Sankta ĵaŭdo
La Sankta Ĵaŭdo aŭ Granda Ĵaŭdo celebriĝas la ĵaŭdon antaŭan al Glordimanĉo, dum la Sankta Semajno kristana. Estas la unua tago de la Paska Tagotrio. Tiutage la Katolika Eklezio rememoras la institucion de la Komunio faritan en la Lasta Vespermanĝo fare de Jesuo, kaj de la Pastreco.
En la eklaziaj ceremonioj oni celebras la vespermanĝon kaj postajn eventojn, nome preĝado en olivarbaro kaj aresto de Jesuo, nepra por ties mortigo.