Malfermi la ĉefan menuon

Enigmo estas divenotaĵo, kiun oni povas prezenti por amuzado, ludo, aŭ defiado. La solvo ofte devenas pro penso kaj inĝenieco.

La plej pura enigmo estas demando kun nerekta aŭ ne-evidenta respondo. Fama enigmo estas uzata en la teatraĵo Reĝo Edipo de Sofoklo. En ĝi, la Sfinkso demandas, "Kio marŝas per kvar kruroj matene, du kruroj tagmeze, kaj tri kruroj vespere?" (La ĝusta respondo estas "homo", ĉar bebo rampas sur manoj, plenkreskulo marŝas, kaj maljunulo povas marŝi kun bastono.)

Aliaj enigmoj devenas el matematikajlogikaj problemoj, kie oni povas manipuli tabulludajn pecojn, vortojn, literojn, mekanikajn pecojn kaj aliajn abstraktajn kaj fizikajn objektojn.

FEL eldonas revuon plenan je enigmoj: krucvortenigmoj, kriptogramoj, serĉkradoj, ktp.

Enhavo

Specoj de enigmojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ProverboRedakti

Ekzistas proverbo pri enigmo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     La enigmo simple solviĝas.  

ReferencojRedakti