Kino
Kino (oficiala vorto) estas arto de kinematografio (el la antikva greko “κίνημα” (movo) kaj “γράφειν” (skribi)). Kinematografio estas resuma nomo por ĉiuj agadoj rilataj al kamerao, filmo kaj filmado (produktado de filmoj, metodoj kaj procedoj de filma teĥniko, organizado de distribuo, vendado). Kameraado estas fako pli speciala rilatante al la laboro de kameraisto.
La vorto "kinematografio" estas uzata ankaŭ pri filmoj kaj registrado de rapidaj movoj kun alta bilda frekvenco (ekz. por esplorado de eksplodoj).
Laŭ Francisko Azorín, kinematografo estas Aparato por projekcii moviĝantajn bildojn sur ekranon.[1] Li indikas etimologion el la greka kinema + graphos (mova bildo). Kaj li aldonas la terminojn kinematografejo aŭ kinejo por Salono, teatreto, loko por projekciaj spektakloj; kinetofono, por parolanta filmo.[2]
Fiziologia efekto de movo Redakti
Kinematografio estas bazita sur la biologia neperfekteco de la homa organismo, precipe en vidkapablo, kiun kaŭzas la t.n. inerto de la homa okulo. Tiu ĉi fiziologia neperfekteco poste kaŭzas, ke rapida alternado de projekciataj bildoj dum tre mallonga tempa periodo montriĝas al la cerbo pere de la optika nervo kiel neinterrompita agado (la bildo ne ŝiriĝas kaj ĝi estas perceptata per la cerbo kiel kontinua movo). Tiu ĉi interesa fiziologia fenomeno estas hodiaŭ uzata ne nur en klasika kinematografio, sed ankaŭ dum spektado de televidilo kaj bildoj vidigataj per komputila ekrano. Filmoj utiligas tiun efekton, projekciante pli ol 10 bildojn sekunde (kutime 24), kio kreas en la cerbo iluzion de movado (en televido: 25 bildoj sekunde).
Historio Redakti
Tipoj de kino Redakti
Silenta filmo Redakti
Longdaŭra filmo Redakti
Mallongdaŭra filmo Redakti
Dokumenta filmo Redakti
Animacio Redakti
Eksperimenta kinarto Redakti
Eksperimenta kinarto, aŭ pli simple eksperimenta kino, estas tiu kiu ampleksigas aŭ movas la limojn de la konvencia esprimaniero de la kinarto kaj ĉefe de la rakonta kino tradicie strukturita ĉirkaŭ historia intriga rakonto, respektante eble nur la skeleton de scenaro, uzante novajn rimedojn por esprimi kaj sentigi emociojn, espertojn, sentojn, mondorigardojn, kritikojn al la propra kinarto ktp. En multaj filmoj, la rakonto permesas vojon al eksperimentoj de tipo forma, kaj oftas la uzado de plastikaj aŭ ritmaj rimedoj, ligite al la traktado aŭ manipulado de la figuro aŭ la sono.
Ĉefaj teĥnikoj Redakti
Nombro de bildoj sekunde (25 aŭ pli) Redakti
Formatoj de filmbobeno Redakti
Formatoj de ekrano Redakti
Cifereca kino, bitkino Redakti
Tridimensia kino Redakti
Kinaj skoloj Redakti
Sendependa usona kino Redakti
Barata kino Redakti
Brita kino Redakti
Franca kino Redakti
Itala kino Redakti
Germana kino Redakti
Aliaj kinoj Redakti
Kinaj profesioj Redakti
Kiel kroma profesio ekde la plej fruaj epokoj de la kino kiel jam industria komerco, oni povas konsideri gazetojn pri kino kiel grava parto de la kina etoso. La celo estis de ĉiam duobla: nome propagandi filmojn, aktorojn, reĝisorojn ktp., kaj informi pri profesia kritikaro, disvolvigo de la filmado, novaĵoj pri la ricevo de ĉiu filmo, ktp. Vidu ekzemple artikolon pri Sight & Sound.
La filmindustrio aŭ kinindustrio konsistas el la teknologiaj kaj komercaj rimedoj de filmofarado, t.e., filmoproduktorado, filmo-studioj, kinematografio, animacio, filmoproduktado, scenarverkado, antaŭ-produktado, postproduktado, kinfestivaloj, distribuado; kaj aktoroj, kino-reĝisoroj kaj alia filmteama laboristaro.
La iluzioj aŭ vidotrukoj uzitaj en kino, televido, teatro, videoludoj, kaj similaj industrioj simulilaj de imagitaj okazaĵoj en rakonto aŭ virtuala mondo estas tradicie nomitaj specialaj efektoj.
Figuranto aŭ statisto estas terminoj uzataj en la medio de spektakloj por la persono sen kategorio de aktoro kiu aperas nur fone kaj ne parolas en aŭdebla dialogo.
Vidu ankaŭ Redakti
Notoj Redakti
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.
- ↑ Azorín, samloke.
Eksteraj ligiloj Redakti
En Esperanto Redakti
- Terminareto de kino - ĉe vikilibroj
- Recenzoj pri filmoj esperante
- Filmo-industrio, - laborlisto de aŭstrala ETV, en E-o, angla, rusa kaj itala
- Kino-glosaro - suplemento en la libro de Donĉo Hitrov: En la mirinda mondo de la kino
Alilingve Redakti
- HomeMadeFilms Filmista retpaĝaro - artikoloj pri filmoj, iliaj kreintoj kaj filma tekniko (aktualigata ĉiusemajne)