Terry Gilliam

brita reĝisoro, komikulo, scenaristo, animaciisto kaj aktoro

Terence Vance GILLIAM, kutime nur nomata Terry Gilliam (la familia nomo prononcatas ˈɡɪliəm, ne kun sono "ĝ"; naskiĝis la 22-an de novembro 1940)[1] estas en Usono naskita brita reĝisoro, komikulo, scenaristo, animaciisto kaj aktoro. Li akiris famon kiel membro de la Monty Python komediotrupo kune kun John Cleese, Eric Idle, Michael Palin, Terry Jones kaj Graham Chapman. Kune ili kunlaboris en la skeĉkomedia serio Monty Python's Flying Circus (1969-1974) kaj la filmoj Monty Python and the Holy Grail / Monty Python kaj la Sankta gralo (1975), Life of Brian / Vivo de Brian (1979) kaj The Meaning of Life / La signifo de la vivo (1983). En 1988 ili ricevis la premion BAFTA por "elstara brita kontribuo al kino".

Terry Gilliam
Persona informo
Naskonomo Terrence Vance Gilliam
Naskiĝo 22-an de novembro 1940 (1940-11-22) (83-jaraĝa)
en Mineapolo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono
Alma mater Occidental College • Birmingham High School
Familio
Edz(in)o Maggie Weston
Infanoj 3
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristokomikistoanimaciisto • filmaktoro • aktoro • televida aktoro • filmproduktorobildliteraturisto • reĝisoro
Verkoj The Imaginarium of Doctor Parnassus
TTT
Retejo http://terrygilliamweb.com/
vdr

Filmografio de reĝisoraj projektoj redakti

Reĝisoritaj filmoj[2]
jaro titolo
1975 Monty Python and the Holy Grail
1977 Jabberwocky
1981 Time Bandits
1985 Brazil
1988 The Adventures of Baron Munchausen
1991 The Fisher King
1995 12 Monkeys (12 simioj)
1998 Fear and Loathing in Las Vegas
2005 The Brothers Grimm
Tideland
2009 The Imaginarium of Doctor Parnassus
2013 The Zero Theorem
2018 The Man Who Killed Don Quixote

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti