Sango

organika likvaĵo, kiu transportas nutraĵojn tra la organismo

Sango estas likvo de animaloj, kiu cirkulas en la arterioj, vejnoj kaj transportas spirgasojn, diversajn materialojn al kaj el la ĉeloj. Fakte oni transportas nutraĵojn kaj oksigenon al la ĉeloj, dum oni transportas metabolan forĵetaĵojn el la samaj ĉeloj.[1] Kiam ĝi atingas la pulmojn, okazas gasinterŝanĝo kiam la karbona dioksido estas difuzata for el la sango en la pulmaj alveoloj kaj la oksigeno estas difuzata en la sango. Tiu oksigenigita sango estas pumpita al la maldekstra flanko de la koro en la pulma vejno kaj eniras en la maldekstre aŭriklo. De tie ĝi pasas tra la mitra valvo, tra la ventriklo kaj sendita al la tuta korpo fare de la aorto. Sango enhavas antikorpojn, nutraĵojn, oksigenon kaj multajn aliajn komponaĵojn por helpi la korpon funkcii.

Sango el vundita fingro.
Sango kolektita pere de sangodonado.

Ĉe vertebruloj la sango estas komponata el globuloj solvitaj en sangoplasmo. Plasmo, kiu konstituas 55% el la sangolikvo, estas ĉefe akvo (92% el la volumo),[2] kaj enhavas dissolvitajn proteinojn, glukozon, mineralajn jonojn, hormonojn, karbondioksidon (plasma estas la ĉefa rimedo por ekskreciprodukta transportado), kaj sangoĉeloj mem. Albumino estas la ĉefa proteino en plasmo, kaj ĝi funkcias por reguligi la koloidan osmozan premon de la sango. La sangoĉeloj estas ĉefe eritrocitoj (nomitaj ankaŭ ruĝaj sangoĉeloj aŭ globuloj), leŭkocitoj (nomitaj ankaŭ blankaj sangoĉeloj aŭ globuloj) kaj trombocitoj. La plej abundaj ĉeloj en vertebrula sango estas ruĝaj globuloj. Tiuj enhavas hemoglobinon, nome ferenhava proteino, kiu faciligas oksigentransporton per reversebla ligo al tiu spira gaso kaj ege pliigas ties solveblon en sango. Kontraste, karbondioksido estas preskaŭ tute transportita eksterĉele dissolvita en plasmo kiel jonoj de hidrokarbonato.

Vertebrula sango estas brilruĝa kiam ties hemoglobino estas oksigenita kaj malhelruĝa kiam ĝis estas senoksigenata. Kelkaj animaloj, kiaj krustacoj kaj moluskoj, uzas hemocianinon por porti oksigenon, anstataŭ hemoglobinon. Insektoj kaj kelkaj moluskoj uzas fluidaĵon nome hemolimfo anstataŭ sangon, kun diferenco ke hemolimfo ne estas enhavata en fermita kardiovaskula sistemo. Ĉe plej insektoj, tiu "sango" ne enhavas oksigenportajn molekulojn kiaj hemoglobino ĉar ties korpoj estas tro malgrandaj por ties traĥea sistemo kiu ne havigas oksigenon.

Makzelhavaj vertebruloj havas adaptan imunsistemon, bazita ĉefe sur leŭkocitoj. Tiuj helpas rezisto infektojn kaj parazitojn. Trombocitoj estas gravaj por la koaguliĝo de la sango. Artropodoj, kiuj uzas hemolimfon, havas hemocitojn kiel parto de sia imuna sistemo.

Sango estas cirkulata ĉirkaŭ la korpo tra sangaj vaskuloj pere de pumpagadi fare de la koro. Ĉe animaloj kun pulmoj, arteria sango portas oksigenon el spirita aero al la histoj de la korpo, kaj vejna sango portas karbondioksidon, ruboprodukto de metabolo produktita de ĉeloj, el la histoj al la pulmoj por esti forspirita.

Sango donas 7-10 % de la korpopezo de homoj.

Medicinaj terminoj rilataj al sango often ekas per hemo-hemato- el la greka vorto αἷμα (haima) por "sango". En terminoj de anatomio kaj histologio, sango estas konsiderata specializita formo de konektiva histo, pro ties origino en ostoj kaj estado de eblaj molekulaj fibroj en la formo de fibrinogeno.

Sangogenerado (aŭ hematopojezo) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hematopojezo.

La eraj elementoj ĉeestantaj en la sango estiĝas, en vertebruloj, per ĉeloj produktitaj en la osta medolo. Esceptoj estas birdoj, sen osta medolo, pri kiuj produktado de iuj sangaj ĉeloj okazas en glando de ilia kloako.

Funkcioj redakti

 
Hemoglobino, nome globula proteino
verde = hemgrupoj
ruĝe kaj blue = proteinaj subunuoj
 
Ĥemia formulo de hemoglobino

Sango plenumas multajn gravajn funkciojn ene de la korpo kiaj:

Konsisto de homa sango redakti

Kio estas ene de sango el la Akademio Ĥan

Sango estas 7% el la homa korpopezo,[3][4] kun averaĝa denseco de proksimume 1060 kg/m3, tre proksime al denseco de pura akvo de 1000 kg/m3.[5] Averaĝa plenkreskulo havas sangovolumon de ĉirkaŭ 5 litroj,[4] kio estas komponata el plasmo kaj kelkaj tipoj de ĉeloj. Tiuj sangoĉeloj (kiuj estas nomataj ankaŭ globuloj, korpuskloj aŭ "formitaj elementoj") konsistas el eritrocitoj (ruĝaj sangoĉeloj), leŭkocitoj (blankaj sangoĉeloj), kaj trombocitoj. Laŭ volumo, la ruĝaj sangoĉeloj konstituas ĉirkaŭ 45% el la tuta sango, la plasmo ĉirkaŭ 54.3%, kaj la leŭkocitoj ĉirkaŭ 0.7%.

La tuta sango (plasmo kaj ĉeloj) montras ne-neŭtonan sango-viskozecon; ties fluecaj propraĵoj estas adaptita al fluo efektive tra fajnaj sangotuboj kun malpli da rezisto ol plasmo per si mem. Aldone, sed la tuta homa hemoglobino estus libera en la plasmo pli ol esti enhavata en la ruĝaj sangoĉeloj, la cirkulaj fluidaĵoj estus tro viskoza por ke la kardiovaskula sistemo funkciu efike.

Resume la sangokonsisto komponiĝas el jeno:

Nombro de diversaj sangoĉeloj ĉe placentuloj en sango

  • eritrocito 5 milionoj/mm3
  • leŭkocito 5-10 mil/mm3
  • trombocito 150 mil – 500 mil/mm3

Medicinaj aspektoj redakti

Sangoproduktoj redakti

Sangoprodukto estas ajna komponanto de sango kiu estas kolektata el donanto por ties uzado en sangotransfuzo. Kompleta sango estas malofte uzata en transfuza medicino nuntempe; plej sangoproduktoj konsistas el specifaj procezitaj komponantoj kiaj eritrocitoj, sangoplasmo, aŭ trombocitoj.

Ĉeloj redakti

Plasmo redakti

Aliaj elementoj redakti

La faktoro de von Willebrand (en angla, vWF) estas glikoproteino de la sango kiu intervenas en la dekomenca momento de la hemostazio. Ĝia funkcio, kun la fibronektino estas permesi ke la platetoj kuniĝu stabile al la surfaco. La geno kiu kodigas la sintezon de la unueco de faktoro de von Willebrand estas en la kromosomo 12.

Sangogrupoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sangogrupo.

Oni distingas precipe kvar grupojn, kiuj nomatas A, B, AB kaj O.

Sango ĉe ne-mamulaj vertebruloj redakti

Fiziologio redakti

Hemostazo estas procezo por malhelpi kaj ĉesigi sangadon, signifante konservi sangon ene de difektita sanga vaskulo (la malo de hemostazo estas hemoragio). Ĝi estas la unua etapo de vundokuracado. Ĉi tio implikas koaguliĝon, sangon ŝanĝiĝantan de likvaĵo al ĝelo. Sendifektaj sangaj vaskuloj estas fundamentaj por moderigi la emon de sango formi emboliojn. La endoteliaj ĉeloj de sendifektaj angioj malhelpas koaguliĝon de sango kun heparin-simila molekulo kaj trombomodulino kaj malhelpas trombocitan agregon kun nitrogen-monoksido kaj prostaciklino.

Koloro redakti

Sangomalsanoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hematologio.

Sangosistemoj redakti

Medicino redakti

 
Sangotransfuzo.

Sangotransfuzo estas ĝenerale la procezo de ricevado de sangproduktoj en onies cirkuladon intravejne. Transfuzoj estas uzitaj kontraŭ diversaj malsanoj por anstataŭigi perditajn komponentojn de la sango. Fruaj transfuzoj uzis tutan sangon, sed moderna medicino ofte uzas nur komponentojn de la sango, kiel ekzemple eritrocitoj, leŭkocitoj, plasmo, koaguliĝfaktoroj, kaj trombocitoj.

Sango kaj kulturo redakti

Tradicie oni konsideras, ke la transsendo de genetikaj elementoj el gepatroj al filo okazas per la sangotranspaso. Tio estas nur ĝenerala kredo, kio nur dum la lastaj jarcentoj oni science prilaboras kaj pritraktas.[6]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. http://www.merriam-webster.com/dictionary/blood
  2. The Franklin Institute Inc. Blood – The Human Heart. Arkivita el la originalo je 2009-03-05. Alirita 19a de Marto 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-05. Alirita 2015-07-16.
  3. Alberts, Bruce (2012). Table 22-1 Blood Cells. Molecular Biology of the Cell. NCBI Bookshelf. Alirita 1a de novembro 2012.
  4. 4,0 4,1 Elert, Glenn and his students (2012) Volume of Blood in a Human. The Physics Factbook. Arkivita el la originalo je 2012-11-03. Alirita 2012-11-01.
  5. Shmukler, Michael. Density of Blood. The Physics Factbook (2004). Alirita 4a de Oktobro 2006.
  6. Vidu O. Forst de Battaglia, La mistero de l'sango, Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Köln, 1933.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti