Dialogo

konversacio inter pluraj komunikantoj

Dialogo (antikve greka etimo: dialégesthai; dialogein) estas esprimmaniero rilata al normala konversacio. Ĝi estas bazo de teatra esprimmaniero, ĉar teatraĵoj estas pure simpla skribado de tio, kion roluloj diras (kaj krome agas). Krome dialogo povas esti vere pura literatura ĝenro, tre uzata ekde la Renesanco kiel metodo disvastigi ideojn; tiel estas eĉ en Esperanto Senĝenaj dialogoj, kio estas scienca verko.

Dialogo inter Goethe kaj Schiller.

Laŭ la proporcio de dialogo iu verko povas esti iamaniera. Ekzemple teatraĵoj povas havi aŭ ne reĝisorajn indikojn; kelkaj malmulte kaj eĉ kelkaj - ekzemple antikvaj - neniun. Tiukaze temas pri verko pure dialoga. Tamen mimiko estas teatrotipo tute sendialoga. Alia tipo povas esti monologo, kie ununura persono parolas kaj pro tio devas sole komuniki la tutan mesaĝon.

En romanoj dialogo povas havi diversajn celojn, ĉu kiel parto de la ĉiutaga agado - ĉu pli baze kiel disvastigilo de la mesaĝo de la verko, kiel okazas en La arbo de la sciado de Pío Baroja en ties centra parto.

Ekzemplo redakti

Jen ekzemple de romano Vojaĝo al Kazohinio de Sandor Szathmari:

"Eĉ ne nur ne malobeis, sed mi mem devis peti ŝin flankeniri ien ajn.

- Kial? - ŝi demandis.

- Povas veni iu.

- Ĉiu povas veni ĉi tien. Faras nenion.

- Sed mi ne volas vidigi nin. Mi volas resti kun vi sole.

- Kial?

Mia sango arde pulsadis, [ktp.]" (p.122)

Dialogo en Esperanto redakti

Sten Johansson per sia eseo Dialogo en prozo havigas tre informan artikoloon pri kiel dialogo funkcias en la rakonta literaturo, ties trajtoj kaj konsiloj pri kiel utiligi dialogon por la diversaj artaj celoj. Dialogo dona "naturan ritmon al la verko, [...] kaptas la atenton de legantoj [...] kreas fikciajn personojn [...] tre utilas por karakterizi la rolantojn [... esprimas] siajn ideojn kaj opiniojn". Temas pri utila ilo por klarigi la konfliktojn kaj la rilatojn inter la parolantoj. Ĝi estu kohera kun trajtoj de vera parolo, sed Johansson konsilas ke iel lamu por esti pli verŝajna.[1]

Notoj redakti

  1. Sten Johansson: Dialogo en prozo. Beletra Almanako (nº10), februaro 2011. paĝoj 46-53.

Vidu ankaŭ redakti