Kinejo (el la greka kineo - mi moviĝas) estas kultura konstruaĵo destinata por praktikado de filmaj prezentiĝoj.

Antaŭĉambrego de moderna kinejo en Budapeŝto.
Kinejo en Aŭstralio

Laŭ la Akademia Vortaro, laŭ ties 8-a oficiala aldono, la vorto "kino" signifas: «kinematografio, filmarto».

La termino "kinematografio" devenas el la greka κίνημα, kinema (kiu signifas "movoj") kaj γράφειν, graphein (kiu signifas "registri") kaj signifas «registro de movoj».

Laŭ Francisko Azorín kinematografo estas Aparato por projekcii moviĝantajn bildojn sur ekranon.[1] Li indikas etimologion el la greka kinema + graphos (mova bildo). Kaj li aldonas la terminojn kinematografejokinejo por Salono, teatreto, loko por projekciaj spektakloj; kinetofono, por parolanta filmo.[2]

Rilataj temoj redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti