Konrado la 4-a (Sankta Romia Imperio)

Konrado (naskiĝis la 25-an de aprilo 1228 en Andria, Apulio; mortis la 21-an de majo 1254 en militista tendaro apud Lavello) el la Ŝtaŭfa dinastio estis duko de Ŝvabio (ekde 1235), reĝo de la Sankta Romia Imperio (ekde 1237), reĝo de Sicilio (ekde 1250) kaj reĝo de Jerusalemo (ekde 1228).

Konrado la 4-a
Duko de Ŝvabio
Conrad IV of Germany.jpg
Shield and Coat of Arms of the Holy Roman Emperor (c.1200-c.1300).svg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1228 (1228-04-25)
en Andrio
Morto 21-an de majo 1254 (1254-05-21) (26-jara)
en Lavello
Mortis pro malario [#]
Tombo Messina Cathedral [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Dinastio Ŝtaŭfoj [#]
Patro Frederiko la 2-a [#]
Patrino Jolanda de Jerusalemo [#]
Gefratoj Henriko la 7-a de Germanio • Manfredo de Sicilio • Frederiko de Antioĥio • Enzio de Sardinio • Frederiko de Pettorano • Anna de Hohenŝtaŭfoj • Margareta de Sicilio [#]
Edz(in)o Elisabeth of Bavaria, Queen of Germany [#]
Infanoj Conradin • Agnes von Görz und Tirol • Albrecht von Hohenstaufen • Lluís de Gorízia-Tirol • Otto III, Duke of Carinthia [#]
Profesio
Okupo suvereno [#]
Rom-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg
Dum 12371254
Antaŭulo Frederiko la 2-a
Sekvanto Vilhelmo de Holando
Reĝo de Sicilio King Manfred of Sicily Arms.svg
Dum 1250–1254
Antaŭulo Frederiko la 2-a
Sekvanto Konradeto
Reĝo de Jerusalemo Armoiries de Jérusalem.svg
Dum 1228–1254
Antaŭulo Izabela la 2-a
Sekvanto Konradeto
Duko de Ŝvabio Arms of Swabia.svg
Dum 1235–1254
Antaŭulo Henriko (la 7-a) Ŝtaŭfo
Sekvanto Konradeto
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Konrado estis la sola filo de imperiestro Frederiko la 2-a kaj lia dua edzino Izabela de Brienne, la reĝino de Jerusalemo. Lia patrino mortis ĉe lia naskiĝo; de ŝi li heredis la pretendon al la trono de Jerusalemo, kiun lia patro ekuzis por kroni sin mem reĝo de Jerusalemo en 1229 dum krucmilito. Ĝis 1235 Konrado vivis en Italio; en tiu jaro li vojaĝis la unuan fojon al Germanio. Frederiko klopodis konfirmigi Konradon kiel tronheredonton kaj sukcesis en 1237 elektigi lin reĝo de la romanoj.

En 1246 li geedziĝis kun Elisabet de Wittelsbach, filino de bavara duko Otto la 2-a. 1252 naskiĝis ilia filo Konrado, pli konata kiel Konradin (= "Konradeto").

Konrado pli kaj pli perdis subtenon de sia regado en Germanio, estis preskaŭ murdita en 1250 kaj estis ekskomunikita de la papo en 1251.

En tiu situacio li ekiris suden, al Italio, por ekregi en Sicilio. Li milite konkeris Napolon en oktobro 1253, kaj fine sukcesis establi sin kiel reganto de Sicilio.

Li mortis 1254 en militista tendaro, neniam rekontinte sian filon Konradeto. Konradeto, la lasta Ŝtaŭfo, estis ekzekutita en 1268, kio signifis la finon de la Ŝtaŭfa dinastio.

Siegel Konrads IV.