Mensa

internacia organizaĵo de inteligenteguloj

Mensa estas internacia klubo fondita en Oksfordo en 1946, kiu celas renkontigi la inteligentulojn ĉiunivelajn. Por membriĝi nur necesas atingi poentaron en la supra 2% de psikologia testo de intelekta kvociento.

Mensa
emblemo
societo de inteligenteguloj • asocio • internacia ne-registara organizaĵo
Komenco 1-a de oktobro 1946 vd
Sidejo Caythorpe, Lincolnshire, Unuiĝinta Reĝlando
Fondinto(j) Lancelot Ware • Roland Berrill vd
Ĉefestro(j) Bibiána Balanyi vd
Filioj Mensa Österreich • Mensa Czechia • Mensa Finland • Mensa France • Mensa in Deutschland • Italian Mensa • Mensa Mexico • Mensa Spain • Mensa Sweden • American Mensa vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

En Mensa renkontiĝas bril-spiritaj homoj por interagi plene kaj libere konversacii sur bazo de egaleco kaj reciproka interkompreniĝo. Tute demokratie, Mensa estas malfermata al homoj el ĉiu lando, socia origino, aĝo, klereco, kredo, pensmaniero, kulturo, raso, vivmaniero, profesio, ktp.

Mensa estas neŭtrala opinie, krede kaj politike. Estas 140 000 mensanoj en pli ol 100 landoj, kiuj opinias kaj kredas libere kaj diverse, kiuj helpas unu la alian dum vojaĝoj (orientado kaj gastigado) kaj ebligas internacian amikecon. Se ne ekzistas landa asocio, eblas individue aliĝi al Mensa.

Espermenso redakti

Esperanto estas uzata en Mensa. Iuj parolantoj de Esperanto formis klubon sub la nomo Espermenso[1]. En 2020 renaskiĝis Espermenso, kiel privata grupo en Fejsbuko por membroj de Mensa kaj UEA, kaj simpatiantoj, kaj en 2021 aperis kanalo kaj grupo en Telegram.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti