Blua

koloro
#0000FF

Bluo estas komplementa koloro de oranĝo. La ondolongo de la blua lumo estas inter 450 kaj 495 nm.

kolorcirklo
kolorcirklo

En diversaj kolormodeloj oni reprezentas la bluan koloron jene:
- RVB: R = 0,0; V = 0,0; B = 1,0 ;
- CMFN: C = 1,0; M = 1,0; F = 0,0; N = 0,0.

En kemiaj eksperimentoj redakti

Bromofenolbluo aŭ "Bluo de bromofenolo" estas kolorigilo kaj tinkturo, uzata interalie por kontroli migradon de molekuloj en eksperimentoj kun fragmentoj de DNA. La bluo de bromofenolo agas kiel pH indikilo kiu turnas kiam la hidrogena potencialo kuŝas inter 3,0 kaj 4,6 el verdkolora al blukolora.

Bromotimolbluo aŭ bluo de bromotimolo, ankaŭ konata kiel bromotimol-sulfona ftaleino, kaj BTB, estas pH indikilo por identigo de substancoj kaj acidaj kaj bazaj. Ĝi ĉefe uzatas en aplikaĵoj necesantaj mezuradon de substancoj proksimaj al la neŭtrala pH de la akvo (proksima de 7), tiel kiel la kontrolado de la pH de naĝbanejoj kaj fiŝujoj. Ĝi prezentiĝas en la protonigebla kaj malprotonigebla formoj, montriĝante aŭ flava aŭ blua respektive. En neŭtralaj solvaĵoj ĝi estas blueca verda.

Timolbluobluo de timolo[1] estas bruneco-verda aŭ ruĝeco-bruna kristaleca polvo uzata en pH kiel indikilo. Ĝi estas nesolvebla en akvo kaj solvebla en alkoholo kaj diluita alkalaj solvaĵoj. Ĝia koloro estas ruĝa kiam la pH troviĝas malsupra ol 1,2, oranĝokolora kiam la pH estas inter 1,2 kaj 2,8, flava kiam la pH estas inter 2,8 kaj 8,0, verda kiam la pH estas inter 8 kaj 9,6 kaj blua kiam la pH estas supera al 9,6[2].

En kulturo redakti

  • En politiko, ĝi simbolas konservemon, dekstremon, kiel malo de socialisma ruĝo.
  • En kelkaj kulturoj bluo tradicie estis "nobla" koloro; en multaj landoj oni diras ke nobeloj havas "bluan sangon", en Skandinavio oni diradas tion nur pri reĝ-familianoj.
  • Bluo estas la koloro de la Ido-movado.
  • Bluo estas la nomo de disko far La Mevo.

Bluo malofte uziĝis en antaŭmodernaj tempoj, pro malfacilo akiri bluan farbon. Estante la taga koloro de la ĉielvolbo, bluo en multaj kulturoj akiris religiajn aŭ spiritecajn signifojn. En antikva Egiptio ĝi estis la koloro de Amon-Reo (vidu artikolon Egipta bluo). Komparu ankaŭ la Esperantan lazuron kiel sinonimon de ĉielo.

En rakontoj kaj belarto, bluo estas la koloro de la manteloj de Óðinn, de Maria kaj de la vestoj de duminstrua Jesuo.
Laŭ hindua mitaro Viŝnu renaskita Kriŝna estas blua.
Ĉe la antikvaj ĉinoj bluo reprezentis orienton.

#0000FF

En la Angla lingvo blue "blua" povas ankaŭ signifi "tristan", kaj de tiu venas nia vorto bluso. Male, en portugala lingvo, "bluo" estas simbolo de trankvileco, ĝojeco: "ĉiu blua" estas "ĉiu bone".

En la Skandinavaj lingvoj la vorto por "blua" povas signifi necerton, malfermitecon, kiel blua ĉielo antaŭ oni sur vojo: iri "en la bluon" do estas iri ien, sen fiksitaj planoj. Tiun uzon Persone de Svedio eble enkondukis en Esperanton:

"...se mi nenion sentus
Mi malaperus en la blu'"

("Sola en vaku'" de la albumo Sen (2002))

Pluraj lingvoj ne distingas inter "bluo" kaj "verdo" aŭ "bluo" kaj "grizo". En la Norena lingvo oni uzis la vorton blár por tuta spektro da koloroj inter (hel)blua kaj (blu)nigra, kial la vorto blámenn "bluuloj" fakte signifas "nigrahaŭtulojn, afrikanojn". Alia kaŭzantaĵo de tiu lasta signifo, povas esti la bluvestemo de diversaj berberaj popoloj de Nordafriko.

Bluo apartenas al la Tutslavaj koloroj.

Kvankam la Himboj ne posedas vorton por la blua koloro, ili scipovas facile distingi nunacojn de la verda koloro kiuj al aliaj popoloj estas ne tiom facile distingeblaj.[3]

La germana filozofo kaj lingvisto Lazarus Geiger trovis, ke ankaŭ en multaj aliaj antikvaj civilizacioj oni konis la bluan koloron: ekzemple en la Korano, en antikvaj ĉinaj historioj, en la antikva versio de la hebrea Biblio, en la islandaj sagaoj kaj en la barataj Vedoj ne aperas la koloro de la ĉielo.[4] La nura antikva kulturo kiu scipovis reprezenti la bluan koloron estis la civilizacio de Antikva Egipto, kaj eĉ tiel ili multe baraktis por fabriki la pigmenton sinteze, ĉar ne estas tiu koloro facile en la naturalo (por ekzemplo, ne estas bluaj naturaj floroj: la unuaj estis fabrikitaj de homoj); tamen ja estas bluaj birdoj, ranoj ktp., sed ankaŭ ne mamuloj.[4]

Nuancoj de bluo redakti

Blua farbo kun ... fariĝas ... redakti

En la lingvo Esperanto la vorto "bluo" kiel ĉiuj nomoj de koloroj estas A-karaktera radiko.

En Esperanto aperis redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Encyclopedia of Soil Science, Ward Chesworth
  2. Electro Chemistry
  3. Miguel Trula, Esther (25a de februaro 2017). «¿Por qué en la antigüedad nadie podía ver el color azul?». Magnet. Konsultita la 31an de Januaro 2021.
  4. 4,0 4,1 Ventura, Dalia (21a de februaro 2016). «¿Por qué muchas civilizaciones antiguas no reconocían el color azul?». News. BBC Mundo. Konsultita la 31an de Januaro 2021.