BAFTA (angle The British Academy of Film and Television Arts, Brita akademio de filmaj kaj televidaj artoj) estas brita organizaĵo, kiu disdonas premiojn ĉiujare dum speciala ceremonio, por filmo, televido, porinfanaj filmo kaj televido, kaj amasmedioj, nome Kinpremioj BAFTA.

BAFTA
arta institucio • karitata organizaĵo
Komenco 1947 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono
Retejo Oficiala retejo
Jura formo karitata organizaĵo
vdr

BAFTA estis kreita en 1947 kiel The British Film Academy. En 1958, la Akademio kuniĝis kun The Guild of Television Producers and Directors kaj ili kune formis The Society of Film and Television, kiu poste fariĝis "The British Academy of Film and Television Arts" en 1976.

La ĉefoficejo de BAFTA troviĝas en Piccadilly en Londono, kaj ĝi ankaŭ havas malpli grandajn oficejojn en Norda Anglio, Skotlando, Kimrio, Novjorko kaj Los-Anĝeleso (Kalifornio).

La Akademiaj premioj havas la formon de teatra masko dezajnita de usona skulptisto Mitzi Cunliffe, kiu estis mendita de "The Guild of Television Producers and Directors" en 1955.

Eksteraj ligiloj redakti