#F00

Ruĝo estas primitiva koloro kaj komplementa koloro de verdo. La averaĝa ondolongo de ruĝa lumo estas inter 620 kaj 760 nm.

kolorcirklo
kolorcirklo

Antikve oni facile akiris ruĝan farbon el sango. Tial la plej malnovaj flagoj kutime entenas ruĝon, kiel tiuj de Danio kaj Katalunio. Ruĝo estas la plej facile videbla de la koloroj, tial ekzemple la britia marflago entenas multe da ĝi.

- Oni ankaŭ uzas la vorton "ruĝa" por priskribi la brunan haŭton de indianoj.

En diversaj kolormodeloj oni reprezentas la ruĝan koloron jene:
- RVB: R = 1,0; V = 0,0; B = 0,0 ;
- CMFN: C = 0,0; M = 1,0; F = 1,0; N = 0,0 .

#F00

En la elektromagneta spektro la ruĝa koloro situas ĉirkaŭ ondolongo de 700 nm. Ondoj pli longaj ol 760 nm ne estas videblaj por homoj kaj nomiĝas infraruĝajtransruĝaj.

Eta historio de ruĝo redakti

Prahomoj jam uzis ruĝan farbon en grotpentraĵoj, kaj la neandertaloj farbis siajn mortintojn ruĝaj, verŝajne por redoni al ili la koloron de sango kaj vivo.

En antikva Egiptio ruĝo estis ligata al violento. Ĝi estis la koloro de Set kaj Apep.

Inter la majaoj ruĝo reprezentis orienton. Ĉe la antikvaj altejaj indianoj en Meksiko kaj ĉe la antikvaj ĉinoj, ĝi reprezentis sudon.

En Eŭropa mezepoko ruĝo, kiel koloro de fajro, iĝis ankaŭ koloro de Infero. Ĝi strange ankaŭ ludis rolon en la tradicia Katolikismo, kiel koloro de la sango de Jesuo kaj de la martiroj. Hodiaŭ ĝi estas liturgia koloro dum la diversaj tagoj de sanktuloj, Pentekosto kaj la ceremonioj de la Pasiono.

Simboloj redakti

Nuntempe, ruĝo signifas:

  • Sango: (ĉar sango ruĝas)
  • Danĝero: la strattabuloj estas ruĝaj kiam ili indikas danĝeron, ĉar ili memorigas la koloron de la sango, do, la koloro de la akcidento. El danĝero ankaŭ oni transiras al malpermeso en trafiko. Tutmonde ruĝa lumo signifas ke oni haltu (surstrate, trajne, ŝipe), tamen en kelkaj landoj oni uzas ruĝajn lumojn por seksaj aferoj.
  • Forto, ekzemple kiel koloro de pentrita koro, kuraĝon, varmon, energion, sed ankaŭ pasiojn, kiaj kolero, amo. Pro rilato al sango, potenco kaj emocioj, la ruĝa koloro aperas en plej parto de tutmondaj flagoj; estas la plej uzata koloro.
  • Festo, ekzemple ĉe Kristnasko, Sankta Valentino, en kalendaro por feriaj tagoj...
  • Komunismo kaj la ruĝa flago.
  • Atento, dum verda estus trankviliga. Tiele fajrobrigadoj, ambulancoj estas ruĝaj. Ankaŭ en futbalo la ruĝa karto estas plej atentiga.[1]
  • Tradicie oni konstruis negativajn diraĵojn pri ruĝharuloj (rufuloj), kiuj povus estis laŭ la landaj tradicioj koleremaj, ardaj aŭ eĉ neidemaj. En kelkaj tradicioj oni parolas ke Judaso Iskarioto, la perfidanto de Kristo, estus ruĝharulo.
  • En astronomio Marso estas nomata "la ruĝa planedo" pro sia multa feroksido, sed Marso estas ankaŭ la militdio de romianoj, do denove sango.

Nuancoj de ruĝo redakti

  • roza (helruĝa)
  • rufa (flavruĝa)
  • karmezina - brile malhelruĝa
  • punca brile ruĝa kia papavo
  • sangokolora
  • skarlato - brilega sangoruĝa koloro
  • karmezino - forta profunde ruĝa koloro

Kemio redakti

Fenolruĝo aŭ ruĝo de fenolo, ankaŭ konata kiel fenolsulfoftaleino aŭ PSP, estas pH indikilo ofte uzata en laboratorioj pri ĉelbiologio. La solvaĵo de fenolruĝo elmontras ties laŭgradan transiĝon el la flava al la ruĝa en la spano de pH inter 6,8 kaj 8,2. Pli alta ol pH 8,2, fenolruĝo iĝas brila fuksikolora.

Ruĝa farbo kun ... fariĝas ... redakti

En la lingvo Esperanto la vorto "ruĝo" kiel ĉiuj nomoj de koloroj estas A-karaktera radiko.

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Juna amiko, n-ro 3/2009 (126), decembro 2009, paĝoj 26 kaj 27.