Jesuo Kristo
Tiu ĉi artikolo temas pri Jesuo, la Mesio de Dio, laŭ la kristana kredo. Pri la historia persono Jesuo vidu ĉe: Jesuo de Nazaret. |
Jesuo Kristo (hebree יהושוע, IFA: /jošua/; latine Christus, IFA: /kristus/; greke Ιησους Χριστος, IFA: /jisus ĥristos/) estas laŭ kristana kredo la Mesio kaj filo de Dio sendita de Dio por la savo de ĉiuj homoj. Jam la unuaj kristanoj esprimis per la nomo "Jesuo Sanktoleito" sian kredon ke la historia persono Jesuo de Nazaret estas la Savanto de Dio promesita en la Malnova Testamento.
Jesuo Kristo | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono • homo • diaĵo • korana persono • Dio laŭ kristanismo • sankta Savanto, latine Salvator mundi, kromnomo de Jesuo • homo eble fikcia • historical character • mita persono | |
Verko | evangelio Nova testamento Korano La Majstro kaj Margarita Pilato kaj aliaj Incident in Judea La lasta tento de Kristo (filmo) Jesuo Kristo Superstelulo Jesus Christ Superstar Jesus Met the Woman at the Well Would Jesus Wear a Rolex He Never Said a Mumblin' Word Jesus Christus, unser Heiland, der den Tod überwand Jesus Christus Monty Python's Life of Brian Miraculous catch of fish Heaven La Pasiono de Kristo La Divina Principo Libro de Mormono The Master and Margarita The Master and Margarita |
Informoj | |
Eble sama | Isa bin Marjam • Jesuo en rabena literaturo • infano Jesuo • Jesuo laŭ Ahmadismo • Jesuo laŭ Bahaismo • Jesuo en Kristanismo • San Salvador • Jesuo de Nazaret • Dio Filo • Jesuo laŭ Maniĥeismo • Christ Jesus |
Sekso | vira |
Nacieco | Heroda Reĝlando |
Religio | judismo, Esenoj |
Ekipita per | nekonata valoro, tuniko, himation, perizoma, Mortotuko, swaddling clothes, dornokrono, sandalo |
Sankondiĉo | vundo, vundo, vundo, resurekto de Jesuo |
Mortokialo | krucumado |
Sidejo | ĉielo |
Loĝloko | Nazareto, Kafarnao, Galileo |
Edukejo | nekonata valoro |
Okupo | predikisto • profeto • ĉarpentisto • rabeno • miraklisto • religiestro • folklora kuracisto • Mesio • predikisto • instruisto • father of faith • tektōn • pastro • intercession of saints |
Patro | Jozefo de Nazareto |
Patrino | Maria, patrino de Jesuo |
Gefratoj | nekonata valoro • Jakobo la Justulo |
Edzo/Edzino | nekonata valoro |
Kunulo | nekonata valoro • sen valoro |
Infanoj | sen valoro • nekonata valoro |
Fidindaj historiaj informoj pri la vivo de Jesuo mankas, sed multaj rakontoj pri lia vivo estas kolektitaj en kvar evangelioj: la unuaj kvar libroj de la Nova testamento de la kristana Biblio.
La nomo
redaktiJesuo venas el la latina Iesus, kiu siavice venas el la greka Iesous (Ιησους). La helena formo estas transliterumado de la aramea nomo Jeŝŭa (ישו) /jeŝŭa/, mallonga formo de hebrea Jehoŝŭa (יהושע) /jehoŝua/, kiu signifas "la Sinjoro estas savanto" aŭ "Jehovah savas".
La titolo Kristo venas, tra Latino, el la helena Ĥristos (Χριστος), kiu signifas Sanktoleito. La helena formo estas laŭvorta transskribaĵo de Messiah el la hebrea maŝijaĥ (משיח) aŭ aramea m'ŝiĥa (משיחא).
En la araba lingvo, Jesuo estas rekonata de islamanoj kiel profeto nomata Isa bin Marjam (عيسى بن مريم = Isa filo de Marjam), kaj de arabaj kristanoj kiel Jasu' al-Masih (arabe يسوع المسيح, Jasūʿ al-Masīḥ, "Jesuo la Mesio").
Jesuo parolis la aramean, kiu tiam estis komuna lingvo en Galileo kaj Judeo; sekve dum sia vivo li estis konata kiel Jeŝŭa. Li verŝajne parolis ankaŭ la komercan helenan, kaj liaj studoj pri skribaĵoj igis lin familiara kun la hebrea.
Genealogio laŭ la Biblio
redaktiVivo
redaktiNaskiĝo
redaktiInfaneco
redaktiNekonataj jaroj
redaktiLa nekonataj jaroj de Jesuo (ankaŭ nomata silentaj jaroj, perditaj jaroj, aŭ mankantaj jaroj) ĝenerale rilatas al la periodo inter lia infanaĝo kaj la komenco de lia ministerio (instruoj kaj paroloj), periodo ne priskribita en la Nova Testamento. La koncepto "perditaj jaroj de Jesuo" estas kutime renkontita en esotera literaturo (kie foje ankaŭ aperas lia ebla post-krucuma aktivado) sed ne estas kutime uzita en pli scienceca literaturo, ĉar oni supozas, ke Jesuo probable laboris kiel ĉarpentisto en Galileo, almenaŭ parte kun Sankta Jozefo, de la aĝo de dek du ĝis tridek, do la jaroj ne estis "perditaj jaroj", kaj supozeble li mortis sur Kalvario. En la malfrua mezepoka periodo, aperis Artur-legendoj, en kiuj la juna Jesuo estis en Britio. En la 19-a kaj 20-a jarcento aperis teorioj, laŭ kiuj inter la aĝoj de 12 kaj 30 Jesuo vizitis Kaŝmiron, aŭ studis kun la esenoj en la Judea dezerto. Modernaj gravaj kristanaj kleruloj ĝenerale malakceptas tiujn teoriojn kaj asertas, ke nenio estas konata ĉirkaŭ tiu tempoperiodo en la vivo de Jesuo. La uzado de la koncepto "perditaj jaroj" en la "svena hipotezo" sugestas, ke Jesuo postvivis sian krucumon kaj daŭrigis sian vivon. Ĉi tio, kaj la rilata vido, ke li evitis krucumon entute, okazigis plurajn spekuladojn pri kio okazis al li en la supozitaj ceteraj jaroj de sia vivo, sed ĉi tiuj tute ne estas akceptitaj de gravaj fakuloj.
Mirakloj
redaktiJesuo, laŭ siaj sekvantoj, faris miraklojn, allogis sekvantojn for de rabena judismo, instruis novan leĝon kaj religion, kaj eĉ antaŭdiris sian morton. Estante minaco kontraŭ institucia juda religio kaj Romio, li aperis antaŭ Poncio Pilato, la Romia aŭtoritato de Judio (reginte en la jaroj 26-36), kaj, verdiktita kulpohava, estis mortigita sur kruco fare de soldatoj de Romio. Li estis mortigita je la tago antaŭ Pasko (grava Juda festo je la komenco de printempo) ĉirkaŭ la jaro 33 por krimoj kontraŭ la judaj religiaj kredoj aŭ la romia ŝtato. Kiam li mortis, laŭlegende kaj laŭ la skribaĵoj, la ĉielo estis mallumigita.
Resurekto
redaktiEsploristoj de tiu tiom antikva epoko pridemandas sin kiel tia fiaskema juda profeto fariĝis fondinto de monda religio. La decida fakto estas ke liaj sekvantoj kredis, ke Jesuo leviĝis el la mortintoj. Tamen, nur kristanaj fontoj raportis pri tio, kaj eĉ ili ne raportas pri ia ajn postmorta apero antaŭ nekredantoj (escepte de la raporto de la evangelio de Petro, evangelio ne akceptita de kristanoj). Oni eble povus argumenti ke la kristana kredo pri la resurekto ne nur estas afero de fido, sed ankaŭ estas racia argumento por ĝia historieco.
Laŭ la raporto de la Biblio, la postmortaj aperoj emis okazi je tagiĝo aŭ krepusko al sekvantoj en loko izolita (ekz., la tombo, serurita ĉambro, strando aŭ vojo malplena kaj senhoma).
Lingvo de Jesuo
redaktiOni ĝenerale konsentas, ke Jesuo kaj liaj disĉiploj unuavice parolis la aramean, la komunan lingvon de Judea en la unua jarcento p.K., plej probable galilean dialekton distingeblan de tiu de Jerusalemo.[1] La urboj Nazareto kaj Kafarnao en Galileo, kie Jesuo pasigis plejparton de sia vivo, estis arame-parolantaj komunumoj.[2]
Sociekonomia stato de Jesuo
redaktiJesuo devenis el Nazareto de Galilea, en la periferio de la hebrea mondo. Jesuo estis filo de "tektòn" – kiu povas estis interpretita lignaĵisto, ĉarpentisto aŭ konstruisto (Mt 13,55; Mk 6,3; Lk 4,22; Jh 6,42) -, kaj "tektòn" li mem. Lia familio ne estis, eble, je malriĉaj kondiĉoj[3] kaj estis partoprenanta en la socia kaj religia vivo de sia tempo: Elizabeto, parencino de lia patrino, estis edzino de Zeĥarja, kiu laŭ la Luka Evangelio sacerdote deĵoris en la templo de Jerusalemo.
Luko raportas, ke “Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo, kaj en graco ĉe Dio kaj homoj” kaj ke je nuraj dek du jaroj li paroladis al la saĝuloj en la templo, evidentigante tiel la preparon akiritan en la kono pri la Biblio[4].
Dum la lastaj jaroj de sia publika ministerio, Jesuo partoprenis en bankedoj, same kiel en tiun de Kanao de Galilea, kaj frekventas fariseojn kaj publikanojn ĝispunkte ke mem reagis kontraŭ kritikoj ricevitaj pro tio dirante: “La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante, kaj ili diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la saĝeco estas pravigita de siaj faroj” (Mt 11,19) pro la fakto ke li kondutis vivon malpli asketan ol tiu de Johano la Baptisto.
La lastaj tagoj de Jesuo
redaktiEnirinte Jerusalemon kune kun la disĉiploj por plenumi sian mesian taskon, Jesuo kolizias, kaj parole kaj fakte, kun la hebreaj aŭtoritatuloj, kiam li renversas la tablojn de la monŝanĝistoj. Pro tio kaj aliaj kontrastoj la hebreaj aŭtoritatoj influas sur la romiaj aŭtoritatoj por ke Jesuo estu eliminata.
Jesuo estis krucumita laŭordone de Pontio Pilato, romia prokuroro de Judujo: evidente li ne timis la popularecon kaj hosanigon de Jesuo: tio videblas ankaŭ en la trilingva subskribo: “Jesuo Nazareno Reĝo de Judoj” (Latine: IESVS NAZARENVS REX IVDAEORVM). La Evangelioj diras, ke tiu prokuroro hezitis cedi al la postuloj de la religia-politika Sinedrio, kiu instigis por ke la popolo postulu la krucumon de Kristo.[5]
Laŭ Cicerono [6] la krucumado estis “la plej kruela kaj horora torturo”. Laŭ Flavio Jozefo la kondamnito devis antaŭe esti submetita al senkarniganta skurĝado kaj poste kunporti al la ekzekuteja loko la transversan lignon [7]. La krucumado ne estis por la Palestinoj novaĵo ĉar ĝi estis praktikita ankaŭ fare de hebreoj: Jozefo Flavio informas, ke la reĝo kaj ĉefsacerdoto Aleksandro Janeo krucumigis ĉirkaŭ 800 malamikajn fariseojn.
Ankaŭ ceteraj apartaĵoj okazintaj dum la krucumado de Jesuo, kiel la mokado al la kondamnito, la lotumado de la vestoj de la kondamnito, la oferto de vinagro ktp., kongruas kun la similaj okazaĵoj registritaj en la tiutempaj kronikoj. Kiel evidentas, do, nenio nova en la krucumado de Jesuo.
La resurekto
redaktiLa supozata resurekto de Jesuo estas atestata de ĉiuj novtestamentaj dokumentoj kaj kanonaj kaj apokrifaĵaj. La resurekto de Jesuo, kvankam en tradicioj foje nekoheraj, komenciĝas el la konstato de tombo malplena.[8] El la kritika analizo de la Evangelioj oni akiras la evidenton, ke la resurekto estis la unua nukleo de la predikado de la unua prakristana komunumo.
Laŭ la diversaj fontoj, oni konstatis, ke Jesuo (tio estas lia kadavro) jam ne estis en la tombo tri tagojn post sia entombigo. Unue oni vidis la tomban kovroŝtonon formovita kaj la gvatantaj soldatoj dormintaj. La tuta scenaro ripetiĝas en la celebroj de la ĉefa miraklo de la vivo (la morto) de Jesuo.
En la sekvo kaj disvastigo de la kristanismo tra la tuta mondo, la resurekto de Jesuo estas la kerno de la pruvo ke Jesuo estas Dio, laŭ la teologio de kristanoj. Kongrue, unu el la du ĉefaj festaroj kaj ceremoniaroj en la liturgio kaj ritaro de kristanismo, nome la Sankta Semajno (rememore de la morto kaj de la resurekto de Jesuo) estas festata tra la tuta mondo kristana, same kiel la Kristnasko rilate al la nasko de la infano Jesuo.
Interpreto
redaktiLaŭ la kristanoj (almenaŭ la plej granda parto de nuntempaj kristanoj), Jesuo estis tute Dio kaj tute homo (sed homo sen peko), kaj fakte estas la solenaskita Filo de Dio: li estis naskita de virgulino, Maria, kiu estis gravedigita de la Sankta Spirito (t.e., Dio). Post sia morto sur la kruco, li estis entombigita. Li subeniris al infero kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj kaj, post 40 tagoj sur tero, supreniris al ĉielo, kie li nun estas, dekstre de la Patro Dio. Jesuo revenos al tero je la Tago de Juĝado, kiam li juĝos ĉiun homon, vivantan aŭ mortintan: la bonuloj vivos ĉiam en la Regno de Dio kaj la malbonuloj vivos ĉiam brulantaj en lago de fajro (infero). Jesuo mortis sur la kruco kiel pago al Dio (elaĉeto) por la pekoj de la vivuloj (mortontoj), savante onin el infero (sed nur se oni kredas al li).
Notu: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco: La Patro, Dio kiel la ĉiopova kreanto de tero kaj ĉielo; La Filo, Dio kiel homo, kiel Jesuo mem; kaj La Spirito Sankta, Dio kiel spirito kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi. Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo.
Laŭ la Nova testamento, Jesuo neniam klare diris, ke li estas Dio aŭ la Filo de Dio. Li neniam eĉ nomis sin Jesuo —anstataŭe li uzis la kuriozan titolon, Filo de Homo. Aliflanke, li ne korektis aŭ neis la uzadon de Filo de Dio kaj agas kiel Dio, ne kiel homo: ekzemple, li pardonis pekojn kaj piediris sur la maro en raportita supozita miraklo. Lia dieco estas manifestita ne tiom per diro sed per ago.
"Tute Dio, tute homo": en la fruaj jarcentoj, multe da herezoj temis pri la dieco kaj homeco de Jesuo kaj la preciza rilato inter la duopo. Finfine, je la 4-a jarcento, la tiama Kristana Eklezio asertis, ke Jesuo estas, de nasko, tute homo kaj tute Dio, ke li enhavas du naturojn (dia kaj homa) sed estis nur unu persono. Sed kvankam li estis tute homo, li estis naskita sen la originala peko de Adamo (la unua homo laŭ judismo, kristanismo kaj islamo), do sen naturo pekema.
Al kristanoj, Sankta Paŭlo, kiu verkis preskaŭ duonon de la Nova Testamento, estas la precipa interpretisto de Jesuo. Resumo de la kristana kredo pri Jesuo estas en La Kredo Nicea.
Laŭ la judoj, Jesuo estis falsa kaj blasfemanta profeto kiu sorĉis kaj logis judojn for de judismo. Kvankam ili atendis la Kriston anoncitan de siaj profetoj, ili kredis, ke la Kristo estus reĝo karna kaj politika kiu venkus kaj regus la mondon en epoko de paco, tute malsimile al Jesuo. La titolo Kristo devenas de la greka vorto ĥristos, nome la oleo metita sur nova juda reĝo dum lia entroniĝo.
Laŭ la gnostikoj, Jesuo estis nek Dio nek homo sed Sendinto de Lumo de Dio. Kaj ne de la juda Dio aŭ la katolika Dio, kiu estis dio pretenda, sed de la vera Dio. La misio de Jesuo ne estis morti por la homaj pekoj, sed por transdoni al oni sekretan scion, (greke, gnosis), por liberigi onin de iluzio kaj de ĉi tiu koruptita mondo. La ĉefa evangelio de la gnostika Jesuo estas la evangelio de Tomaso, kiu estis verkita en la 1-a aŭ 2-a jarcento. La unuaj komentarioj pri la evangelio de Johano estis gnostikaj, tial gnostikismo estas tre frua kaj eble radikala formo de kristanismo.
Laŭ gnostikismo, Jesuo nur ŝajne suferis kaj mortis sur la kruco. Tial lia resurekto ne estis neatendita.
Laŭ la islamanoj, Jesuo, nomigita Isa en la araba, estis sankta profeto de Dio, faris miraklojn, estis naskita fare de la virgulino Marjam per la spirito de Dio, sed li nek estas Dio aŭ filo de Dio nek estis najlita al kruco. Li estas menciita en la Korano kune kun Moseo, Abrahamo, Noa, Mohamedo, ktp, kiel profeto, kaj estas tute homa kiel ili. Ekzemple, Jesuo, kiel Moseo, povis fari miraklojn ĉar Dio donis la potencon al li —ne ĉar li estis Dio mem. La kristanoj ne komprenis tion kaj faris lin dio.
Kiel la kreskinta miskompreno (= judismo) pri la mesaĝo de Moseo necesigis la alvenon de Jesuo, tiel la kreskinta miskompreno (= kristanismo) pri la mesaĝo de Jesuo necesigis la alvenon de Mohamedo, la fina profeto. Pri la kruco kaj resurekto, laŭ la Korano, Jesuo nur ŝajnis morti sur la kruco kaj poste Dio levis lin al si.
Laŭ la bahaanoj, Jesuo estis unu el la naŭ ĉefaj Mesaĝistoj de Dio, tiu por la epoko de la Romia Imperio, kaj ĝis la revelacio laŭ Mahometo. Bahaanoj akceptas la eldirojn de Kristo pri Sia Dieco, sed interpretas ilin laŭ la koncepto de "Manifestiĝoj de Dio". Li estis perfekta spegulo de Dio, manifestante la Diajn atributojn kaj Volon, tamen ne la Dia Esenco Mem. Li estas Fondinto de la Kristana Kredo. Laŭ bahaanoj, Li estis Manifestiĝo de Dio, naskiĝis de virgulino, kaj faris miraklojn. Tamen, ili kredas ke Lia postmorta reviviĝo post krucumado devas esti interpretita metafore. Li venis duan fojon en Bahá'u'lláh, la Manifestiĝo por tiu ĉi epoko (mil jarojn) kaj Promesito de ĉiuj antaŭaj religioj.
Laŭ la modernistoj, Jesuo eble eĉ ne ekzistis sed estis nur mito inventita de fiŝkaptistoj kaj kredita de naivaj kamparanoj. Aŭ eble Jesuo fakte ekzistis kaj estis saĝa homo, sed li certe ne faris miraklojn aŭ resurektis el la mortintoj kaj tial ne estis Dio veninta al tero. Modernismo estas materiisma en filozofio kaj tial kredas ke miraklo estas malebla. Tial ĝi kredas, ke la kristana rakonto pri Jesuo necese malpravas iele. (Legu la tezon de Hume kontraŭ mirakloj en Ĉapitro 10 de Enketo pri Homa Kompreno). Unu el la plej kleraj versioj de la modernisma Jesuo estas tiu de usona profesoro John Dominic Crossan en lia verko de 1991 nome The Historical Jesus ("La Historia Jesuo").
La modernistoj interpretas la miraklojn (aŭ almenaŭ la raportojn pri ili) kiel pruvo ke Jesuo estas mito; la judanoj ke li estis sorĉisto; la islamanoj, ke li estis sankta profeto; kaj la kristanoj, ke li estas Dio mem —sed nur la kristanoj kredas, ke li resurektis el la mortintoj.
Moderna ekzegezo
redaktiMalsame ol la tradicia ekzegezo, hodiaŭ oni malpli atentas pri la kompilado de sintezo de la diversaj evangelioj por konstrui la vivon de la historia Jesuo; oni preferas konsideri ĉiun unuopan evangelion por determini la personecon de la aŭtoro kaj ties subkuŝantan teologion, la komunumon kaj la skolon el kiuj la teksto produktiĝis.
El tiuj apartaj kritikoj, la historiistoj konkludas per tiu skalo de certecoj: kelkaj fervore defendas la nulon de probableco ke ia Jesuo vere ekzistis, aliaj akceptas la tuton de la evangelioj: inter la 0 kaj 100 de akceptebleco svarmas varia percenteco de historieco. Kaj la figuro de Jesuo estas varie interpretita[9]. Naskiĝis du centraj skoloj: la mita kaj la kritika.
La moderna esploro, kiu emas integrigi la histori-kritikan metodon per la sinturno al aliaj metodologioj uzitaj en aliaj sciencoj kiel tiuj sociologiaj, antropologiaj, psikologiaj, metas apartan emfazon en la evidentigo de la hebreeco de Jesuo. Alia karakterizo estas la plilarĝigo, internacia kaj plurkonfesia, de la esplorado, en kiu jam elstaras la bibliaj fakoj de la centoj da katolikaj priteologiaj universitatoj, krom tiuj protestantaj kaj aliekleziaj.[10]
Mita kaj la kritika teorio
redaktiLa Jesuo historia estas juĝata tute elpensita: li estas pura elpensaĵo (ekzemple Michel Onfray). Aliaj opiniis, ke la fontoj ne permesas ekspliki la naturon de lia personeco kaj historio. Al tiuj lastaj iuj teologoj, precipe protestantaj, (vidu ĉe Rudolf Bultmann) respondis, ke por la kredo ne necesas fundamento historia. Sinteze:
por la skoloj “kritika” kaj “mita”, la resurekto ne okazis aŭ ne gravas scii ĉu ĝi okazis: ĝi fontas el misinterpreto, bonafide, fare de la kristana komunumo:
- laŭ la “kritika” skolo la eraro naskiĝis en la unua komunumo (la apostola) kiu miskomprenis la faktojn viditajn;
- laŭ la “mita” skolo la eraro naskiĝis en la dua kristana komunumo (la greka eksterpalestina) kiu miskomprenis la dirmanierojn hebreajn/arameajn uzitajn de la apostoloj.
Ambaŭ hipotezoj, celantaj savi la bonan fidon de la kristana komunumo, estus la unikaj eblaj, ĉar la eraro povis okazi nur en unu el la du komunumoj. Sekve la miso ne plu eblis ĉar:
- la greka lingvo ne plu forgesiĝis; kaj
- en la Nova Testamento, post la kodigo en la kanono, ne povis enkromiĝi aliaj misinterpretoj, se konsideri, ke ĝi estas la plilongigo de la komunumo kiu ĝin legadis.
Jesuo helenisma heroo
redaktiTiu teorio estas subtenata ekzemple de Gregory J. Riley. [11]
Jesuo revoluciulo
redaktiEstas ankaŭ interpreto, kiu vidas Jesuon kiel revoluciulon en la senco, ke lia predikado kaj amasformado iel minacis la stabilecon de la politik-religia koalicio inter la juda regado kaj la romia potenco, pro kio fakte li estus estinta mortigita. Subtenis tion, ekzemple, Robert Eisenman kaj S. G. F. Brandon kaj politikaj sektoroj, kiuj faris Jesuon genia kompanulo amasmovanto.
S. G. F. Brandon disvolvis la teorion pri “Jesuo Zelota" (1969) precipe apogiĝante sur vidpunkto de elstudita Evangelio laŭ Marko, kiu allasus pensi grandan proksimecon de Jesuo kaj ties disĉiploj kun la religi-politika gerila frakcio de la tiutempa Izraelo.
Jesuo majstro de saĝo
redaktiJesuo estus estinta nur saĝulo. Iniciatintoj: John Dominic Crossan, Robert Funk, Burton Mack, Stephen J. Patterson inter aliaj.
Samopinias la aŭtoroj de la juda skolo de la Nova Testamento, kiuj trovis profundan similecon inter la “prisaĝula” doktrino de Jesuo kaj la pensostilo de Talmudaj midraŝoj. Jesuo komenciĝis esti vidata, male ol en la Talmudoj, kiel “Nia frato Jesuo”.
Jesuo inspiriĝinta
redaktiIndividue inspirite el alto kiel multaj saĝuloj. Tion argumentas Marcus Borg, Stevan Davies, Geza Vermes inter aliaj.
Jesuo profeto de la socia ŝanĝebleco
redaktiProponas tion Richard Horsley, Maccoby, Theissen inter aliuloj.
Jesuo apokalipsa profeto
redaktiJesuo anoncintus la proksiman mondan katastrofon kiel purigan intervenon de Dio. Epigonoj de tiu teorio: Bart Ehrman, Paula Fredriksen, Gerd Lüdemann, John P. Meier, E. P. Sanders inter aliuloj.
Jesuo la savanto kiel Sendito de Dio
redaktiTemas pri la tradicia vidpunkto de la kristanaj eklezioj. Tio estas, la fontoj diras ekzakte kion diras la ĉiama kredago de la kristanaj eklezioj. Sed ĉi kaze la tekstoj estas tutkritike elstuditaj de kompetentuloj de multnombraj kristanaj universitatoj kaj akademioj. La konkludoj pruvus, ke la deduktaĵoj de la kristanaj fontoj ne kontraŭas, ankaŭ sen ĝin pravigante, la premisojn de la kredagon.
Demandoj al Jesuo
redaktiLaŭ ĵusaj enketoj, cititaj de diversaj ĵurnalaj fontoj, jen serio de demando kiujn hodiaŭaj junuloj almetus antaŭ Jesuo se eblus lin renkonti. Temas pri demandoj koncernantaj teologiajn kaj filozofiajn problemojn teoriajn kaj universe eternajn: "Kial la morto? Kia la senco de la vivo? De kie la malbono kaj sufero? Kio post la morto? Kial ni estis enmondigitaj?".
Kiel oni vidas, neniu el la demandoj koncernas la historian teran vivon de Jesuo, lian predikadon, lian anoncon, lian vivpraktikon, lian pasionon, morton kaj resurekton. Ĉu el tio dedukteblas, ke la enkarniĝo kaj la dieco de Jesuo ne plu interesas? Ĉu manko de percepto ke tiuj lastaj Jesuaj karakterizoj estas la bazo de la eventualaj respondoj al tiuj eternaj demandoj? Jen demandoj kiujn faras al si mem kelkaj esploristoj.[12]
Fontoj
redaktiLa precipaj fontoj pri Jesuo estas la kvar evangelioj de Mateo, Marko, Luko kaj Johano en la Biblio. Ĉi tiuj estis verkitaj inter jaroj 70 kaj 100 (t.e., pli ol 40 jaroj post la morto de Jesuo) kaj rakontas pri Jesuo laŭ la kristana kredo. Laŭ Sankta Ireneo de la 2-a jarcento, Marko estis la evangelio de Sankta Petro verkita de lia sekvinto Marko, Luko estis la evangelio de Sankta Paŭlo verkita de lia sekvinto Luko, kaj Johano estis la evangelio de Sankta Johano verkita de li mem en maljuneco en Efezo.
La evangelio de Tomaso ankaŭ eble devenas de la 1-a jarcento (sed ankaŭ eble de la 2-a), sed la Katolika Eklezio ne ĝin rekonis kiel vera evangelio kaj tial la katolika Biblio ne enhavas ĝin.
Ekzistas ankaŭ aliaj evangelioj, ekzemple tiuj de Petro, Filipo, Maria kaj Hebreoj, el kiuj oni nur havas erojn, sed ili ŝajne estis verkitaj en la 2-a jarcento aŭ poste. Kleruloj rekonstruis el la evangelioj de Mateo kaj Luko la perditan Q Evangelio ; kaj el Johano, la perditan Evangelion de Signoj. Ili eble estis verkitaj dum 50-70.
Sed la senduba plej frua fonto pri Jesuo estas ne la evangelioj, sed la leteroj de Sankta Paŭlo, verkitaj dum la jaroj 48 ĝis 63 (do, du jardekojn post la morto de Jesuo). Spite ilian fruecon, ili priskribas la tute tradician kristanan komprenon pri Jesuo —Jesuo kiel la Filo de Dio enkarnigita kiel homo por morti por la pekoj de la homaro kaj relevigita el la mortintoj.
La precipaj fontoj el la 1-a jarcento laŭ jardekoj:
- 30-aj jaroj: Jesuo krucumita
- 40-aj jaroj:
- 50-aj jaroj: la leteroj de Paŭlo: Romanoj, 1 Korintanoj, ktp.
- 60-aj jaroj: Q, Marko
- 70-aj jaroj: Signoj, 1 Petro
- 80-aj jaroj: Luko, Agoj, Mateo
- 90-aj jaroj: Hebreoj, Apokalipso, Jakobo, 2 Tesalonikanoj, Efesanoj, Johano, 1 Klemento, Didakeo
La Didakeo kaj 1 Klemento ne aperis en kristanaj biblioj post la 4-a jarcento. 1 Klemento estas letero de Klemento (papo 88–97) al la eklezio de Korinto. La Didakeo estas la baza instruo de Jesuo kaj liaj apostoloj.
Jesuo en fikcio kaj arto
redaktiJesuo en arto
redaktiDekomence, la kristana arto evitis reprezenti Jesuon kun homa formo, prefirante elvoki lian figuron pere de simboloj, kiaj la monogramo formita de la grekaj literoj Χ kaj Ρ, inicialoj de la greka nomo Χριστός (Kristo), unuige foje de Α kaj Ω, respektive unua kaj lasta literoj de la greka alfabeto, por indiki ke Kristo estas la komenco kaj la fino; la simbolo de la fiŝo (ΙΧΘΥΣ, iĥthýs en greka, akrostiko de Ἰησοῦς Χριστός, Θεοῦ Υἱός, Σωτήρ (Iesoûs Khristós, Theoû Huiós, Sōtḗr: ‘Jesuo Kristo, filo de Dio, Savinto’); la Dia Ŝafo; aŭ eĉ pere de homomorfaj simboloj, kiel tiu de la Bona Paŝtisto.
Poste aperis reprezentoj de Kristo, unue prezentata kiel senbarba junulo. El la 4-a jarcento li estis reprezentata preskaŭ nur havanta barbon. En la bizanca arto iĝis ofta serio de reprezentoj de Jesuo, kelkaj el kiuj, kiel la figuro de la Pantokratoro, havis ampleksan disvolvigon en la eŭropa mezepoka arto. Por plio da detaloj vidu Krucumita Kristo en arto.
Jesuo en literaturo
redaktiEl fino de la 19-a jarcento, estas nombraj la literaturaj aŭtoroj kiuj donis personajn interpretojn de la figuro de Jesuo. Inter la plej elstaraj verkoj kiuj traktis la temon menciindas la jenaj:
- Charles Dickens: The Life of Our Lord (verkita inter 1846 kaj 1849, publikigita en 1934).
- Fjodor Dostojevskij: La fratoj Karamazov (1880).
- Miĥail Bulgakov: La Majstro kaj Margarita (verkita inter 1928 kaj 1940, publikigita en 1967).
- Robert Graves: Reĝo Jesuo (1947).
- Nikos Kazantzakis: Krucumita Kristo (1948) kaj La lasta tento de Kristo (1951), sur kiu bazos Martin Scorsese sian samnoman filmon.
- Fulton Oursler: La plej granda historio iam rakontita (1949). Sur ĝi baziĝis la samnoma filmo de George Stevens.
- Anthony Burgess: La homo de Nazareto (1979), bazo por la filmoserio Jesuo de Nazareto de Franco Zeffirelli
- José Saramago (Nobel-premiito pri literaturo): La Evangelio laŭ Jesuokristo (1991).
- Gore Vidal: Rekte el la Golgoto (1992); parte bazita sur la historio de Jesuo de Nazareto, Mesio (1955).
- Norman Mailer: La Evangelio laŭ la Filo (1997).
La figuro de Jesuo estis ankaŭ la temo de kelkaj verkoj de literaturo de amaskonsumo, foje en ĝenroj kiel scienco-fikcio aŭ la romano de mistero:
- Mirza Ghulam Ahmad: Jesuo en Hindio (1899).
- Andreas Faber-Kaiser: Jesuo vivis kaj mortis en Kaŝmiro (1976).
Jesuo en la kinarto
redaktiKvankam religio (kaj kristanismo partikulare) estis populara temo en kinarto ekde ties komenco ("The Ten Commandments" kaj tiel plu), filmoj kiuj portretas rekte la figuron de Jesuo Kristo ne estis tiom oftaj kiom la populareco de ties bildo en arto dum du jarmiloj, precize pro la tikleco trakti tiom altan figuron por la kulturo de kristanoj. Por aktoroj, ludi Jesuon, ne nur estas granda defio, sed inkludas la riskon esti poste memorita partikulare en tiu rolo. Tamen jam en Intolerance (1915) estas sekvenco kiu temas pri Jesuo.
En la fino de Ben Hur (filmo de 1959) la ĉefroluloj koincidas kun la lastaj tagoj de Jesuo Kristo: predikado kaj pasiono. Tamen la kerno de la intrigo ne temas pri Jesuo mem, sed pri la rivaleco inter du gravuloj, el kiuj unu juda kaj la alia romia.
"The Greatest Story Ever Told" (La plej granda historio iam rakontita) estas usona epika filmo de 1965 produktorita kaj reĝisorita de George Stevens. Temas pri rerakonto de la Biblia rakonto pri Jesuo, el la Nasko ĝis la Ĉieliro. Ludis la rolon de Jesuo aktoro Max von Sydow.
"Jesus Christ Superstar" estas usona muzikalo de 1973 kiu tute rompis skemojn pri la subĝenro precize pro la elekto de la formato de muzikalo, reĝisorita de Norman Jewison kaj bazita sur la fama samnoma opero de 1970 de Andrew Lloyd Webber kaj Tim Rice. La filmo centriĝas en la konflikto inter Judaso Iskarioto kaj Jesuo[13] dum la semajno antaŭ la krucumo de Jesuo. Alia grava rolulo de tiu filmo estas Maria Magdala.
"Jesus" estas usona filmo de 1979 reĝisorita de Peter Sykes kaj John Krish. En tiu, la vivo de Jesuo estas priskribita ĉefe uzante la rakonton de la Evangelio laŭ Luko kiel bazo por la historio.
Monty Python's Life of Brian, ankaŭ konata kiel Life of Brian ("Vivo de Brian"), estas brita komedia filmo ankaŭ el 1979, kiun skribis, kaj en kiu ĉefrolas, la komedia grupo Monty Python (Graham Chapman, John Cleese, Terry Gilliam, Eric Idle, Terry Jones kaj Michael Palin). Ĝi estis ankaŭ reĝisorita de Jones. La filmo prezentas rakonton pri Brian Cohen (Chapman), juna juda viro, kiu naskiĝas samtage kiel - kaj najbara al - Jesuo, kaj estas poste miskonsiderata kiel la Mesio. La filmo enhavas temojn religie satirajn, kiuj estis polemikaj dum la tempo de ĝia eldono, altirante akuzojn pri blasfemo kaj protestoj de kelkaj religiaj grupoj.
La lasta tento de Kristo estas usona filmo de 1988 reĝisorita de Martin Scorsese. Kiel la romano sur kiu ĝi estas bazita, ankaŭ la filmo priskribas la vivon de Jesuo Kristo kaj lian lukton kontraŭ variaj formoj de tento, kiel pro timo, dubo, deprimo, malemo kaj volupto. La fakto ke kaj la libro kaj la filmo montras Jesuon tentita pro sekso estis nocio kiu kolerigis sektorojn de konservativaj netoleremaj kristanoj.
La Pasiono de Kristo estas filmo de Mel Gibson pri la lastaj dek du horoj de la vivo de Jesuo, surekranigita printempe de 2004.
Le Tout Nouveau Testament (La novnova testamento) estas belga filmo de 2015. En tiu, dum Dio pasigas sian tempon farante la vivon de la homoj infera, Ea, lia filino, deziras puni sian patron pro lia malbona konduto. Laŭ la konsiloj de sia frato J.C. (tiel, por Jesuo Kristo), ŝi eliras al serĉado de ses novaj apostoloj por verki «Plej Novan Testamenton». En tiu fantastega historio la figuro de Jesuo Kristo estas fakte figuro el tiu kiun oni metis orname kaj kiĉe sur televidilo.
Vidu ankaŭ
redakti- Agnus Dei
- Angoro en la Ĝardeno
- Aresto de Jesuo
- Bapto de Jesuo
- Dio Patro
- Esploro pri la historieco de Jesuo
- Historia Jesuo
- Historiaj nekristanaj fontoj pri Jesuo
- Javeo
- KELI, IKUE
- Kiso de Judaso
- Kristo
- Kristo Pantokratoro
- Kristologio
- Krucumo de Jesuo
- Lasta Vespermanĝo
- Laudetur Iesus Christus
- Logos
- Malbeno de la figarbo
- Mirakloj de Jesuo
- Mortotuko de Torino
- Naskiĝo de Jesuo
- Plej sankta koro de Jesuo
- Purigo de dek lepruloj
- Resurekto de Jesuo
- Sankta Spirito
- Sankta Triunuo
- Tetramorfo
- Unitarismo
- Q-Evangelio
Bibliografio
redakti- Barrett, C.K. The Gospel According to John, 2a Eldono. London: SPCK, 1978.
- Habermas, Gary, The Historical Jesus: Ancient Evidence for the Life of Christ, (College Press: Joplin, MI 1996).
- Kessler, Hans, La Risurrezione di Gesù Cristo. Uno studio biblico, teologico-fondamentale e sistematico, Queriniana, Brescia, 1999.
- Vittorio Messori, Ipotesi su Gesù, SEI (Italio).
- Piero Ottaviano, La fundamentoj de la kristanismo [6] vidu Pubblicazioni.
- Wright, N.T., The Challenge of Jesus: Rediscovering who Jesus was and is. IVP 1996.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Allen C. Myers, ed. (1987).
- ↑ Aramaic language – Encyclopedia Britannica
- ↑ V. C.P. Thiede, "Jesus. La fede, i fatti", Edizioni Messaggero Padova, 2009, pp. 27-28
- ↑ Iuj reserĉantoj evidentigas kiel estis ne malofta, inter la infanoj tiomaĝantaj, diskutoj pri religiaj temoj kun la leĝodoktoroj. (V.. C.P. Thiede, "Jesus. La fede, i fatti", Edizioni Messaggero Padova, 2009, p. 48
- ↑ Jean-Pierre Lémonon, Pilate et le gouvernement de la Judée, Textes et monuments, Paris, 1981.
- ↑ (ad Verrem V, 165)
- ↑ (Judaj Militoj 6, 304)
- ↑ Xavier-Léon Dufour, Résurrection de Jésus et message pascal, Seuil, 1971.
- ↑ [1] [2]
- ↑ Jen listo de tiaj ateneoj en Italio [3], [4] Arkivigite je 2012-01-14 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ Vidu Un Jésus, plusieurs Christ, Labor & Fides.
- ↑ Il foglio [5] Arkivigite je 2009-05-24 per la retarkivo Wayback Machine, n. 369 Quali domande a Gesù?
- ↑ Jewison, Norman (2004). This Terrible Business Has Been Good to Me. An Autobiography. Toronto: Key Porter Books. p. 164. ISBN 1-55263211-3.