Fakaj Esperanto-asocioj
Faka Esperanto-asocio estas specialigita esperantista asocio, starigita por homoj de koncerna mondkoncepto, profesio, ŝatokupo ktp.
Listo de fakaj asocioj laŭ temoRedakti
Multaj el la asocioj montrataj sube laŭ la stato de 2021 ne plu funkcias. Tamen listiĝas ankaŭ historiaj fakaj grupiĝoj esperantistaj. Kelkaj el tiuj asocioj estas ligitaj al la Universala Esperanto-Asocio, kaj aperas en la Jarlibro de UEA.
Aperas en la sekvaj tabeloj fakaj asocioj, kaj kie eblas dato de kreiĝo kaj dato de aliĝo al UEA
Politiko, vivstiloRedakti
Fako | Asocio | Kunlaboro kun UEA |
---|---|---|
Etnismo | (1978) Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, IKEL | kunlaboranta kun UEA |
Kat-amantoj | (1986) Rondo “Kato” – Esperantista Kat-amikaro, RK | kunlaboranta ekde 2006 |
Komunismo | Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, IKEK | kunlaboranta ekde 1998 |
Komunumoj | (1993) Hejmoj de Internacia Kulturo, HIK | |
Kultura agado | (1988) Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj, OSIEK | kunlaboranta ekde 1995, malfondiĝis en 2019 |
Laborista Esperanto-movado | (1921) Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT | |
Laborista Esperanto-Asocio | (1928) Laborista Esperanto-Asocio | |
Mondcivitanismo | (1949) Esperantista Internacia Centro de Mondcivitanoj, EICM | |
Naturismo | (1961) Internacia Naturista Organizo Esperantista, INOE | kunlaboranta ekde 1978 |
Naturo | Internacia Federacio de Naturamikoj (post TANEF) | |
Nefumismo | (1995) Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj, TADEN | |
Paco | (1953) Mondpaca Esperantista Movado, MEM | kunlaboranta ekde 1983 |
Rotario | Rotaria Amikaro de Esperantistoj, RADE | |
Saniĝo per spiritaj fortoj | (1992) Amikaro Bruno Gröning – Esperanto-sekcio | kunlaboranta ekde 1996 |
Solidareco | Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, MSM | |
Tutmondiĝo (universalismo) | (2009) UNU MONDO | |
Vegetarismo | (1908) Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, TEVA | kunlaboranta ekde 1980 |
Vivstilo | Movado sen Nomo | kunlaboranta ekde 1989 |
ReligioRedakti
Fako | Asocio | Kunlaboro kun UEA |
---|---|---|
Ateismo | (1987) Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, ATEO | kunlaboranta ekde 1990 |
Bahaismo | (1973) Bahaa Esperanto-Ligo, BEL | kunlaboranta ekde 1975 |
Budhismo | (1925) Budhana Ligo Esperantista, BLE | |
Ekumenismo | (1986[1]) Tutmonda Ekumena Ligo, TEL | |
Evangeliismo | (1911) Kristana Esperantista Ligo Internacia, KELI | kunlaboranta kun UEA |
Fokolar-Movado | (1943) Esperanto-grupo en la Fokolar-Movado | |
Hilelismo | (2001) Hilelista Esperanto-Komunumo, HEK | |
Islamo | (2007) Islama Esperanto-Asocio | |
Katolikismo | (1910) Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, IKUE | kunlaboranta ekde 1951 |
Kvakerismo | (1921) Kvakera Esperanto-Societo, KES | kunlaboranta ekde 1971 |
Mormonoj | (1980) Por-Esperanta Mormonaro, PEM | |
Oomoto | (1923) Esperanto-Populariga Asocio, EPA | kunlaboranta ekde 1985 |
Ortodoksismo | (2005) Kristana Ortodoksa Rondo Esperantista | |
Religi-komparado | (1989) Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj, ASISTI | kunlaboranta ekde 1991 |
Spiritismo |
|
SEAFVL kunlaboranta ekde 1996 |
Ŭonbulismo | (1980) Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, EAŬ |
LaboroRedakti
Fako | Asocio | Kunlaboro kun UEA |
---|---|---|
Agrikulturo | (1998) Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio | |
Aŭtomobilismo | Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista (IEKA) verŝajne malfunkciis en 1995 | |
Fervojistoj | (1909) Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF | aliĝinta ekde 1953 |
Freinet-pedagogio | Internacia Celado por Edukado Moderna per Esperanto (ICEM Esperanto) | |
Instruo | (1949) Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI | aliĝinta ekde 1990 |
Juro | (1989) Esperanta Jura Asocio | kunlaboranta ekde 1992 |
Ĵurnalismo | (1948) Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, TEĴA | kunlaboranta ekde 1948 |
Konstruistoj | (1993) Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj, TAKE | |
P.T.T. | (1966) Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio (IPTEA) | estis kunlaboranta ekde 1968 ĝis 2004 (?) |
Sindikatoj | Sindikata Agado | |
Verkistoj | (1983) Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) | estis kunlaboranta ekde 1984 ĝis 2004 (?) |
SciencojRedakti
Fako | Asocio | Kunlaboro kun UEA |
---|---|---|
Alternativa Ekonomio | SIKA-Esperanto | |
Astronomio | Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) | |
Biologio | Biologia kaj Ornitologia Rondo Esperantlingva (BORE) | |
Ekologio | (1984) Asocio de Verduloj Esperantistaj, AVE | kunlaboranta ekde 1994 |
Ekonomio | (1985) Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio, IKEF | aliĝis en 1994 |
Filozofio | (1983) Filozofia Asocio Tutmonda, FAT | kunlaboranta ekde 1983 |
Informadiko | (2017)[2] Asocio de Junaj Informadikistoj, AJI | |
Matematiko | (1974)[3] Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj (IAdEM) | estis kunlaboranta ĝis 2004 (?) |
Medicino |
|
UMEA aliĝis al UEA
INA estis kunlaboranta ekde 1992 ĝis 2013 (?) |
Scienco | (1906) Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE | aliĝis al UEA |
ŜatokupojRedakti
Fako | Asocio | Kunlaboro kun UEA |
---|---|---|
Aikido | (2012) AikidEo | |
Biciklado | (1980) Biciklista Esperantista Movado Internacia, BEMI | faka sekcio de TEJO |
Filatelo | (1968) Esperanto-Ligo Filatelista – Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF-AREK) | kunlaboranta ekde 2008 |
Goo | (1979) Esperantista Go-Ligo Internacia, EGLI | kunlaboranta ekde 1979 |
Motorciklado | (1997) Esperantista Motorciklanta Ĉeno (EMĈ) | |
Muziko |
|
|
Numismatiko | (2012) Esperanto – Numismatika Asocio, ENA | |
Futbalo | (2014) Tutmonda “Esperanto” Futbala Asocio, TEFA | |
Radio | Amikaro de Esperanto en Radio (AERA) | |
Radioamatoroj | (1970) Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, ILERA | kunlaboranta kun UEA |
Ŝako | (1958) Esperanta Ŝak-Ligo Internacia (EŜLI) | estis kunlaboranta kun UEA en 1975 |
Sporto | (2004) Monda Esperanta Ligo por Sporto | |
Tajĝiĉjŭano | (2005) Universala Tajĝiĉjŭan-Grupo de Esperanto, UTGE |
AliajRedakti
Fako | Asocio | Kunlaboro kun UEA |
---|---|---|
Arto | Universala Artista Ligo de Esperantistoj (UALE) | |
Blinduloj | (1951) Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, LIBE | aliĝinta ekde 1981 |
Eŭropa agado |
|
Eŭropa Klubo estis kunlaboranta ekde 1994 ĝis ?
EDE kunlaboranta ekde 2006 |
Familioj Esperantaj | Rondo Familia | |
Forstado | Internacia Forstista Rondo Esperantlingva (IFRE) | |
Framasonismo | (2015) Internacia Framasona Ligo, IFL | |
GLAT, samseksemo | (1977) Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj, LSG | kunlaboranta ekde 1990 |
Handikapitoj | (1991) Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, AEH | kunlaboranta ekde 1996 |
Interreto | (2001) Esperanto ĉe Interreto, E@I | |
Martinus-kosmologio | Martinus-Instituto | |
Libera kulturo | (2013) Esperanto kaj Libera Scio, ELiSo | |
Mensa | Espermenso | |
Progresema agado | (2005) Monda Asembleo Socia, MAS | kunlaboranta ekde 2009 |
Skoltoj | (1918) Skolta Esperanto-Ligo (SEL) | kunlaboranta kun UEA |
Kursoj por junaj senlaboruloj | Apsike 1997 | |
Teo | (2019) Teamanta Esperantista Organizo (TEO) | |
Tradukado | Internacia tradukreto pere de esperanto (ITRE) | |
Turismo | Monda Turismo (MT) | |
Unesko | Monda Kunagado | |
Veteranoj | (1949) Veterana Esperantista Klubo, VEK | kunlaboranta ekde 1957 |
Kunlaboro kun UEA kaj TEJORedakti
Ses el la ĉi-supre listigitaj aliĝis al la Universala Esperanto-Asocio (ISAE - scienca asocio, IFEF - fervojista, UMEA - medicina, IKEF - komerca kaj ekonomia, ILEI - instruista, LIBE - blindula)[5]. Ties komitatanoj aperas en la listo de la komitatanoj de UEA - ĉiu asocio havas po unu. Dudek naŭ fakaj asocioj havas kontrakton pri kunlaboro kun UEA[5]. Du asocioj funkcias kiel fakaj sekcioj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (BEMI - biciklista, EUROKKA - muzika)[6]. Aliaj ne havas formalan ligon kun UEA, sed aperas (nedetale) en la Jarlibro de UEA.
ReferencojRedakti
- ↑ “La problemoj de la biblia tradukado„ ene de EsperoKatolika.org
- ↑ https://informadikistoj.github.io/retejo/
- ↑ https://matematikoj.wordpress.com/
- ↑ La nederlandlingva unuiĝo KuN diskonigas alternativan sistemon de muzika notacio, nomata "klavarskribo", sed laŭ la stato de 2021 krom la nomo de la sistemo ne plu havas rilaton al Esperanto. Pro historiaj kialoj, kaj ĉar la unuiĝo plurloke menciiĝas kvazaŭ ĝi estus faka asocio esperantista, la informo pri ĝi tamen restu ĉi tie.
- ↑ 5,0 5,1 Laŭ la informoj de la retpaĝo de UEA pri faka agado
- ↑ Laŭ la informoj de la retpaĝo de TEJO pri Fakaj Sekcioj