Sangoprodukto estas ajna komponanto de sango kiu estas kolektata el donanto por ties uzado en sangotransfuzo. Kompleta sango estas malofte uzata en transfuza medicino nuntempe; plej sangoproduktoj konsistas el specifaj procezitaj komponantoj kiaj eritrocitoj, sangoplasmo, aŭ trombocitoj.

Rilato kun aliaj substancoj redakti

Sangoproduktoj povas esti nomataj ankaŭ sangobazitaj produktoj por diferenci ilin el sangosurogatoj, kiuj ĝenerale referencas al artefarite produktitaj produktoj. Kompleta sango povas esti klasita kiel sangoprodukto aŭ kiel separata ento. Ankaŭ, kvankam multaj sangoproduktoj havas la efikon de voluma etendo, tiu grupo estas kutime distingata el volumetendigiloj, kiuj ĝenerale referencas al artefarite produktitaj substancoj kaj estas tiele en la fako de sangosurogato.

Tipoj redakti

Diferencaj sangoproduktoj {Cooper and Gunn`s Tutorial Pharmacy Ed. S.J.Carter}

  • Kompleta sango
  • Koncentritaj Homaj Ruĝaj Korpuskloj de Sango
  • Sekigita Homa Plasmo
  • Sekigita Homa Sero
  • Homa Fibrinogeno
  • Homa Trombino
  • Homa Normala Immunoglobulina Injekto
  • Homa Fibrina Ŝaŭmo