Hemocianinoj (Hc) estas proteinoj kiuj transportas oksigenon tra la korpoj de kelkaj senvertebruloj. Tiuj metaloproteinoj enhavas du kuprajn atomojn kiuj inverse portas unusolan molekulon de oksigeno (O2). Ili estas duaj nur al la hemoglobino laŭ frekvenco de uzado kiel molekulo por transporti oksigenon. Malkiel la hemoglobino en la ruĝaj sangoĉeloj trovataj en vertebruloj, hemocianinoj ne estas ligataj al la sangoĉeloj sed estas anstataŭe solvitaj rekte en la hemolimfo. Oksigenado okazigas kolorŝanĝon inter la senkolora Cu(I) senoksigenata formo kaj la blua Cu(II) oksigenata formo.[1]

La subaĵo de karapaco de ruĝa rokokrabo (Cancer productus). La purpura koloro estas okazigita de hemocianino.

Referencoj redakti

  1. Coates CJ, Nairn J (Julio 2014). "Diverse immune functions of hemocyanins". Developmental and Comparative Immunology. 45 (1): 43–55. doi:10.1016/j.dci.2014.01.021. PMID 24486681.