, la Hispana Esperanto-Federacio ricevis apogon monan de privataj homoj (donace), privataj asocioj (patrone) aŭ publikaj organizoj (subvencie) por realigi projektojn konkretajn, ekzemple la eldonon de libroj.

La administradon, demarŝadon kaj informadon faras teamo da voluntuloj koordinate de la estraro, kaj en la oficejo de la asocio en Madrido kaj en aliaj lokoj de Hispanio.

Estraro redakti

La nuna[1] estraro de la Hispana Esperanto-Federacio konsistas el:

Antaŭaj estraroj
Prezidanto Vicprezidanto Sekretario Vicsekretario Kasisto Voĉdonantoj
2018-2020 José Antonio del Barrio Ángel Arquillos López Águeda Biurrun - Jesús Miguel García Iturrioz Eduardo Berdor,

Alberto Granados,

William Guerrero

2020-nun Ángel Arquillos López Alberto Granados Orcero Manuel Parra Isidoro Ortega Jesús Miguel García Iturrioz Ana Manero,

Vicente Manzano,

William Guerrero (HEJS)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti