7-a jarcento

jarcento de nia erao

La 7-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 601 kaj finiĝis la 31-an de decembro 700. La tutmonda loĝantaro estas taksata inter 200 kaj 300 milionoj.[1] En Eŭropo stabiliĝas la ĝermane-romie regataj regnoj de la frankoj, visigotoj kaj langobardoj, estiĝintaj el la popolmigradoj. Post la ekesto de islamo sekvis la islama ekspansio, kiu profunde ŝanĝis la situacion en Proksima Oriento kaj Mediteraneo. Antaŭe la greka-romia kulturo unuigis la ŝtatojn ĉirkaŭ la Mediteraneo, sed nun ne plu. Kontraste, ekde la 7-a jarcento, la Mediteraneo pli fariĝis limo inter kristana nordo kaj islama sudo. Eŭropo nun estis en la Frua Mezepoko. La orient-romia imperio perdis pli ol duonon de sia areo al la islamaj konkerantoj. La islamanoj sub la unuaj kvar (la "justaj") kalifoj kaj poste la Umajada dinastio konkeris vastan imperion ekde norda Afriko ĝis okcidenta Azio.

Regnoj tutmonde en la 7-a jarcento

En la Hinda subkontinento regis pluraj konkurencantaj princlandoj. La reganto Harshavardhana sukcesis unuigi multon de norda Hindio sub sia regado kaj subtenis budhismon, sed post lia morto meze de la jarcento lia regno disfalis, kaj hinduismo plifortiĝis.

Ĉinio gajnis potencon kaj influon sub la dinastio Tang, kaj kulture signife influis la aliajn regnojn de Orienta Azio.

En Centra Ameriko floris la regno de la Majaoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti