Dezerto

tera areo, kun tre malgranda kvanto de pluvado aŭ neĝado

Dezerto estas biomo nome regiontipo, kiu ricevas malpli da precipitaĵo (pluvo) ol vaporiĝas. Dezertoj kovras ĉirkaŭ 20% de tersurfaco kaj etendiĝas en vastaj spacoj de norda kaj sud-okcidenta Afriko, centra kaj sud-okcidenta Azio, Aŭstralio, okcidenta bordo de Sud-Ameriko.

Sekaj kaj sekegaj klimatoj de la tero:
  •  dezerta klimato
  •  savana klimato
  •  tundra klimato
  •  glacia klimato
  • Distribuado de dezertoj kaj duondezertoj, la malhelbrunaj zonoj estas dezertoj propre diritaj, la helaj estas "duondezertoj" aŭ zonoj sub ega risko de tuja dezertigodezertiĝado.
    Situo de la dezertoj kaj kserofitaroj en la mondo
    Sablodezerto ("erg") en Maroko
    Dunoj en dezerto Sinajo
    Sablodezerto (erg) en libia Saharo
    Ŝtondezerto (hamado) en Ladako
    Salodezerto de Ujuni-sallago
    Glacidezerto en Tangra-montaro

    La arideco influas la ekosistemon: tipaj kreskaĵoj de la dezertoj estas kaktoj kaj similaj kserofitoj, ankaŭ animaloj: antilopoj, zizeloj, lacertoj, insektoj k.a.

    Foje oni konsideras, ke dezertoj posedas malmultan vivon, sed tio dependas de la dezertoklaso; en multaj estas abunda vivo, la vegetaĵaro adaptiĝas al malmulta humideco (dezertoj kaj kserofitaroj) kaj la faŭno kutime kaŝiĝas dumtage por konservi humidecon. La establado de sociaj homaj grupoj en dezertoj estas komplika kaj postulas gravan adaptadon al ekstremaj kondiĉoj hegemoniaj en ili. La dezertoj formas la plej etendan zonon de la surtera areo: kun pli ol 50 milionoj de kvadrataj kilometroj, okupas preskaŭ unu trionon de tiu. El tiu totalo, 53 % korespondas al varmaj dezertoj kaj 47 % al malvarmaj dezertoj.[1]

    La procezoj de erozio estas gravegaj faktoroj en la formado de la dezerta pejzaĝo. Laŭ la tipo kaj grado de erozio fare de ventoj kaj sunradiado, la dezertoj prezentas diferencajn tipojn de grundo: sabla dezerto estas tiu kiu estas komponita ĉefe de sablo, kiu pro agado de vento formas dunojn, ŝtona dezertoroka estas tiu kies tereno estas konstituita de rokoj aŭ gruzo (tiu tipo de dezerto kutime oni nomas per la araba vorto hamada).

    La dezertoj povas enhavi valorajn mineralajn kuŝejojn formitajn en la arida etoso, aŭ eksponigitaj fare de la erozio. En malaltaj zonoj povas formiĝi sallagoj. Pro la sekegeco de la dezertoj, ili estas lokoj taŭgaj por la konservado de homaj restaĵoj kaj fosilioj.

    Dezerto povas esti difinita ankaŭ kiel senhoma loko, ne loĝata de homoj kaj apenaŭ de vivaj estaĵoj. Laŭ tiu difino, estas dezertoj ankaŭ tiuj situantaj ĉe pli malvarmaj klimatoj, kiaj la Arkto aŭ la tundro.[2]

    Plej grandaj dezertoj redakti

    (Plej grandaj dezertoj laŭ surfaco, mil km²)

    DezertoSituoSurfaco
    Saharo Afriko 7000
    Libia Dezerto Nord-Afriko 2000
    Dezerto Gobi Centra Azio 2000
    Siria Dezerto Sud-Okcidenta Azio 1000
    Kalaharo Sud-Afriko 1000
    Rub-al-Ĥalo Arabio 600
    Nubia Dezerto Nord-Afriko 550
    Granda Sabla Dezerto Aŭstralio 360
    Karakumo Mez-Azio 350
    Kizilkumo Mez-Azio 300
    Granda Viktoria-Dezerto Aŭstralio 300
    Taklamakano Centra Azio 300
    Taro Barato 300
    Granda Nefudo Arabio 70

    Tipoj de dezerto redakti

    Laŭ la grundo oni distingas dezertojn jene:

    • ŝtonecaj
    • sablecaj,
    • argilecaj,
    • salgrundaj kaj aliaj.

    Laŭ la pozicio en la kontinento oni distingas:

    • kontinentcentraj,
    • alizeaj,
    • marbordaj
    • mallofaj (aŭ leaj),
    • nebulaj dezertoj.

    Dezertoj laŭ kontinentoj redakti

    Teritorioj kun ekstreme malhumida klimato estas nomataj dezertoj. La areo apartenanta al la speco ricevas malpli ol 250 mm da atmosfera akvo jare - forvaporado pliigas tiun procedon multoble. Agrikulturado estas neebla sen artefarita irigacio. La grundoj entenas etkvanton da organikaĵoj. Dezertoj havas specialan, insulan karakteron de situo sur la terglobo: en neniu mondoparto ili aperas kiel kontinua zono (kompare al tiu de arktaj, tropikaj, aŭ tundraj zonoj).

    Afriko: En la norda hemisfero dezertaj areoj de afrika kontinento lokiĝas inter 15° kaj 30° de norda latitudo (tie situas la plej granda en la mondo dezerto nome Saharo).

    En la suda hemisfero dezertoj troviĝas inter 6° kaj 33° (suda latitudo) (inkluzive dezertojn: Kalaharo, Namib kaj ankaŭ dezertajn teritoriojn de Somalio kaj Etiopio).

    En Nordameriko dezertoj okupas sud-okcidentan parton de la kontinento inter 22° kaj 24° norde (Sonora-Dezerto, Mojave-Dezerto, k.a.).

    En Sudameriko, la dezertoj situantaj inter 5° kaj 30° sude, formas oblongan strion etenditan laŭ okcidenta, pacifika bordo de la kontinento. Tie de nordo al sudo sekvas dezertoj: Seĉura-Dezerto, Pampa del Tamarugal, Atakama-Dezerto, antaŭ aŭ respektive malantaŭ Andoj - Patagona Stepo.

    Aziaj dezertoj troviĝas inter 15° kaj 48-50° norde kaj inkluzivas la grandajn: Rub-al-Ĥalo, Granda Nefudo, Al-Hasa sur la Araba duoninsulo, Daŝti-Kivir, Daŝti-Lut, Daŝti-Margo, Registano, en Irano kaj Afganio; Karakumo en Turkmenio, Kizilkumo en Uzbekio; Taro en Barato kaj Thal en Pakistano; Dezerto Gobi en Mongolio kaj Ĉinio; Taklamakano en Ĉinio.

    La aŭstraliaj dezertoj okupas grandan teritorion inter 20 kaj 34° sude - tio estas la Granda Viktoria Dezerto, la Gibson-Dezerto kaj la Granda Sabla Dezerto.

    Suma areo de tipaj dezertoj (ekskluzive duondezertoj) estas ĉirkaŭ 28.000.000 km², tio signifas - 19% de kontinenta tero.

    Dezertaj klimatoj redakti

    La dezertoj estas distribuitaj en diversaj zonoj:

    • Zonoj duonaridaj aŭ stepaj: havas averaĝon de precipitaĵoj de 250 al 500 mm jare. Ili kutime estas situantaj ĉe la bordoj de la dezertoj kaj enhavas ĉirkaŭ la 15 % el la surtera areo de la planedo.
    • Zonoj aridaj: kun precipitaĵoj jare de po 25 al 250 mm, enhavantaj la 16 % de la surtera areo.
    • Zonoj aridegaj: tiom sekaj ke foje eĉ tute ne pluvas dum jaroj. Tiuj enhavas la 4 % de la surtera areo. Ties temperaturo estas inter 30 kaj 40 gradoj dumtage kaj de -10 al 0 gradoj dumnokte.

    Ekologio redakti

     
    La Dezerto Siloli en Bolivio estas sekcio de la Atakama-Dezerto, nome la plej arida de la planedo kiu estas norde de Ĉilio.

    Ekologiistoj kutimas zorgi konservadon de arbaroj, oceanoj aŭ eĉ tundro, sed ne de dezertoj. Tiuj ofte estas konsiderataj kiel senutilaj malplenejoj, uzeblaj nur kiel rubaĵejo por ruinita teknikaro aŭ rakedolanĉejo.

    Dezertojn damaĝas ne nur agrikultura kaj mastruma agado, sed ankaŭ plivarmiĝo de la planeda klimato.

    Dum la lasta kvaronjarcento averaĝa jartemperaturo en la mondo kreskis je 0,45 , dezertoj iĝis pli varmaj je 2 gradoj. Sekvis malpliigo de, sen tio magra, akvorezervo.

    Malgraŭ tio, en distriktoj apudaj al dezertoj evoluas agrikulturado, kiu postulas grandan kvanton de akvo. Nivelo de subgrundaj akvoj pro tio draste malaltiĝas. Ankaŭ establo de novaj urboj en dezertoj - ekz. en Usono kaj Saŭdio, kondukas al malŝpara konsumo de la akvoj. Konsiderinda minaco al dezertoj estas tendarejoj da rifuĝintoj, kiuj kreskas amase pro politikaj perturboj, kaj lokitaj en "sentaŭgaj terenoj" kvazaŭ prizonoj.

    Sed ekzistas ekzemploj de pli zorgaj metodoj mastrumadi en dezerto. Sunaj elektroakumuliloj sukcese laboras en la regionoj, preskaŭ dum tuta jaro sennubaj - ekz. se munti la sunpanelojn en Saharo, sur la 640 km² da tereno - do eblus kontentigi bezonojn de la tuta mondo pri elektroenergio. [2]

    En sala dezerto situanta nord-okcidente de Meksiko oni plantas graminon "nipa", kiu akceptas akvumadon per sala akvo. Ĝi impresas tre perspektiva fonto por nutrad-produktado kaj povas esti plej granda donaco de dezerto al la homaro dum la tuta historio.

    En Israelo estas ricevita speco de tomatoj "ŝerry", kiu ankaŭ toleras aspergadon de saleta elsubgrunda akvo. Koncerna ligo: [3]

    Flaŭro kaj faŭno redakti

     
    Oazo en Libio (Saharo).

    La faŭno de la dezertoj estas malabunda kaj malmulte varia. Ĝi inkludas reptiliojn, kiaj serpentoj kaj lacertoj; insektojn, kiaj skaraboj kaj formikoj de la ĝenro Cataglyphis; araneedojn, kiaj skorpioj; rabobirdojn, kiaj gipoj, kaj mamulojn, kiaj musoj, vulpoj, ŝakaloj, gazeloj, kameloj ktp.

    La flaŭro de la dezerta klimato estas malabunda, malalta kaj disa (maldensa). Ĝi lasas etendajn areojn senŝirme, kiuj estas okupataj de sablo, ŝtonoj aŭ rokoj. Ĉe stepoj estas malaltaj herboj kaj izolitaj arbustoj, kaj en dezertoj, dornenhavaj plantoj, kiaj kaktoj kaj makiso. Nur ĉe oazoj ekzisto de akvo permesas abundan vegetaraĵon, inter kiu elstaras palmoj, kaj kelkaj arbustoj.

    Hidrografio redakti

    La precipitaĵoj estas tre malabundaj kaj malregulaj, pro la konstanta influo de tropikaj kontraŭciklonoj. En la bordoj duonaridaj de la dezerto, estas inter 750 kaj 150 mm jare, kaj por la aridaj monatoj nur pli ol 7. En dezerto, la precipitaĵo jara ne atingas la 150 mm, kaj ĉiuj monatoj estas sekaj. Kutime precipitaĵo falas laŭ formo de violentaj pluvegoj kaj la akvo alportita tuj malaperas pro vaporiĝo aŭ pro enfiltriĝo en subgrundo.

    La riveroj de la dezertoj (nome UadiUedo) portas akvo nur postpuve; la cetero de la tempo ties fluejoj restas sekaj. Nur malofte ili elfluas en maron, ĉar ties malabunda akvo vaporiĝas aŭ restas ŝtopita en fermitaj naturaj depresioj.

    Homaj rilatoj redakti

    Homoj delonge faris uzadon de dezertoj kiel lokoj loĝeblaj,[3] kaj pli ĵuse komencis ekspluati ilin por akiri mineralojn[4] kaj energion.[5] Dezertoj ludas gravan rolon en la homa kulturo en etenda literaturo.[6]

    Historio redakti

     
    Paŝtisto apud Marakeŝo konduka sian brutaron al nova paŝtejo.

    Popoloj loĝis en dezertoj dum jarmiloj. Multaj, kiel la Boŝmanoj en Kalahari, la Indiĝenoj en Aŭstralio kaj variaj triboj de Nordamerikaj Indianoj, estis origine ĉasistoj-kolektistoj. Ili disvolvigis kapablojn por la manfabrikado kaj la uzado de armiloj, animaltrenado, trovado de akvo, manĝado de manĝeblaj plantoj kaj uzado de aĵoj kiujn ili povis trovi en ties natura medio por plenumi siajn ĉiutagajn bezonojn. Iliaj mem-sufiĉigaj kapabloj kaj sciaroj pasis tra generacioj perparole.[3] Aliaj kulturoj disvolvigis nomadan vivmanieron kiel paŝtistoj de ŝafoj, kaproj, bovoj, kameloj, gruntbovoj, lamojboacoj. Ili veturis tra grandaj areoj kun siaj gregoj, movante ilin al novaj paŝtejoj dum sezona kaj hazarda pluvo kuraĝigis la kreskon de novaj plantoj. Ili kunportis siajn tendojn faritajn el tolohaŭtoj muntitaj super fostoj kaj ilia dieto inkludis lakton, sangon kaj foje viandon de iliaj bestoj.[7]

     
    Salkaravano veturanta inter Agadez kaj la salminoj de Bilma.

    La dezertaj nomadoj estis ankaŭ komercistoj. Saharo estas tre granda etendo de tero etenda el la Atlantika bordo al Egiptio. Komercaj vojoj disvolviĝis ligantaj la Sahelon sude kun la fekunda Mediteranea regiono norde kaj grandaj nombroj de kameloj estis uzataj pro porti valorajn varojn tra la dezerta interno. La Tuaregoj estis komercistoj kaj la varoj transportitaj tradicie estis sklavoj, eburo kaj oro iranta norden kaj salo iranta suden. Berberoj kun sciaro pri la regiono estis uzitaj kiel gvidistoj de la karavanoj inter la variaj oazoj kaj la akvoputoj.[8] Kelkaj milionoj da sklavoj estis portitaj norden tra Saharo inter la 8a kaj 18a jarcentoj.[9] Tradiciaj rimedoj por surtera transporto malpliiĝis pro la alveno de motorvehikloj, ŝipebloj kaj aviadiloj, sed karavanoj ankoraŭ veturas laŭlonge de vojoj inter Agadez kaj Bilma kaj inter Timbuktu kaj Taoudenni portante salon el la interno al la dezert-limaj komunumoj.[10]

    Ĉe la bordoj de dezertoj, kie okazas iom pli da pluvokvanto kaj la vivkondiĉoj estis pli taŭgaj, kelkaj grupoj klopodis kultivadi. Tio povis okazi ĉefe kiam fortaj sekegoj okazigis la morton de iliaj brutaroj, devigante la paŝtistojn turniĝi al kultivado. Atingante malmulton da rezulto, ili ege dependis el la vetero kaj plej verŝajne ili vivis je malaltaj vivtenaj niveloj. La terenon kiun ili kultivis malpliigis la areon disponeblan por nomadaj paŝtistoj, kio okazigis disputojn pri la tero. La duon-aridaj bordoj de la dezerto havas maldikajn grundojn kiuj suferas riskon de erozio se eksponitaj, kiel okazis dum la usona Polvosekego de la 1930-aj jaroj. La herboj kiuj tenas la grundon surloke estis subplugita, kaj serio de sekaj jaroj okazigis malsukceson de rikoltoj, dum enormaj polvoŝtormoj forblovis la supran grundon foren. Duono de milionoj da usonanoj estis devigitaj forlasi sian teron en tiu katastrofo.[11]

    Simila damaĝo estas farata nuntempe al duon-aridaj areoj kiuj bordas dezertojn kaj ĉirkaŭ dekdu milionoj da hektaroj de tero estas ŝanĝita al dezerto ĉiun jaron.[12] Dezertigo estas kaŭzita de faktoroj kiel sekego, klimataj ŝanĝoj, preparoj por agrikulturo, tropaŝtado kaj senarbarigo. Vegetaĵaro ludas gravan rolon en la determinado de la kompono de la grundo. En multaj medioj, la proporcio de erozio kaj elfluaĵoj pliigas draste pro la malpliigo de vegetaĵara kovro.[13]

    Elfosado de naturaj rimedoj redakti

     
    Sunvaporiĝaj salejoj en la nordorienta parto de la Granda Sala Lago.

    Dezertoj enhavas grandajn mineralrimedojn, foje sur la propra tuta surfaco, kio havigas al ili ties karakterajn kolorojn. Por ekzemplo, la ruĝo de multaj sablodezertoj venas el lateritaj mineraloj.[14] Geologiaj procezoj en dezerta klimato povas koncentri mineralojn en valorajn kuŝejojn. Geologia lavado fare de grundakvo povas elfosi ercajn mineralojn kaj restoki ilin, laŭ la akvotavoloj, en koncentrita formo.[4] Simile, forvaporiĝo tendencas koncentro mineralojn en dezertaj lagoj, kio kreas sekajn lagokuŝejojn aŭ akvejojn riĉajn en mineraloj. Vaporiĝo povas koncentri mineralojn, kiel ekzemple en kuŝejoj de varioj de evaporito, aŭ gipso, natria nitrato, natria klorido kaj boratoj.[4] Evaporitoj troviĝas en la Usona Grandbasena Dezerto, historie ekspluatita de la "20-mulaj teamoj" kiuj trenis ĉarojn da borakso el Valo de Morto al la plej proksima fervojo.[4] Dezerto speciale riĉa en mineralaj saloj estas la Atakama Dezerto, Ĉilio, kie natria nitrato estis elminita por produktado de eksplodaĵoj kaj sterko ekde ĉirkaŭ 1850.[4] Aliaj dezertaj mineraloj estas kupro el Ĉilio, Peruo, kaj Irano, kaj fero kaj uranio en Aŭstralio. Multaj aliaj metaloj, saltoj kaj komerce valoraj tipoj de rokoj kiaj pumiko estas elfositaj el dezertoj tra la tuta mondo.[4]

    Nafto kaj gaso formas la fundon de neprofundaj maroj kiam mikro-organismoj malkomponiĝas sub anoksaj kondiĉoj kaj poste kovriĝis per sedimentoj. Multaj dezertoj estis samtempe la lokoj de neprofundaj maroj kaj aliaj havis subgrundajn kuŝejojn da hidrokarbo transportitajn el ili pere de la movado de platotektonikoj.[15] Kelkaj gravaj naftokampoj kiel Ghawar troviĝas sub la sabloj de Saudarabio.[4] Geologoj kredas, ke aliaj naftokuŝejoj estis formitaj pere de proventaj procezoj en antikvaj dezertoj kiel ekzemple ĉe kelkaj gravaj usonaj naftokampoj.[4]

    Agrikulturo redakti

     
    Mozaiko de kampoj en la Imperia Valo, Kalifornio.

    Tradiciaj dezertokultivaj sistemoj delonge establiĝis en Nordafriko, kaj irigacio estis la ŝlosilo por la sukceso en areo kie akvomanko estas limiga faktoro al kresko. Teknikoj kiuj povas esti uzataj estas gutirigacio, la uzado de organikaj restaĵoj aŭ animaldevenaj esterkoj kaj aliaj tradiciaj agrikulturaj administraj praktikoj. Post fekundeco estis komencigita, plua kultivoproduktado konservas la grundo el detruo fare de vento kaj de aliaj formoj de erozio.[16] Oni trovis, ke plantaj kresko-helpaj bakterioj ludas gravan rolon en la pliigo de la rezistado de plantoj al akvomankaj kondiĉoj kaj ke radikobakteriaj solvaĵoj povas esti uzataj en la grundon najbare al la plantoj. Studo de tiuj mikroboj trovis, ke dezertokultivado bremsas dezertigon establante insulojn de fekundeco kiuj ebligu farmistojn atingi pliiĝantajn rikoltojn spite la malfacilajn medikondiĉojn.[16] Kampeksperimento farita en la Sonora Dezerto, kiu eksponis la radikojn de diferencaj specioj de arboj al radikbakterioj kaj al la nitrogenfiksiga bakterio Azospirillum brasilense kun la celo restaŭri degraditajn terojn estis nur parte sukcesaj.[16]

    La Judea Dezerto estis kultivita en la 7a jarcento a.K. dum la Ferepoko por havigi manĝon por la dezertaj fortikaĵoj.[17] Indiĝenaj usonanoj en sudokcidenta Usono iĝis agrikulturistoj ĉirkaŭ la jaro 600 kiam semoj kaj teknologioj iĝis disponeblaj el Meksiko. Ili uzis terasajn teknikojn kaj kreskigis ĝardenojn pere de filtrejoj, en humidaj areoj je la piedo de dunoj, ĉe rojoj kiuj havigas inundirigacion kaj en areoj irigaciitaj de etende speciale konstruitaj kanaloj. La Hohokama tribo konstruis ĉirkaŭ 800 km de grandaj kanaloj kaj bontenadis ilin dum jarcentoj, kio estas fakte impresa faro de inĝenierado. Ili kultivis maizon, fabojn, kukurbetojn kaj kapsikojn.[18]

    Moderna ekzemplo de dezerta kultivado estas la Imperia Valo en Kalifornio, kiu suferas altajn temperaturojn kaj averaĝan pluvokvanton de ĝuste 76 mm jare.[19] La ekonomio estas forte bazita sur agrikulturo kaj la tero estas irigaciita pere de reto de kanaloj kaj tuboj kiuj fluigas tute el la rivero Kolorado tra la Tutusona Kanalo. La grundo estas profunda kaj fekunda, kaj estas parto de la riveraj inundebenaĵoj, kaj tio kio iam estis dezerto nuntempe estis transformita en unu el la plej produktivaj agrikulturaj regionoj de Kalifornio. Alia akvo el la rivero estas entubita al urbaj komunumoj sed tio ĉio estis fartia malprofite al la rivero, kiu sub la elprenejoj de akvo ne plu havas alian sub-grundan fluon dum plej al la jaro. Alia problemo por kultivi tiuvoje estas la formado de saleco en la grundo kaŭzita pere de la vaporiĝo de la riverakvo.[20] La verdigo de la dezerto restas deziro kaj estis iam vidita kiel futura rimedo por pliigi la manĝoproduktadon por la kreskanta tutmonda loĝantaro. Tiu plano montriĝis malsukcesa ĉar ĝi malatentis la median damaĝon okazigitan de la elpreno de akvo por la projektoj por dezertirigacio.[21]

    Elsuna energikapto redakti

     
    La projekto Desertec proponis uzadon de la Sahara kaj Arabia dezertoj por produkti sunenergion por Eŭropo kaj Mezoriento.

    Dezertoj estas pli kaj pli viditaj kiel fontoj por sunenergio, parte pro la malabunda nubokovro. Multaj sunergiaj plantoj estis konstruitaj en la Mojave-Dezerto kiel ĉe la Solar Energy Generating Systems kaj la Ivanpah Solar Power Facility.[22] Grandaj areoj de tiu dezerto estas nune kovritaj per speguloj.[23]

    La potencialo por generadi sunenergion el la Sahara Dezerto estas enorma, certe la plej alta trovebla en la mondo. Profesoro David Faiman de la Universitato Ben-Gurion asertis, ke jam ekzistas teknologio por havigi la tutan bezonaron de elektro de la tuta mondo el 10% el la Sahara Dezerto.[24] Desertec Industrial Initiative estis organizaro kiu serĉis 560 mil milionojn de usonaj dolaroj por investi ilin en nordafrikaj sun- kaj vent-instalaĵoj dum la venontaj kvardek jaroj por produkti kaj liveri elektron al Eŭropo tra kablaj linioj kiuj fluus sub la Mediteranea Maro. La eŭropa intereso en la Sahara Dezerto temas pri du aspektoj: nome la preskaŭ kontinua taga sunbrilo kaj la abundego de neuzata tero. Saharo ricevas pli da sunradioj por hektaro ol ajna parto de Eŭropo. La Sahara Dezerto ankaŭ havas la malplenan spacon kiu totalas centojn da kvadrataj kilometroj kiuj estus postulataj por gastigi kampojn de speguloj por sunplantoj.[25]

    La Negeva Dezerto, Israelo, kaj la ĉirkaŭa areo, kiel la Araba Valo, ricevas multon de sunbrilo kaj ĝi estas ĝenerale ne plugebla. Tio rezultis en la konstruado de multaj sunplantoj.[5] David Faiman proponis, ke "gigantaj" sunplantoj en Negevo povus liveri la tuton de la elektraj bezonoj de Israelo.[24]

    Militoj redakti

     
    Milito en la dezerto: Batalo de Alamejno, 1942`.

    La Araboj estis probable la unua organizita forto kiu entreprenis sukcesajn batalojn en la dezerto. Rekonante vojojn kaj la lokojn de oazoj kaj uzante kamelojn, islamaj arabaj fortoj kapablis sukcese superi kaj romiajn kaj persiajn fortojn en la periodo de la jaroj 600 al 700 dum la etendo de la islama kaliflando.[26]

    Multaj jarcentoj poste, dum ambaŭ mondmilitoj okazis batalado en la dezerto. En la Unua Mondmilito, la Otomanaj Turkoj batalis kontraŭ la Britia regula armeo en kampanjo kiu etendiĝis al la Araba Duoninsulo. La Turkoj estis venkitaj de la Britoj, kiuj ĝuis la apogon de neregulaj arabaj fortoj kiuj celis al ribelo kontraŭ la Turkoj en Heĝazo, ku famiĝis en la verko de T.E. Lawrence nome Sep pilieroj de saĝeco.[27][28]

    En la Dua Mondmilito, la Okcidenta Dezerta Kampanjo startis en Itala Libio. Militoj en la dezerto havigis grandajn eblojn por taktikoj kiuj uzas la grandajn malfermajn spacojn sen la malhelpoj de perdoj inter civiluloj. Tankoj kaj kirasvehikloj kapablis veturi grandajn distancojn senprobleme kaj por eviti tion oni metis teraj minoj en grandaj nombroj. Tamen, la grando kaj akreco de la tereno okazigis, ke ĉiuj liveraĵoj necesaj estu alportitaj el tro fore el grandaj distancoj. La venkintoj en batalo avancus kaj tiel iliaj provizoĉenoj devis necese iĝi pli delonge, dum la venkita armeo povis retiriĝi, regrupiĝi kaj rehavi liveraĵojn. Pro tiaj tialoj, la frontlinio moviĝis reen tra centoj de kilometroj dum ambaŭ flankoj perdis kaj reakiris momenton.[29] Ties plej orienta punkto estis El Alamein en Egipto, kie la Aliancanoj ege venkis super la fortoj de la Akso en 1942.[30]

    En kulturo redakti

     
    Marko Polo alvenante al dezerto kun kameloj. 14a-jarcenta miniaturo el Il milione.

    La dezerto estas ĝenerale konsiderita kiel nefekunda kaj malferma pejzaĝo. Ĝi estis portretita de verkistoj, filmo-faristoj, filozofoj, artistoj kaj kritikistoj kiel loko de ekstremoj, nome metaforo por nur morto, milito aŭ religio el la primitiva pasinteco aŭ senhoma estonteco.[31]

    Estas etenda literaturo pri la temo de dezertoj.[6] Frua historia rakonto estas tiu de Marko Polo (ĉ. 1254–1324), kiu veturis tra Centra Azio al Ĉinio, trapasante nombrajn dezertojn en sia dudekjara veturado.[32] Kelkaj rakontoj havigas vivecajn priskribojn de dezertaj kondiĉoj, kvankam ofte rakontoj de veturoj tra dezertoj estas interplektitaj kun reflekto, kiel ĉe la grava verko de Charles Montagu Doughty nome Travels in Arabia Deserta (1888).[33] Antoine de Saint-Exupéry priskribis kaj sian flugadon kaj la dezerton en Terre des hommes (Tero de homoj)[34] kaj Gertrude Bell veturis etende en la Arabia dezerto en la komenca parto de la 20a jarcento, kaj iĝis fakulino pri la temo, verkante librojn kaj konsilojn al la Britia registaro pri la traktado kun Araboj.[35] Alia virina esploristo estis Freya Stark kiu veturis sola en Mezoriento, vizitante Turkion, Arabion, Jemenon, Sirion, Persion kaj Afganion, kaj verkis ĉirkaŭ dudek librojn pri siaj espertoj.[36] La germana naturalisto Uwe George pasigis kelkajn jarojn vivante en dezertoj, registrante siajn espertojn kaj esploradon en sia libro, In den Wüsten dieser Erde (En la dezertoj de tiu Tero).[37]

    La usona poeto Robert Frost esprimis siajn krudajn pensojn en sia poemo, Desert Places, kiu finas per la strofo "They cannot scare me with their empty spaces / Between stars – on stars where no human race is. / I have it in me so much nearer home / To scare myself with my own desert places."[38]

    Desierto (Dezerto) estas franc-meksika trilera filmo de 2015 de drama temaro, reĝisorita de Jonás Cuarón kaj stelulita de Gael García Bernal. La agado okazas en dezerto inter Meksiko kaj Usono, kaj temas pri drama aventuro de eksterleĝaj migrantoj persekutitaj de sadisma murdisto.

    Referencoj redakti

    1. Biomas del Mundo: Desierto [1] Alirita la 25an de novembro de 2011.
    2. Difino 1. y 3. de la hispanlingva koncerna vorto RAE.es Konsultita la 25an de novembro de 2011
    3. 3,0 3,1 Fagan, Brian M.. (2004) People of the Earth. Pearson Prentice Hall, p. 169–181. ISBN 978-0-205-73567-9.
    4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 Mineral Resources in Deserts. US Geological Survey (1997-10-29). Alirita 2013-05-24.
    5. 5,0 5,1 Waldoks, Ehud Zion. "Head of Kibbutz Movement: We will not be discriminated against by the government", 2008-03-18. Kontrolita 2013-09-22.
    6. 6,0 6,1 Bancroft, John (ed.) (1994). “The Deserts in Literature”, The Arid Lands Newsletter (35). 
    7. (1980) “Nomadic pastoralism”, Annual Review of Anthropology 9, p. 15–61. doi:10.1146/annurev.an.09.100180.000311. 
    8. Masonen, Pekka (1995). “Trans-Saharan trade and the West African discovery of the Mediterranean”, Nordic Research on the Middle East 3, p. 116–142.  Arkivigite je 2013-05-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-28. Alirita 2019-05-26.
    9. Wright, John. (2007) The Trans-Saharan Slave Trade. Routledge, p. 22. ISBN 978-0-203-96281-7.
    10. "Sahara salt trade camel caravans", 2010-10-28. Kontrolita 2013-09-22. Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 2019-05-26.
    11. First Measured Century: Interview:James Gregory. Public Broadcasting Service. Alirita 2013-05-25.
    12. Desertification: Facts and figures. United Nations. Alirita 2013-05-26.
    13. Geeson, Nicola. (2003) Mediterranean Desertification: A Mosaic of Processes and Responses. Wiley. ISBN 978-0-470-85686-4.
    14. van Dalen, Dorrit (2009) Landenreeks Tsjaad, KIT Publishers, (ISBN 978-90-6832-690-1).
    15. Anderson, Roger N. (2006-01-16). Why is oil usually found in deserts and Arctic areas?. Scientific American. Alirita 2013-05-26.
    16. 16,0 16,1 16,2 (2012) “A drought resistance-promoting microbiome is selected by root system under desert farming”, PLOS ONE 7 (10), p. e48479. doi:10.1371/journal.pone.0048479. 
    17. Stager, Lawrence E. (1976). “Farming in the Judean Desert during the Iron Age”, Bulletin of the American Schools of Oriental Research 221 (221), p. 145–158. doi:10.2307/1356097. 
    18. Smith, Chuck (2002-10-14) Agricultural Societies In Pre-European Times: Southwestern U.S. and Northwestern Mexico. Native Peoples of North America. Arkivita el la originalo je 2012-01-08. Alirita 2013-09-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-08. Alirita 2019-05-27.
    19. Imperial County Agriculture. University of California Cooperative Extension (2012-02-15). Alirita 2013-09-28.
    20. Meadows, Robin (2012). “Research news: UC Desert Research and Extension Center celebrates 100 years”, California Agriculture 66 (4), p. 122–126. doi:10.3733/ca.v066n04p122. 
    21. Clemings, R.. (1996) Mirage: the false promise of desert agriculture. Sierra Club Books, p. 1–247. ISBN 978-0-87156-416-0.
    22. "5 of the World’s Biggest Solar Energy Plants", Tech.Co, 2015-05-03. Kontrolita 2019-01-02.
    23. Parry, Tom. "Looking to the sun", Canadian Broadcasting Corporation, 2007-08-15. Kontrolita 2013-09-22.
    24. 24,0 24,1 Lettice, John. "Giant solar plants in Negev could power Israel's future", 2008-01-25. Kontrolita 2013-09-22.
    25. Matlack, Carol (2010-12-16). Sahara Solar Energy Could Power Europe. BloombergBusinessweek. Bloomberg. Alirita 2013-09-22.
    26. Fratini, Dan (2006). The Battle Of Yarmuk, 636. MilitaryHistoryOnline.com. Alirita 2014-11-29.
    27. Lawrence, T.E.. (1922) Seven Pillars of Wisdom. Private edition.
    28. Murphy, David. (2008) The Arab Revolt 1916–18: Lawrence Sets Arabia Ablaze. Osprey. ISBN 978-1-84603-339-1.
    29. Woolley, Jo (2008). “Desert warfare”, History Today 52 (10). 
    30. Latimer, Jon. (2002) Alamein. John Murray. ISBN 978-0-7195-6203-7.
    31. Writing the Void: Desert Literature. University of Strathclyde. Arkivita el la originalo je 2013-09-28. Alirita 2013-09-24. Arkivigite je 2013-09-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-28. Alirita 2019-05-27.
    32. Bergreen, Laurence. (2007) Marco Polo: From Venice to Xanadu. Quercus, p. 1–415. ISBN 978-1-84724-345-4.
    33. Taylor, Andrew. (1999) God's Fugitive. Harper Collins, p. 295–298. ISBN 978-0-00-255815-0.
    34. Hutchinson, Charles F. (1994). Wind, Sand and Stars Revisited. Alirita 2013-05-26.
    35. Howell, Georgina. (2007) Gertrude Bell: Queen of the Desert, Shaper of Nations. Farrar, Straus and Giroux. ISBN 978-0-374-16162-0.
    36. Moorehead, C.. (1985) Freya Stark. Penguin. ISBN 978-0-14-008108-4.
    37. George, 1978.
    38. Frost, Robert. Desert Places. Poemhunter. Alirita 2013-05-26.

    Literaturo redakti

    • George, Uwe (1978). In the Deserts of this Earth. Hamish Hamilton. ISBN 978-0-241-89777-5.
    • Pye, Kenneth; Tsoar, Haim (2009). Aeolian Sand and Sand Dunes. Springer. ISBN 978-3-540-85910-9.
    • Bagnold, Ralph A. (1941). "The physics of blown sand and desert dunes". Nature. 148 (3756): 480–481. Bibcode:1941Natur.148..480H. doi:10.1038/148480a0.
    • Macmahon, James (1988). Deserts. National Audubon Society nature guides. Random House / Chanticleer Press. ISBN 978-0-394-73139-1.
    • Peisl, Peter, Wald und Wüste. Vergleich zweier gegensätzlicher Naturräume; novjarfolio 1994, Naturesplora societo en Zuriĥo (NGZH), (Arbaro kaj dezerto).

    Vidu ankaŭ redakti

    • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Desert en la angla Vikipedio.
     
    Uedo al'Mujib, Jordanio.