Figurantostatisto[1] estas terminoj uzataj en la medio de spektakloj por la persono sen kategorio de aktoro kiu aperas nur fone kaj ne parolas en aŭdebla dialogo.[2] En la tradicio de la metioj de teatro, figurantoj kaj statistoj formas la bazon de la aro de "meritantoj" (aspirantoj al aktoroj) por teatra produktaĵo. En la mondo de la opero esta simila figuro.

Profesio redakti

 
Alejandro Martin, Premio "Mudito 2012" al la figuranto kun plej da tempo surscene.

El vidpunkto de la produktorado kaj realigado, speciale en la medio de kino, figurantoj kaj statistoj formas esencan laborsektoron, ĝis la fakto ke plej ofte estas unu aŭ kelkaj vic-reĝisoroj por figurantoj. Plej ofte temas pri ne profesiaj laboristoj kiuj estas dungataj nur portempe surloke en la areo de la filmejo mem. Profesie, la figurantoj ne estas reprezentataj en ajna kategorio de premioj de la medio de spektakloj. Tamen en Hispanio la unua rekono al tiu laborsektoro okazis en Madrido la 15an de aprilo 2012 en la ceremonio de la "Premioj Mudito", kiuj okazigis sian trian okazon la 11an de februaro 2014.[3]

Famuloj redakti

Estus multnombrega la listo de junaj aspirantoj al rango de stelulo kiuj iniciis sin en la sektoro de la figurado, kiel kuriozas informaro menciindas nomoj kiel la jenaj: Bruce Willis, Sharon Stone, Michael Caine, Matt Damon, Clint Eastwood, Jean Harlow, Oliver Reed, Sylvester Stallone, Rodolfo Valentino kaj John Wayne.

Notoj redakti

  1. figuranto Aktoro, kiu ne gravas por la intrigo k prezentas nur neparolantan figuron: vivanta bildo, en kiu partoprenis ĉirkaŭ cent figurantoj; organizi la figurantaron de baleto, revuo, efekta teatraĵo. Sin. statisto. NPIV Alirita la 18an de aprilo 2020.
  2. Gómez García, Manuel (1997). Diccionario del teatro. Madrid, Ediciones Akal. pp. 207, 319 kaj 631. ISBN 8446008270.
  3. Premios Mudito, 11an de februaro 2014. Alirita la 18an de aprilo 2020.