Ŝablono-Diskuto:Informkesto libro

Ĉu tiu ĉi ŝablono servas nur por esperantaj libroj aŭ por ĉiuj libroj ĝenerale? Petro@diskkont 20:36, 26. Jan 2008 (UTC)

Saluton, Petro. Kvankam vi ne plu kunverkas, mi emus respondi. Laŭ mia penso ĝi estu ĝenerala ŝablono. Do, Kerio tro urĝe alinomis ĝin. Kore --Tlustulimu 15:09, 14. Apr 2009 (UTC)
Ĉu ne pli bone estus verki ĝeneralan ŝablonon kaj ankaŭ specialan ŝablonon por esperantan libron? Ĉar en la nuna ŝablono mankas loko por orginala lingvo, ĉu tradukita, se jes tadukista nomo, kvanto de tradukoj, eldonisto de esperanta traduko ktp.? --Arkadiusz Zychewicz 07:41, 16. Jan 2011 (UTC)
Saluton, Arkadiusz. Mi jam provis iniciati kunfandigon de la koncernaj ŝablonoj kaj kelkaj aliaj eĉ subtenis tion, sed ĝis nun nenio okazis krom kreado de {{Informkesto Libro}}. Sed sekvontsemajne mi verŝajne havos pli da tempo por okupiĝi pri tio. Ĉu bone? Amike --Tlustulimu 16:27, 16. Jan 2011 (UTC)
Kompreneble, ke bone. mi provis uzi la {{Informkesto libro}}, kiuj aldirektis min ĉi tie. Do mi ekpensis ke ne ekzistas ĝenerala ŝablono por libroj. Mi pensas ke pli bone estus ke {{Informkesto libro}} kaj {{Informkesto Libro}} estus unu ŝablono kaj estus aparta ŝablono por esperantaj libroj. Mi atendos vian agon, proponojn ktp. :-) --Arkadiusz Zychewicz 21:46, 17. Jan 2011 (UTC)
Arkadiusz tute pravas, ke {{Informkesto libro}} kaj {{Informkesto Libro}} estu unu ŝablono (laŭ mi la baza ŝablono estu "informkesto libro", kaj "Informkesto Libro" alidirektigu tien), kaj ke tamen sencas havi apartan ŝablonon - kiel ĝis nun {{Informkesto Esperanto-libro}} kun inter alie aŭtomata kreo de specifaj kategorioj - por esperantaj libroj. Ankaŭ mi iritiĝis, ke "informkesto libro" alidirektigis min al "informkesto Esperanto-libro", sed se uzata por nacilingva libro, la kreataj kategorioj estas tute misaj. Tial mi nun ŝovas la paĝon "Informkesto Libro" al "Informkesto libro" kun alidirektilo. Mi ĝojus, se post finprilaboro de tiu ŝablono laŭ programigo LUA, eblus uzi ĝin anstataŭ la aldona (kaj laŭ mi tute samcela) plia ŝablono {{Informkesto Libro neesperanta}}. Por enmeto de pliaj nedevigaj parametroj al {{Informkesto Esperanto-libro}} laŭ propono de Arkadiusz, prilaboriĝu la nuna ŝablono esperant-libra. ThomasPusch (diskuto) 21:08, 14 Maj. 2013 (UTC)
Saluton, Thomas. Via ŝanĝego havas tre ĝenan kromefikon. Rigardu Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1957-1982. Kiu korektu tion? ( Jam farita. --ThomasPusch) Mi nun ne faros tion, ĉar jam estas sufiĉe malfrue. Krome unue estu interkonsento, ĉu estu unu, du aŭ tri ŝablonoj. Sen interkonsento ne havas sencon aranĝi ion.
Kial restu aparta ŝablono por esperantaj libroj? Tio certe estas realigebla per iu parametro. Mi ankoraŭ ne scipovas Lua, tiel ke iuj ruzaj programoj ankoraŭ ne eblas. Sed bedaŭrinde nuntempe mi estas la sola, kiu iomete okupiĝas pri ĝi. Do, urĝa korekto per Lua ne eblos. --Tlustulimu (diskuto) 21:24, 14 Maj. 2013 (UTC)

Kunigo de la ŝablonoj redakti

Saluton. Mi havas dubojn, ke restu triopo de ŝablonoj pri libroj. Tial mi proponas kunigon. Krome mi proponas, ke ni prenu {{informkesto libro}} kiel bazon kaj alĝustigu ĝin, tiel ke ĝi taŭgas por esperantaj kaj neesperantaj libroj.

La disigo ja estiĝis pro la deziro havi apartajn kategoriojn, precipe por esperantaj libroj. Mi povas demandi en la germana paĝo pri verkado de Lua-moduloj, ĉu eblas por tiaj aferoj krei ruzan kategoriigan modulon. Ĉu bone? Tiam ni povos estonte ŝpari al ni la tempon kaj energion daŭre flegadi tri ŝablonojn por la sama afero. --Tlustulimu (diskuto) 21:41, 14 Maj. 2013 (UTC)

Mi jam kreis provejan version de ĉi tiu ŝablono kaj testojn. En la nova kodo mi jam uzas kelkajn Lua-modulojn, kiujn mi kreis ekde kelkaj semajnoj. Morgaŭ mi demandos pri la Lua-modulo por la aŭtomata kategoriigo, por superfluigi entute la apartigon de la ŝablonoj nur pro kategorioj. Kaj mi serĉos tian modulon en alilingvaj vikipedioj. Eble mi ja trovos ion taŭgan tie. --Tlustulimu (diskuto) 22:25, 14 Maj. 2013 (UTC)

Mi longe dubis, ĉu bonas la ideo de P. Fiŝo per ŝablono aŭtomate aldoni kategoriojn pri multegaj aŭtoroj kaj eldonejoj de esperantlingva literaturo. Tamen mi komprenas lian rezonadon ke la esperantlingva vikipedio estas la plej ampleksa informkolektejo pri esperantlingva literaturo, dum pri grandaj nacilingvaj literaturoj la esperantlingva vikipedio estas nur flanka informfonto, kaj ankaŭ la vikipedio en la koncerna nacia lingvo ne estas la sola reta datumaro pri la temo. Tial ni havas pli da respondeco zorge ordigi informojn pri la esperantlingva literaturo ĉi-tie ol pri la literaturoj de aliaj lingvoj. Plene mi konsentas ke {{informkesto libro}} estu baza informkesto pri laŭeble ĉiu libro, egale de kiu lingvo. Sed mi forte pensus ke estus troigo pri ĉiuj aŭtoroj kaj eldonejoj de ĉiuj naciaj lingvoj krei po apartan kategorion, kiel P. Fiŝo proponas por la esperantlingvaj aŭtoroj kaj eldonejoj kaj kiel faras {{informkesto Esperanto-libro}}. Tial ŝajnas al mi sence diferencigi inter "ĝenerala" informkesto pri ĉia ajn libro, kaj pri specifa informkesto pri esperantlingva literaturo, kiu ja kreas kategoriojn pri la limigita nombro de e-lingvaj aŭtoroj kaj eldonejoj. Ĉar estis mi kiu realigis la alinomigon ke {{informkesto libro}} temu pri ĉia libro kaj {{informkesto Esperanto-libro}} (laŭ antaŭa paŝo de Kerio) temu pri Esperanto-libro, mi prenis la respondecon ordigi ĉiujn uzojn de la informkesto pri Esperanto-libroj tiucele, tiel ke nun ne plu estas ajnaj fuŝoj pro tio. Se troveblas bona solvo unuigi la malsamajn atendojn de ŝablonoj pri ia ajn libro kaj pri Esperanto-libro al unu tre diferencigita ŝablono, tute bone: Tiam eblas fine simple alidirektigi de {{informkesto Esperanto-libro}} al {{informkesto libro}}. Sed la laboro persone re-disigi tekstojn pri libroj en kaj pri Esperanto disde ĉiuj aliaj libroj (en tia disigo laŭ mi erarus roboto) estas finita... Ĉio ankaŭ en nuna stato estas en ordo: Eblas unuigi la funkciojn pri esperantlingva kaj alilingvaj literaturaĵoj al unu ŝablono, se tio elegantas kaj malkomplikas, sed ne estas ajna premo. Certe {{Informkesto Libro neesperanta}} estu unuigata kun {{Informkesto libro}}. Mi certas ke la LUA-kodigo povas esti helpo ankaŭ se restas malsamaj ŝablonoj {{informkesto libro}} kaj {{informkesto Esperanto-libro}}. Mi estimas la detaleman laboron de P. Fiŝo pri kolekto de datumbazo pri esperantlingva literaturo ĉi-tie, volus helpi plikompletigi tiujn informojn, kaj laŭeble ne perdigi ion el lia laboro. Persone mi pensas ke la teno de du, laŭ parametroj laŭeble similaj ŝablonoj pri e-lingva kaj alilingva literaturo donas pli da flekseblo ol meti la diversajn atendojn pri ambaŭ ŝablonoj al unu vikipedia nomspaco, kies sintakso kompreneble pli komplikiĝus pro la neceso dividi inter ambaŭ uzoj. Sed se fine simple kaj elegante eblas kunigi ĉion al unu nomspaco, mi ankaŭ kontentas. Ĉiukaze mi finis mian hodiaŭan paŝon, sen lasi ajnan malordon. --ThomasPusch (diskuto) 00:12, 15 Maj. 2013 (UTC)

Dankon, ke vi riparis la artikolojn. Mi jam kreis testojn, kiuj montras, ke la afero pri aŭtoroj estas pli elegante solvebla ol per amaso da similaj parametroj. Por tio mi uzas en la proveja ŝablono la Lua-modulon {{listutil}}. Ĝi estas eĉ iomete pli kapabla ol ĝia angla praulo, ĉar mi aldonis funkcion, kiu nombras la listerojn. Ĉikaze mi ne uzas tiun trajton, sed aliloke jam.
Pri la kategoria afero mi okupiĝos poste, ĉar tio certe estas pli komplika afero. --Tlustulimu (diskuto) 00:25, 15 Maj. 2013 (UTC)
Mi ĵus aldinomigis la Lua-modulon kaj alĝustigis ĉion. --Tlustulimu (diskuto) 12:48, 18 Maj. 2013 (UTC)

Unua paŝo redakti

Saluton. Mi hodiaŭ transprenis la testitan fontokodon el {{Informkesto libro/provejo}} al {{Informkesto libro}}. Poste mi jam alĝustigis ĉiujn artikolojn, kiuj antaŭe uzis {{Informkesto Libro neesperanta}}. Ĉiuj ricevis la nedevigan parametron kat=ne, por malaktivigi la aŭtomatan metadon de kategorioj. La nova versio de {{Informkesto libro}} estas fakte sufiĉe kompleksa kombino de ĉiuj tri originaj ŝablonoj. Kelkfoje mi uzis eĉ alternativajn parametrojn.

La plej tikla afero nun estas la parametroj titolo kaj origina titolo. Tial mi aldonis la helpan parametron titolo-ordo, per kiu eblas influi la ordon de la du antaŭe menciitaj parametroj. Krome mi aldonis kelkajn parametrojn, kiuj antaŭe ne ekzistis en iu el la tri ŝablonoj, nome aŭtoroj kaj antaŭparoloj. Por ambaŭ estas uzata funkcio el la Lua-modulo {{Listutil}}. Krome la parametro aŭtoroj nun estas eĉ uzata por aŭtomata metado de kategorio. Detalojn mi jam aldonis al la dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 17:13, 22 Maj. 2013 (UTC)

kursiva titolo redakti

La titolo de libro ĉiam estu kursiva kiel oni diskutas ĉe Ŝablono-Diskuto:Kursiva titolo#Filmoj kaj libroj?. Ĉu oni povus aldoni la kodon kiel {{Informkesto filmo}}? Mi pensas ke ĉiuj rilataj ŝablonoj havu ĝin same dum mi ne tre scias kiam ĉi tiu ŝablono estos kunigata kun la aliaj {{Informkesto Esperanto-libro}} kaj {{Informkesto Libro neesperanta}}.--Salatonbv (diskuto) 06:51, 6 Maj. 2014 (UTC)

  Farite aldonita.--Salatonbv (diskuto) 02:24, 11 Maj. 2014 (UTC)

Kategorio redakti

Vidu Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM, estas skribita sur la unua linio : Kategorio:Eldonaĵoj de Impeto. Ĝu estas ĝusta ?

Bedaŭrinde tio ne ĝustas. La uzata parametro eldoninto kun la ĉirkaŭmetita kodo por vikiaj ligiloj fuŝas la kategorion. Tial devus esti ŝanĝata la kodo en la ŝablono. Sed tion faru lertulo pri tiaj aferoj. Krome uzeblus eĉ Lua por tio. Mi provos trovi solvon. Sed unue devus esti interkonsento pri la ekzaktaj titoloj de la rilataj kategorioj. Se ne estos unueca skemo, mi ne povos fari ion facile. --Tlustulimu (diskuto) 14:22, 21 Jun. 2015 (UTC)
Mi ĵus aldonis la novan Lua-modulon {{CatUtil}} al la tie uzata informkesto {{informkesto Esperanto-libro}}, tiel ke la fuŝa kategorio nun finfine denove funkcias. Sed mi ankaŭ aldonis la saman trajton al {{Informkesto libro}}. --Tlustulimu (diskuto) 17:47, 21 Jun. 2015 (UTC)

Se oni aldonas la eldonjaron de Esperanto-traduko de libro, tiam ĝi estas aldonita al la kategorio Kategorio:Libroj aperintaj en (jaro). Kial ĝi ne estu aldonita al la kategorio Kategorio:Esperanto-libroj aperintaj en (jaro), samkiel faras la {{informkesto Esperanto-libro}}? --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 08:42, 23 jul. 2019 (UTC)Reply

Vikidatumoj redakti

Mi konstatas ke, ekzemple en La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson (The Wonderful Adventures of Nils (Q726254))

estas tiom da informeroj-datumoj pri la libro kaj ĝia intrigo, kiuj ŝajnas sufiĉe gravaj sed tute ne estas prezentataj en la informkesto.

Specife mi parolas pri

narrative location (P840)

award received (P166)

Ĉu oni povas inkluzivi ilin en la informkesto? Kion oni bezonas fari?

Sj1mor (diskuto) 09:24, 13 mar. 2023 (UTC)Reply

Mi eksperimente aldonis tiujn du. Rigardu kaj prijuĝu ĉu tiel estas bone. - Moldur (diskuto) 09:49, 13 mar. 2023 (UTC)Reply
Tre bone funkcias. Dankon! Sj1mor (diskuto) 18:08, 13 mar. 2023 (UTC)Reply
Ĉu oni povas fari la samon por informkesto filmo?
Ankaŭ mi povas provi kaj kopii la saman kodon en tiun informkeston, sed mi ne sentas min sufiĉe certa fari tion "in vivo" al la tuta vikipedio.
Mi antaŭdankas. Sj1mor (diskuto) 13:03, 14 mar. 2023 (UTC)Reply
Mi proponas ke vi provu. Faru redakton en la informkesto. Provu kun antaŭrigardo al kelkaj artikoloj kiuj uzas la informkeston. Se aspektas bone - konservu la redakton, kun resumo "Eksperimente" aŭ simile. Rigardu plurajn pluajn artikolojn kun la informkesto kaj vidu la efikojn de via redakto. Se ĉio aspektas bone - jen do bone! Se vi havas ajnan dubon, malfaru vian eksperimenton. Poste mi volonte rigardos kaj kontrolos viajn redaktojn. - Sincere, Moldur (diskuto) 15:47, 15 mar. 2023 (UTC)Reply
Dankon pro la instigo. Mi ja provis. Mi aldonis la parametrojn kaj elektis la antaŭridargon sed kiam mi kontrolis ĉe filmo (ekz Borat), kaj mi eĉ redaktetis la artikolon por montrigi la ŝanĝojn, nenio okazis al la informkesto! eĉ kiam ni simple aldonis iom da literoj de teskto al jam ekzistantaj etikedoj nenio okazis en la inoformkesto.
Krome, ĉar mi deziras aldoni la parametrojn P840, P915, kaj P166, kiujn etikedojn mi devas uzi? ekz kiel ĉi tie
"|- ""
do por la nomo kiu sekvas la "if", ĉu mi rajtas nomigi tiun ion ajn? Sj1mor (diskuto) 14:55, 26 mar. 2023 (UTC)Reply

Pardonu la ne-tujan respondon. Mi nun faris ŝanĝojn en "Informkesto filmo":

  • parametro P915: mi kunigis tiun la parametro "filmadlando" kiu jam ekzistas en la ŝablono, tiel: {{#if:{{{filmadlando|}}}{{#invoke:Wikidata|claim|P915}} ktp.
  • parametro P840: mi ne kunigis kun iu ekzistanta parametro, tial pli simpla formo: {{#if:{{#invoke:Wikidata|claim|P840}} ktp.
  • parametro P166: ankaŭ ne kunigis kun iu ekzistanta parametro.

Rigardu ekz-e en: Bela virino (filmo), Casablanca (filmo).

Dum vi redaktas ŝablonon (kaj ankoraŭ ne publikigis la ŝanĝon), viaj modifoj ankoraŭ ne havas iun ajn efikon. Do vi vidos neniun ŝanĝon se vi samtempe rigardas iun paĝon kiu enhavas la ŝablonon. Por tamen povi vidi, kiel aspektus iu paĝo kun viaj aktualaj ŝanĝoj, vi ne elektu "Antaŭrigardo", sed elektu pli sube "Antaŭvido de la paĝo kun tiu ŝablono". En la suban tekstkampon vi skribu la nomon de la montrota artikolo, ekz-e "Goldfinger (filmo)", kaj vi vidos kiel vi aktualaj redaktoj efikus sur tiun artikolon. Se vi provis tion per kelkaj malsamaj filmoj kaj vi kontentas, tiam vi elektu "Publikigi la ŝanĝojn". Post tio, viaj ŝanĝoj nun validos por ĉiuj artikoloj kiuj uzas la ŝablonon.

Espereble tio helpas iom! - Sincere, Moldur (diskuto) 09:05, 31 mar. 2023 (UTC)Reply

Aŭtora nomo eblu ankaŭ sen ligilo redakti

@Tlustulimu, Moldur, kaj Sj1mor: Nia kara kaj tre nestrukturita ekskolego Ludovica inter multaj aliaj paĝoj ankaŭ kreis du malsamajn tekstojn pri la biblia "libro" 2-a libro de la Makabeoj, evidente forgesante en la dua kreo ke li jam antaŭ jaro verkis la saman tekston. El la fonta teksto (probable itala), li kreis du malsamajn tradukojn al Esperanto - En iu frazo la unua, en alia la dua versio malpli strangas. Nun pene mi kunigis la du tekstojn al unu, kaj mi vidas ke ĉiuj "libroj" de la Biblio uzas la saman ŝablonon {{informkesto libro}} samkiel komerce vendataj libroj de la 21-a jarcento. En 2-a libro de la Makabeoj komence la kategorioj ĝenis, kiuj konsideras la biblian tekston kvazaŭ "moderna komerca Esperanto-libro" kaj metas ĝin en du kategoriojn pri verkisto kaj eldonjaro: tion facile eblas bremsi per "kat = ne". Sed tamen restas la ĝeno, ke ĉiuj parametroj pri "aŭtoro(j)" neprege metas internan ligilon pri la aŭtora nomo. En tiu ĉi biblia teksto la aŭtoro estas iu juda helenisma verkisto, nomata Jazono de Cireno. Kompreneble tiu eterne ruĝa interna ligilo estas tute sensenca: Nenio konatas pri tiu Jazono krom la persona nomo kaj la antikva regiono, kaj garantiite vikipedia artikolo pri li neniam ajn estos. Sed ankaŭ de aliaj antikvaj libroj povas facile esti, ke oni havas iun informeton aŭ supozon pri aŭtoro sed ne havas vikipedian artikolon kaj probable eĉ ne eron en vikidatumoj. Tial laŭ mi nepre bezonatas iu plia parametro, kiu ebligas indiki aŭtoron sen vikipedia ligilo. Facile la parametro povas simple nomiĝi "aŭtoro sen ligilo". Mi nun provizore ŝtopis la aŭtorecon en la ceteran parametron "noto", sed tio estas nur provizora solvo. Ĉu vi tri, kiuj lastatempe plej okupiĝis pri tiu informkesto, konsentus pri tia aldona parametro? Aŭ ĉu tamen ekzistas ankoraŭ iu teknika solvo, kiel eblas jam nun eviti la aŭtomatan internan ligilon?? ThomasPusch (diskuto) 15:14, 30 okt. 2023 (UTC)Reply

Kara ThomasPusch, mi plene konsentas. Kaj fakte eĉ ekzistas jam solvo (almenaŭ parte).
Laŭ [1], eblas aldoni | ligu = ne por ĝuste tiu celo. Sed atentu ke tiu nur efikas sur la parametron "aŭtoroj" (plurale), ne sur "aŭtoro" (singulare). Tion mi ĵus elprovis.
Do vi povas skribi:

| aŭtoroj = iu juda helenisma verkisto, nomata Jazono de Cireno | ligu = ne

Mi pensas ke tio jam helpos vin.
Tiu | ligu = ne ankaŭ ne efikas sur informo el Vikidatumoj - mi ĵus elprovis kun La Kanto de la Nibelungoj. Sed tio eble estos ne tro malfacile solvebla...
Amike, Moldur (diskuto) 20:24, 30 okt. 2023 (UTC)Reply
Mi nun faris eksperimentan redakton por eviti ruĝajn ligilojn kiam la informo venas el Vikidatumoj. Mi provrigardis kelkajn paĝojn, kaj al mi ili aperas bonaj. Se vi rimarkos iujn problemojn, diru al mi! La redakto ja estas facile malfarebla. - Amike, Moldur (diskuto) 20:47, 30 okt. 2023 (UTC)Reply

Dankon pro la konsilo. Kiel ofte, la konsilo mem jam estis kaŝita en la dokumentado, oni nur devas kapabli legi kaj trovi ĝin... Mi nun metis plian ekzemplon por pli klare atentigi pri la trukoj "kat = ne" kaj "ligu = ne", por ke ankoraŭ aliaj uzantoj, kiuj eble eĉ pli blindas ol mi, povas facile vidi ĝin. Tamen, la solvo nomi unu aŭtoron en parametro "aŭtoroj" estas preskaŭ perfekta sed nur preskaŭ. Ĉu ne ankoraŭ eblas havi tian solvon ankaŭ por la normala parametro "aŭtoro"??? Ĉiukaze, pri la testo eviti ruĝajn ligilojn kiam la informo venas el Vikidatumoj, mi ĝis nun ne vidis ajnan problemon. ThomasPusch (diskuto) 21:09, 30 okt. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Informkesto libro".