Okcidenta Azio estas laŭ kontinenteŭropa nacilingva kompreno la parto de Azio, kiu inkluzivas Malgrand-Azion, Armenan Altebenajon, plimulton de Irana Altebenaĵo, Mezopotamion, Arabion, Palestinon kaj apudajn teritoriojn de Orient-Mediteranea bordo. Ĝia areo egalas al proksimume 7,5 milionoj da kvadrataj kilometroj. En la regiono ĉefe estas montaroj kaj ebenaĵoj, dezertoj kaj sekaj stepoj.

Proksima Oriento
Regiono
regiono • kultura regiono [+]

KontinentoAzio
- koordinatoj32° 48′ 0″ N, 35° 36′ 0″ O (mapo)32.835.6Koordinatoj: 32° 48′ 0″ N, 35° 36′ 0″ O (mapo)


Proksima Oriento (Tero)
Proksima Oriento (Tero)
Mapo de Proksima Oriento laŭ malsamaj difinoj

Proksima Oriento (Israelo)
Proksima Oriento (Israelo)
DEC

Map
Proksima Oriento
Vikimedia Komunejo:  Near East [+]
vdr

Problemoj pri la termino en Esperanto redakti

La germanoj distingas inter Proksima Oriento, Mezoriento, (suda Azio, Afganujo kaj ofte ankaŭ Irano) kaj la Fora Oriento (Ĉinujo kaj Japanujo). Por la angloj la proksima oriento komencas jam en Nederlando, do por ili Mezoriento ŝoviĝas iomete pli okcidenten kaj inkluzivas ankaŭ tiujn ŝtatojn kaj regionojn, kiuj por germanoj estas proksima oriento. Ili eĉ nomas la nordafrikajn ŝtatojn mezorientaj. Estas do klare, ke ankaŭ ĉinoj havas alian komprenon pri la ĉieldirekto de la nomataj regionoj. Kaj kompreneble ankaŭ por la loĝantoj de la „Proksima Oriento“ iliaj landoj estas la centro de la mondo.

Naciaj ŝtatoj resp. ties kulturoj kaj lingvoj havas siajn tradiciojn, parte baziĝantaj en la mezepoko, kiam la homoj komprenis la teron kiel plata disko, kaj laŭ tiu iomete malnoviĝinta mondkompreno ili ankoraŭ uzas malnoviĝintajn terminojn. En la germana ekzistas la vortoj „Osten“ kiel nomo por la ĉiela direkto oriento kaj „Orient“, kiu estas preskaŭ samsignifa kun la vorto „Naher Osten“ (okcidenta Azio). La hispanlingvanoj uzas la vortojn „este“ (oriento) kaj „levante“ (laŭvorte la regiono, en kiu la suno leviĝas) por okcidenta Azio.

Laŭ la supre menciitaj faktoj Esperantistoj, kiuj ja parolas „internacian lingvon“, devas priprensi la uzon de la nacilingvajn konceptojn Oriento, Proksima Oriento, Mezoriento kaj Fora Oriento.

  • La konceptoj taŭgas nur en tekstoj, kiuj redonas aŭ citas mezepokan malnoviĝintan mondkomprenon aŭ citas la ideologion de „okcidentumaj“ politikistoj.
  • En ĉiuj aliaj kuntekstoj por la konceptoj Oriento, Proksima Oriento, Mezoriento kaj Fora Oriento taŭgas nure la terminoj okcidenta Azio, centra aŭ meza Azio kaj orienta Azio.

Vidu ankaŭ redakti