Vikipedio:Babel
de
Dieser Benutzer spricht Deutsch als Muttersprache.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
sv
3
Denna användare talar svenska flytande.
fr
2
Cette personne peut contribuer avec un niveau moyen en français.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo
Mi venas el Germanio el loko nomata Munkeno.
Mi loĝas en Svedio en loko nomata Gotenburgo.

Moldur – estas esperantisto Martin Weichert.

Jen eta, tute senorda listo de kelkaj ekzemplaj vikipediaj paĝoj kiujn mi (tute aŭ grandparte) kontribuis:

ĝis 2019 redakti

2020 redakti

2021 redakti


2022 redakti

Kelkaj areoj kie mi multe laboris en vintro 2022/2023:

  1. Kristanismo: Mi reverkis, renomis kaj rearanĝis pri Maria (patrino de Jesuo), Jesuo de Nazaret, Jesuo Kristo kaj rilataj kategorioj, por krei prezenton pli neŭtralan, enciklopedian kaj malpli unuflanke kristanisman.
  2. Proponlistoj: Mi poluris en Vikipedio:Forigendaj artikoloj kaj Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: arkivigis malnovajn proponojn finfaritajn aŭ malaktualiĝintajn, finfaris kaj arkivigis deciditajn sed ne efektivigitajn proponojn, reaktivigis kaj finfarigis kaj fine arkivigis malfreŝajn proponojn, sume atingante signife reduktantitajn kaj pli taŭge uzeblajn proponlistojn.
  3. Natoli - Polli: Havante subtilajn suspektojn pri la taŭgeco Angelo Polli kaj rilataj paĝoj, mi faris detekt(iv)an laboron kaj eksciis pri tuta aro da blufe kreitaj artikoloj pri la italaj familioj Natoli kaj Polli kaj diversaj italaj domoj kaj palacoj, kaj ekis poluran laboron. Fine pluraj fanfaronaj paĝoj sen fidindaj fontoj estas nun forigitaj.
  4. Francaj postenuloj: Antaŭ jaroj iu ambiciulo kreis amason da ege detalaj listoj, kategorioj, ŝablonoj ktp. pri diversaj francaj postenuloj (urbestroj, ministroj, deputitoj ktp.), sed dume forlasis la projektegon. Ekde tiam plu restis amaso de ruĝaj ligiloj neniam aktualigotaj, nenecese detalaj kategorioj, malaktualaj listoj kaj ŝablonoj, alfabetaj listoj A-Z kiuj ne atingas pli ol A, ktp. Mi simpligis, rearanĝis, forigis kaj purigis por pli simpla kaj taŭga strukturo.
  5. Finnlanda lingvopolitiko: Forigis tekston pri lingvopolitiko en Finnlando, kiu estis pli politika debato ol enciklopedio, estis ege tro longa kaj kun multaj senfontaj disputeblaj asertoj. Anstataŭis per multe malpli longa, pli neŭtrala artikolo kun klaraj fontindikoj, kaj prilaboris diversajn aliajn kontribuojn de la sama redaktinto.

2023 redakti