Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

faka asocio de UEA

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (mallonge ILEI)[1] estas faka asocio de esperantistaj instruistoj kaj instruantoj de Esperanto fondita en 1949. Ĝi estas ne-registara organizaĵo (NRO). Ĝi ligiĝas al Universala Esperanto Asocio UEA.

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
emblemo
esperanto-organizaĵo
Komenco 1949 vd
Sidejo Roterdamo
Ĉefestro(j) Ahmad Reza MamduhiIstván SzerdahelyiEdward SymoensStefan MacGillDuncan ChartersMaŭro La TorreRadojica PetrovićStefan MacGillMireille Grosjean vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Celoj kaj taskoj redakti

  • Celoj:
    • Edukado al estimo de la homo kaj al respekto al la vivo kaj al la naturo.
    • Progresigo de la interkompreniĝo inter la popoloj.
  • Taskoj:
    • enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn,
    • celtrafa instruado de Esperanto en ĉiuj medioj kaj ĉiuj niveloj,
    • esplorado kaj solvado de pedagogiaj problemoj en la lingvo-instruado,
    • eldonado de modernaj lerniloj, fakaj revuoj, libroj kaj informfolioj,
    • organizado de internaciaj aranĝoj (ILEI-konferenco, seminarioj ks),
    • prizorgo de internaciajn ekzamenojn pri kapablo en apliko kaj instruado de Esperanto,
    • kontaktoj kun registaraj kaj edukaj instancoj kaj kun aliaj organizaĵoj kies celoj estas konformaj al tiuj de la Ligo,
    • aranĝado kaj utiligado de retpaĝoj kaj diskutlistoj.
 
Kovrilpaĝo de Ni ludas por... lerni, 1-a eld. 1995 (lernolibroj por 3-jaruloj

Agadoj redakti

Revuoj de ILEI redakti

Projektoj redakti

Eldonado de pedagogiaj verkoj redakti

Eldoni pedagogiajn verkojn apartenas ankaŭ al la celoj kaj taskoj de ILEI. En 2020 aperis la kvara eldono de la Manlibro pri Instruado de Esperanto, komplete reviziita kaj kompletigita eldono aktualigita. La grandan redaktan laboron faris d-ino Katalin Kovats, kiu gvidis teamon de aŭtoroj kaj skipon de provlegantoj.

Konferencoj -> Kongresoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ILEI-Kongreso.

ILEI konferencas ĉiujare en alia lando kun varia faka, kultura kaj turisma programo inkluzive de:

Strukturo redakti

Sekcioj redakti

La 1-an de januaro 2019 ILEI havas 41 sekciojn, 13 reprezentantojn kaj 16 kontaktpersonojn. Laŭ tio ILEI havas piedon en 70 landoj.

Ekzemploj estas la Eduka teamo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, la brazila sekcio BrazILEI aŭ pli rekoneble ILEI Brazilo (Seção brasileira da liga internacional dos professores esperantistas), la Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj (ELFI, Suomen opettajien esperantoyhdistys/Lärarnas esperantoförening i Finland), la Grupo de Francaj Esperanto-Instruistoj (Groupe des Enseignants Espérantophones, GEE, de Espéranto-France), la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (Verband Deutscher Esperanto-Lehrer), la Hungaria Asocio de Esperantistaj Pedagogoj (Eszperantista Pedagógusok Magyarországi Egyesülete) kaj la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE) en Usono kaj Kanado.

Partneroj redakti

Estraro redakti

 
Letero de Edward Symoens.

La Estraro de ILEI gvidas la Ligon. Ĝi estas elektata de la supera instanco, la Komitato.

Estraro por la deĵorperiodo 2022-2025 redakti

La komitato de ILEI elektis la 10-an de aŭgusto dum VEKI 2, la virtuala kongreso, novan estraron por la 3 sekvontaj jaroj:

  • Prezidanto : Ahmad Reza Mamduhi, Irano
  • Sekretariino: Elena NADIKOVA, Rusio
  • Kasistino : Karine ARAKELYAN, Armenio
Estraranoj redakti

Estraro por la deĵorperiodo 2018-2021 redakti

La 24-an de julio 2018 okazis elektoj por nova ILEI-estraro dum la komitatkunsido en Madrido okaze de la 51-a ILEI-Kongreso 2018.[2][3].

Elektiĝis

Plie elektiĝis en la estraro

Listo de prezidantoj redakti

Prezidantoj de ILEI estis ekde 1972[4]:

Historio redakti

ILEI estas fondita la 12-an de aŭgusto 1949 en Bournemouth, Britio. Antaŭ la dua mondmilito ekzistis Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE), fondita en 1924.

La unua estraro en 1949 konsistis el Violet C. Nixon (Britio, prezidantino), Einar Dahl (Svedio, sekretario-kasisto), Jeanne Dedieu (Francio, konsilanto) kaj Pieter Korte (Nederlando, konsilanto)[6].

Poste ILEI havis plian prezidantinon: Jeanne Dedieu (Francio) en 1956.[7]

ILEI sepdekjara redakti

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estis fondita en la jaro 1949. En 2019 okazas jubileo, ĉar la Ligo fariĝas 70-jara.

La unua evento en tiu jaro estos laborkunveno de la ILEI-estraro en Les Brenets, Svislando, ĉe la prezidanto Mireille Grosjean, de la 23-a ĝis la 27-a de januaro 2019. Gravas, ke tia kunveno okazas tuj post la elektiĝo de novaj estraranoj, kio okazis en Madrido en julio 2018 okaze de la 51-a ILEI-Kongreso 2018.

La enhavo de la revuo de ILEI Internacia Pedagogia Revuo IPR prezentis diversajn artikolojn pri la historio de la Ligo.

Okaze de la 52-a ILEI-Kongreso 2019 en Ĉaĉak, Serbio, okazis ludvespero kun diversaj kvizoj pri la historio de la Ligo. Tiuj kvizoj aperis poste en IPR.

Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI redakti

Por la jaro 2020 la plano estis havi kongreson en Kebekurbo, Kanado. Tamen la kronvirusa pandemio de 2019-2020 malebligis tion. Pro tio la estraro de ILEI decidis starigi virtualan eventon. La evento havu la numeron 53 kaj la nomo estu Konferenco. La mallongigo estas VEKI laŭ la ideo de Stefan MacGill. Vidu prian artikolon: 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI

Referencoj redakti

  1. Nomoj en aliaj lingvoj: angle: International League of Esperanto-Speaking Teachers: france: Ligue internationale des enseignants espérantistes/ Ligue internationale des enseignantsd'espéranto; germane: Internationaler Verband der Esperanto-Lehrer;hispane: Liga Internacional de Profesores Esperantistas; itale: Lega Internazionale degli Insegnanti di Esperanto; katalune: Lliga Internacional de Professors Esperantistes; latine: Associatio Esperanticum docentium internationalis; pole: Międzynarodowa Liga Nauczycieli Esperantystów; portugale: Liga internacional de professores e professoras de Esperanto; ruse: Международная лига преподавателей эсперанто; koree: 국제 에스페란토 교육자 연맹; ĉine:国际世界语教师协会
  2. Laŭ la dissendolisto ilei-sekciestroj+reprezentantoj pri la ILEI-Kongreso en Madrido, sendita la 25-an de julio 2018 esperante
  3. foto de la nova ILEI-estraro 2018-2021 el Facebook
  4. 2019-08-15, Mireille Grosjean, “Enkonduka prelego por la ILEI-Kongreso Ĉaĉak 2019” en Internacia Pedagogia Revuo 19/3, p. 5–14
  5. La nova estrarano
  6. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj stariĝis! En: La Juna Vivo, septembro 1949, paĝo 355.
  7. laŭ Humphrey Tonkin, Poznano, Pollando 8-an de februaro 2014

Vidu ankaŭ redakti

(eo) THINK Global Schools

Eksteraj ligiloj redakti