Kristnasko

festotago, devenanta el Kristanismo; normale la 25-a de Decembro

Kristnasko estas kristana festo por soleni la naskiĝon de Jesuo Kristo. Ĝi estas unu el la plej gravaj festoj por kristanoj, kune kun Pasko kaj Pentekosto. Ties dato estas la 25-a de decembro (sed en diversaj kalendaroj al tiu tago respondas malsamaj tagoj; ekz-e kelkaj ortodoksaj kaj orientaj katolikaj kristanaj eklezioj solenas feston laŭ la Julia kalendaro, kies 25-a de decembro ĉi-jarcente respondas al la 7-a de januaro en la Gregoria kalendaro). Vidu ankaŭ Julon en sama dato.

Kristnasko
Kristnaska arbo estas apud kripo la plej konata simbolo de Kristnasko.
Kristnaska arbo estas apud kripo la plej konata simbolo de Kristnasko.
kristana festotago • festotago • federacia feria tago de Usono
Festata de la kristanoj tra la tuta mondo, same kiel de la nekristanoj
Speco Kristana
Signifo kaj senco Naskiĝo de Jesuo Kristo.
Dato Kristana soleno:
de 25-a de decembro post bapto de Jesuo Kristo en okcidentaj eklezioj

7-a de januaro en plimulto de orientaj eklezioj inkluzive de ortodoksuloj
6-a de januaro en armena apostola eklezio

Popola soleno:
24-a de decembro en kelkaj landoj
25-a de decembro en plimulto de okcidentaj landoj (Britio, Francio, Hispanio, Skandinavio, Sudameriko, Usono ktp.)

Kutimoj kaj tradicioj Diservoj, donado de donacoj, familiaj renkontiĝoj, ornamado de kristnaskaj arboj.
Koneksas  kun Advento, Epifanio, Bapto de Jesuo Kristo
vdr
Jesuo Kristo naskiĝis

Deveno de la dato redakti

Fakte oni ne scias kiam vere Jesuo naskiĝis, nur en jaro 354 la Eklezio decidis soleni naskon de Kristo je la dato de ĝistiama pagana festo en Romio, la 25-a de decembro. Tiu estis antaŭe romia festo de "sol invinctus" (nevenkita suno), ĉar en tiu tago post la vintra solstico la tagoj ree ekplilongiĝas kaj de praaj tempoj la paganaj ritoj festas tiun naturan aferon ligitan kun la reveno de espero, lumo, varmo kaj promeso de estonta abunda rikolto.

En Romo la Saturnaj tagoj (saturnalia) disvolviĝis de la 17-a de decembro ĝis la Kalendoj de januaro, t. e. la dek lastaj tagoj de la jaro. Ili estis origine festitaj honore al Saturno, romia dio de agrokulturo. Dum tiuj festotagoj okazis misordaj ĝuadoj, kiuj multe malplaĉis al la Ekleziuloj, kiuj provis regi la socion. Tiu festo de "sol invictus" ligiĝis ankaŭ kun la naskiĝtago de Mitrao, dio el Irano, kiu simbolis lukton kontraŭ la mallumaj kaj malbonaj fortoj; ties kulto enradikiĝis en Romia imperio per irana festo Jalda la 21-an de decembro.

Tial, Eklezio volis kontraŭi tiujn kulton kaj festojn, kies gojigaĵojn ĝi ne povis malpermesi aŭ malhelpi, kaj kies simboloj konvene kongruis kun tiuj de la nasko de Jesuo Kristo (nova tempo, espero, lumo), kaj plenumis tiun volon kristanigante ilin. Kaj papo Libero fiksis kiel la daton de la naskiĝfesto de Kristo la 25-an de decembro.

La bakĥanalecaj emoj de la antaŭaj festoj restis je la nova kristana festo, precipe la kutimo festeni (vidu ankaŭ: mezepoka Festo de la Frenezuloj, kaj aliaj tiaj tradicioj priskribitaj de James Frazer)

Kun la paso de la jarcentoj oni kutimiĝis fari el Krisnasko feston per pli da pia espero, familia etoso, ktp. En la modernaj tempoj la religia signifo emas sveni, kaj eĉ la postrestanta etoso de lumo, espero, bonaj sentoj, mirindaĵoj, infanoj, tradicioj en multaj landoj tute forvaporiĝis kaj ofte nur restas kutimo festeni en tute senideala etoso.

La semajnoj antaŭ Kristnasko, en kiuj kredantoj anime prepariĝas al la festo. En okcidentaj eklezioj tio nomiĝas advento.

Kristnaskaj tradicioj redakti

 
Infanoj ĝuegas malfermi donacpakaĵojn

Homoj festas kaj celebras Kristnaskon en diversaj manieroj, interalie per:

Ofte lige kun tiuj kutimoj, diversaj regionoj havas apartajn kristnaskajn specialaĵojn:

Kristnasko en kulturo redakti

Literaturo kaj pentrarto redakti

Multaj fikcias kristnaskaj rakontoj enhavas temojn pri espero aŭ miraklaj okazos. Kelkaj eniris en la tutmondan kristnaskan tradicion, kiel la baleto de Ĉajkovskij "La Nuksorompilo" aŭ la romano "Kristnaska Kanto" de Charles Dickens. Ĉi tiuj verkoj multfoje adaptiĝis por kino aŭ televido.

La bildaj reprezentoj de Kristnasko varias, ĉar ili povas temi pri la naskiĝo de Jesuo Kristo aŭ, pli moderne, pri vintraj aŭ kristnaskaj eventoj, kiel la kristnaska vespermanĝo. Inter la pentraĵoj pri la naskiĝo de Kristo, oni trovas precipe reprezentojn de adorado, kiel tiu de la paŝtistoj aŭ tiu de la tri Magoj. Kelkaj el la plej grandaj reprezentantoj de la kristnaska arto estas Fra Filippo Lippi, Sandro BotticelliEl Greco.

Kino redakti

La temo de Kristnasko estis plurfoje traktata en diversaj filmoj kaj televidserioj. Krome, spektado de kelkaj filmoj estas en diversaj landoj konsiderata parto de nereligia festado de Kristnasko mem, kaj kelkaj filmoj simple akompanas la tutan etoson de Kristnasko kaj antaŭ kaj post ĝia festotago. Filmoj, kiuj akompanas la kristnaskan tempon povas havi kristnaskan temon, sed ili povas esti ankaŭ alitemaj filmoj, precipe fabeloj, komedioj kaj/aŭ amaferaj filmoj.

Kristnaskaj filmoj redakti

Kelkaj filmoj estas tradicie spektataj kaj elsendataj televide dum la kristnaska vespero aŭ kristnaska tago kiel parto de nereligia festado de Kristnasko. Laŭ ĝenro, la plej elektataj filmoj ofte temas pri komedioj aŭ fabeloj. Ekzemple:

Referencoj redakti

  1. How Donald Duck Helps Swedes Celebrate Christmas (angle) (2014-12-24). Alirita 2023-01-11.
  2. https://www.traveler.es/viajeros/galerias/las-mejores-peliculas-de-navidad/2176
  3. It's a Wonderful Life (angle). Alirita 2018-12-26. “Surprisingly, "It's a Wonderful Life" performed poorly at the box office when it was first released. Then in the 1970s, 30 years after its theatrical run, the movie began appearing regularly on network television during the Christmas season. Now, the annual showing of "It's a Wonderful Life" is a holiday touchstone, a movie that helps celebrate a season of family, sharing and giving thanks.”.
  4. 4,0 4,1 O'Connor, Roisin. Britain's favourite Christmas film revealed, with Love Actually and Elf missing out on top spot (angle). The Independent (2018-12-19). Alirita 2020-12-31.
  5. Czech and Slovak Christmas film special screening in London (angle). The Calvert Journal (2015-12-02). Alirita 2018-12-26. “On Sunday 6 December, London-based film club Velvet 4 Film is presenting a double bill of traditional Christmas films from the Czech Republic and Slovakia. Hosted by Hive Dalston, the Christmas programme features Juraj Jakubisko’s The Feather Fairy (1980) and Jan Hřebejk’s Cosy Dens (1999).”.
  6. Šebová, Zora. (2013-05-15?) “Popelka filmovou hvězdou”, Popelka v kontextu českého a hollywoodského filmového průmyslu (PDF) (ĉeĥe), p. 15. “Pravidelně se jí, díky zimnímu prostředí v pohádce, dostává pozornosti o Vánocích, kdy ji na Štědrý den každý rok sleduje více než milion televizních diváků. Tři oříšky pro Popelku nejsou jen pohádkou oblíbenou v České republice a na Slovensku, ale veliké pozornosti se jí dostává také v sousedním Rakousku, Německu a Švýcarsku.”.
  7. Česká Popelka už 30 let boduje v Norsku, pro mnohé tím začínají svátky (ĉeĥe). iDNES.cz. MAFRA (2013-12-24). Alirita 2018-12-24. “V Norsku je na Štědrý den nejsledovanějším pořadem česká Popelka. Česko-německý film Tři oříšky pro Popelku se stal zdejší neodmyslitelnou součástí Vánoc.”.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti