Kino

arto krei filmojn
(Alidirektita el Kinarto)

Kino (oficiala vorto) estas arto de kinematografio (el la antikva greko “κίνημα” (movo) kaj “γράφειν” (skribi)). Kinematografio estas resuma nomo por ĉiuj agadoj rilataj al kamerao, filmo kaj filmado (produktado de filmoj, metodoj kaj procedoj de filma teĥniko, organizado de distribuo, vendado). Kameraado estas fako pli speciala rilatante al la laboro de kameraisto.

La vorto "kinematografio" estas uzata ankaŭ pri filmoj kaj registrado de rapidaj movoj kun alta bilda frekvenco (ekz. por esplorado de eksplodoj).

Laŭ Francisko Azorín, kinematografo estas Aparato por projekcii moviĝantajn bildojn sur ekranon.[1] Li indikas etimologion el la greka kinema + graphos (mova bildo). Kaj li aldonas la terminojn kinematografejokinejo por Salono, teatreto, loko por projekciaj spektakloj; kinetofono, por parolanta filmo.[2]

Fiziologia efekto de movo redakti

Kinematografio estas bazita sur la biologia neperfekteco de la homa organismo, precipe en vidkapablo, kiun kaŭzas la t.n. inerto de la homa okulo. Tiu ĉi fiziologia neperfekteco poste kaŭzas, ke rapida alternado de projekciataj bildoj dum tre mallonga tempa periodo montriĝas al la cerbo pere de la optika nervo kiel neinterrompita agado (la bildo ne ŝiriĝas kaj ĝi estas perceptata per la cerbo kiel kontinua movo). Tiu ĉi interesa fiziologia fenomeno estas hodiaŭ uzata ne nur en klasika kinematografio, sed ankaŭ dum spektado de televidilo kaj bildoj vidigataj per komputila ekrano. Filmoj utiligas tiun efekton, projekciante pli ol 10 bildojn sekunde (kutime 24), kio kreas en la cerbo iluzion de movado (en televido: 25 bildoj sekunde).

Historio redakti

Tipoj de kino redakti

Silenta filmo redakti

Longdaŭra filmo redakti

Mallongdaŭra filmo redakti

Dokumenta filmo redakti

Animacio redakti

Eksperimenta kinarto redakti

Eksperimenta kinarto, aŭ pli simple eksperimenta kino, estas tiu kiu ampleksigas aŭ movas la limojn de la konvencia esprimaniero de la kinarto kaj ĉefe de la rakonta kino tradicie strukturita ĉirkaŭ historia intriga rakonto, respektante eble nur la skeleton de scenaro, uzante novajn rimedojn por esprimi kaj sentigi emociojn, espertojn, sentojn, mondorigardojn, kritikojn al la propra kinarto ktp. En multaj filmoj, la rakonto permesas vojon al eksperimentoj de tipo forma, kaj oftas la uzado de plastikaj aŭ ritmaj rimedoj, ligite al la traktado aŭ manipulado de la figuro aŭ la sono.

Ĉefaj teĥnikoj redakti

Nombro de bildoj sekunde (25 aŭ pli) redakti

Formatoj de filmbobeno redakti

Formatoj de ekrano redakti

Cifereca kino, bitkino redakti

Tridimensia kino redakti

Kinaj skoloj redakti

Sendependa usona kino redakti

Barata kino redakti

Brita kino redakti

Franca kino redakti

Itala kino redakti

 
Fotokunmetaĵo de famaj italaj aktoroj kaj reĝisoroj

Germana kino redakti

Aliaj kinoj redakti

Kinaj profesioj redakti

Kiel kroma profesio ekde la plej fruaj epokoj de la kino kiel jam industria komerco, oni povas konsideri gazetojn pri kino kiel grava parto de la kina etoso. La celo estis de ĉiam duobla: nome propagandi filmojn, aktorojn, reĝisorojn ktp., kaj informi pri profesia kritikaro, disvolvigo de la filmado, novaĵoj pri la ricevo de ĉiu filmo, ktp. Vidu ekzemple artikolon pri Sight & Sound.

La filmindustriokinindustrio konsistas el la teknologiaj kaj komercaj rimedoj de filmofarado, t.e., filmoproduktorado, filmo-studioj, kinematografio, animacio, filmoproduktado, scenarverkado, antaŭ-produktado, postproduktado, kinfestivaloj, distribuado; kaj aktoroj, kino-reĝisoroj kaj alia filmteama laboristaro.

La iluzioj aŭ vidotrukoj uzitaj en kino, televido, teatro, videoludoj, kaj similaj industrioj simulilaj de imagitaj okazaĵoj en rakonto aŭ virtuala mondo estas tradicie nomitaj specialaj efektoj.

Figurantostatisto estas terminoj uzataj en la medio de spektakloj por la persono sen kategorio de aktoro kiu aperas nur fone kaj ne parolas en aŭdebla dialogo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti

En Esperanto redakti

Alilingve redakti

  • HomeMadeFilms Filmista retpaĝaro - artikoloj pri filmoj, iliaj kreintoj kaj filma tekniko (aktualigata ĉiusemajne)