Proverbaro Esperanta

Proverbaro Esperanta [1] estas la unua kolekto de proverboj en Esperanto. Ĝin aranĝis L. L. Zamenhof laŭ verko de sia patro Marko Zamenhof (Frazeologio rusa-pola-franca-germana). Ĝi enhavas 2630 proverbojn.

Proverbaro Esperanta
Proverbaro Esperanta
Proverbaro Esperanta
Aŭtoro Ludoviko Lazaro Zamenhof
Eldonjaro 1910
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
vdr

Konsisto redakti

La Proverbaro konsistas el 2 630 proverboj, ordigitaj laŭ baza termino: pri abeloj, pri abismo kaj tiel plu.

Eldonoj redakti

La unua eldono aperis en 1910. Ekzistas ankaŭ eldonoj el 1925, 1961 (Stafeto), 1974 (Stafeto) kaj 1990 (eldonita en Ĉinujo).

Moderna versio redakti

Baza moderna versio de la Proverbaro Esperanta kaj multe pli kompleta estas la "Oklingva proverbaro" redaktita de Petro Desmet kaj liaj kunlaborantoj[2][3].

Recenzoj redakti

 
 Tiu proverbaro estas propredira la esperanta formo de ia « Frazeologio kvarlingva » (rusa, pola, franca, germana) verkita de M F. Zamenhof, patro de nia Majstro.

Proverboj estas la saĝeco de la popoloj, oni diris. Jen 1232 da ili, kiuj sin rilatas al ĉiuj cirkonstancoj el la vivo, al ĉiuj agoj, al ĉiuj sociaj rondoj.

Multaj el ili estas rimitaj, tio pligrandigas ilian ĉarmon. La libro estas rekomendinda, unue, kiel fonto de filozofio, — due, kiel facila kaj agrabla tempopasigilo
— Belga Esperantisto n.22 (aŭg 1910)


  Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4370, paĝo 379
  2. Renato Corsetti, Venas proverbo el popola la cerbo, Monato, paĝoj 28-29, majo 2021
  3. Ludoviko Zamenhof kaj Marko Zamenhof: Oklingva Proverbaro. Redaktis Petro Desmet kaj aliaj. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2020. 543 plus 114 paĝoj, kudre bindita. ISBN 978-9077-06668-3

Eksteraj ligiloj redakti

Teksto de Proverbaro Esperanta (en Esperanto):

Aliaj ligiloj: