Duklando Ŝvabio

unu el la kvin tribaj duklandoj de la mezepoka orientfranka imperio
(Alidirektita el Duko de Ŝvabio)

La duklando Ŝvabio (germane Herzogtum Schwaben [ŝva:b.n], en la 10-a jarcento, do inter la jaroj 911 kaj 1000 (nur tiam!), nomita Herzogtum Alamannien, latine Ducatus Allemaniæ, do duklando Alemanio) estis unu el la kvin "tribaj duklandoj" de la mezepoka orientfranka imperioreĝlando Germanio (apud Bavario, Frankonio, Loreno kaj Saksio), kaj ĝiaj dukoj estis inter la plej altaj potenculoj de la tiama Germanio. Ĝi praktike ekzistis dum proksimume 350 jaroj kaj estis la bazo de la potenca dinastio Ŝtaŭfoj, al kiu tiutempe ankaŭ apartenis pluraj imperiestrioj de la Sankta Romia Imperio. Ĝia teritorio estis pli granda ol la hodiaŭa regiono "Ŝvabio"; ĝi ampleksis grandan parton de la hodiaŭa Baden-Virtembergo kaj partojn de hodiaŭaj Svisio, Francio, Italio kaj Liĥtenŝtejno.

Duklando Ŝvabio
Origina nomo germane Herzogtum SchwabenHerzogtum Alamannien
latine 
Ducatus Allemaniæ'
9111313

Arms of Swabia.svg

Geografio
Mapo pri Supra Burgundio (verde) kaj Duklando Ŝvabio (oranĝe)
Mapo pri Supra Burgundio (verde) kaj Duklando Ŝvabio (oranĝe)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Triba duklando
Patrina lando:
Franka kaj Sankta Romia imperioj
Antaŭaj ŝtatoj:
Alemanio Alemanio
Postsekvaj ŝtatoj:
Graflando Virtembergo Graflando Virtembergo
Malnova Svisa Konfederacio Malnova Svisa Konfederacio
Margraflando Badeno Margraflando Badeno
Duklando Burgundio Duklando Burgundio
Zollern Zollern
Graflando Fürstenberg Graflando Fürstenberg
Historio
Information icon.svg
vdr

La duklando praktike ĉesis ekzisti en 1268, kun la ekzekuto de Konradin, la lasta tiama duko de Ŝvabio. Imperiestro Rudolfo la 1-a revivigis la titolon "duko de Ŝvabio" por sia filo Rudolfo, de kiu ĝin heredis ties filo Johano Parricida. Johano mortis en 1312 aŭ 1313, kaj la titolo kun li.

La Margraflando Badeno apartigis sin de la duklando dum la 12-a jarcento.

HistorioRedakti

En 496 la alemanoj estis venkitaj de la reĝo Kloviso la 1-a, submetita al la Franka imperio, kaj regita de dukoj kiuj estis dependaj de la frankaj reĝoj. En la 7-a jarcento la alamenoj estis konvertitaj al kristanismo, episkopejoj estis fonditaj en Aŭgsburgo kaj Konstanco, kaj en la 8-a jarcento abatejoj en insulo Reichenau kaj Sankta-Galo. La alemanoj iom post iom forĵetis la frankan jugon, sed en 730 Karolo Martelo denove reduktis ilin al dependeco, kaj lia filo Pepino el Herstal aboliciis la triban dukon kaj regis la duklandon per graflandaj rezidejoj kaj per ĉambristaj mesaĝistoj.

Tiutempe la duklando, kiu estis dividita en [[govo]j] aŭ graflandoj, prenis la formon kiun ĝi konservis dum la mezepoko. Ĝi estis limigita de la rivero Rejno, la Bodenlago, la rivero Lech kaj la franka regno Aŭstrazio. La rivero Lech, apartiganta Alemanion de la Duklando Bavario, ne formis, nek etnologie, nek geografie, tre fortan limon, kaj estis multe da interkomunikado inter la homoj ambaŭflanke de la limo. En 1512, kiam imperiestro Maksimiliano la 1-a dividis la imperion en imperiajn cirklojn, unu el ili, la "ŝvabia cirklo", proksimume identis kun la estinta duklando. Ĝi konsistis el la graflando Virtembergo, la margraflando Badeno, kaj la okcidenta parto de duklando Bavario. La hodiaŭa nomo Ŝvabio, germane Schwaben [ŝva:b.n], estas uzata neoficiale por tiu sama regiono, sed oficiale nur por la distriktaro Ŝvabio en Bavario.

La duklando estis dividita en administrajn unuojn nomataj latine pagi, germane Gau, en Esperanto ankaŭ "govio". La vortero "-gau" ankoraŭ hodiaŭ troviĝas en pluraj regionaj nomoj, ekz-e Breisgau, Allgäu, Aargau.


Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti