Interkultura dialogo

Interkultura dialogo (IKD) "okazas kiam membroj de malsamaj kulturaj grupoj, kiuj havas kontraŭajn opiniojn kaj antaŭsupozojn, interparolas kun agnosko de tiuj diferencoj"[1]. Ĝi baziĝas sur la koncepto de dialogo, tio estas kiam almenaŭ du homoj interparolas. Kaj sur la ideo pri interkulturo, kiu temas pri homoj komunikantaj trans diferencoj pri nacio, raso, etno aŭ religio. Dialogo havas plurajn signifojn: kelkfoje temas pri dialogo en teksto, kiun simple signifas homoj parolante, sed pli ofte temas pri "kvalito de komunikado kiu enhavas la volon kaj kapablon de partoprenantoj esti samtempe radikale malferma al la aliaj kaj elparoli iliajn proprajn vidpunktojn. La unua celo de dialogo estas kompreni, pli ol interkonsenti"[2].

Priskribo redakti

La termino interkultura dialogo estas uzita kun tre malsamaj signifoj. Ĝi signifas, pli vastasence, ajnan interrilaton inter homoj kiuj havas malsamajn kulturajn fonojn, kaj tiu estas la sama signifo de interkultura komunikado. Pli striktasence, ĝi rilatas al specifaj interkulturaj interrilatoj, kiam okazas "intenca parola interŝanĝo de vidpunktoj kun la celo atingi komprenon pri aliaj kulturoj, kaj atingi interkonsenton kaj kunlaboron kiel apartaj celoj"[3]. Peter Praxmarer elpensis koncizan difinon: "interkultura dialogo estas la arto kaj scienco kompreni la aliulon"[4]. La Konsilio de Eŭropo proponis difinon en 2008, por la Eŭropa Jaro de Interkultura Dialogo, kiu emfazas la intencan naturon de la interkultura dialogo: interkultura dialogo estas procedo kiu enhavas malferman kaj respektan interŝanĝon aŭ interrilaton inter individuoj, grupoj kaj organizoj kun malsamaj kulturaj fonoj aŭ mondaj vidpunktoj. Inter la celoj estas: atingi pli profundan komprenon pri malsamaj perspektivoj kaj praktikoj; pliigi partoprenon, liberecon kaj kapablon decidi; antaŭenigi egalecon; kaj plibonigi kreemajn procedojn. Interreligia dialogo, ankaŭ nomita ekumena dialogo, estas formo de interkultura dialogo pri konversacioj inter membroj de malsamaj religioj. Interreligiaj dialogoj supozas, ke la partoprenantoj volas kompreni aliajn religiajn vidpunktojn. Ĝi estas pli specifa ol interkultura dialogo, ĉar religio estas unu ebla formo de kultura identeco.

Intergrupa dialogo temas pri interparolo inter membroj de grupoj kun malsamaj identecoj. Ĝi estas pli ampleksa ol interkultura dialogo, ĉar kultura identeco estas unu ebla formo de identeco.

Uzoj redakti

Politikistoj kaj diplomatoj, precipe en Eŭropo, ofte uzis la terminon interkultura dialogo, kun la sekvaj signifoj:

  • Pliigas respekton pri kultura diverseco, homaj rajtoj kaj libereco;
  • Evoluigas senton de komunumo en multkulturaj loĝantaroj;
  • Antaŭenigas toleremon, plurismon, malfermitecon kaj reciprokan respekton;
  • Plibonigas vojojn por bona kunvivado;
  • Plifortigas socian unuiĝon;
  • Plifortigas demokratan administradon;
  • Pliigas pacon kaj harmonion en multkultura mondo; kaj
  • Malhelpas kaj/aŭ solvas intergrupajn konfliktojn.[5]

Ĉi tiuj rezultoj ne estis sufiĉe elprovitaj per scienca esploro, kvankam ili ŝajnas probablaj kaj estas ofte menciitaj kiel rezultoj de interkultura dialogo.

Interkultura dialogo estis uzita kiel ilo por plibonigi komprenon en kuntekstoj kie miskomprenoj ofte okazas. Ekzemple, la Eŭropa Agentejo por Kulturo estis establita de Eŭropa Unio por kunordigi interkulturajn dialogajn aktivecojn, "pri integriĝo de migrantoj kaj rifuĝintoj en socioj per arto kaj kulturo". Zofia Wilk-Woś montris kiel la Eŭropa Komisiono "pripensas interkulturan dialogon kiel unu inter la ĉefaj instrumentoj por paco kaj prevento de konfliktoj", kaj, ke "konsciigi homojn pri kultura diverseco kaj pri la bezono de interkultura dialogo estas la plej grava afero"[6]. Fakuloj pri komunikado, Benjamin Broome kaj Mary Jane Collier, argumentis pri la grava rolo de interkultura dialogo en packonstruado[7].

Ekstere de politiko kaj diplomatio, interkultura dialogo estis ofte ligita al edukaj kuntekstoj, kun la celo antaŭenigi interkulturan dialogon en universitatoj aŭ en ĉirkaŭaj komunumoj[8]. Oni ofte supozas, ke universitatoj estas evidentaj lokoj kie diskutoj kaj trejnadoj pri interkultura dialogo okazas[9].

Anna-Leena Riitaoja kaj Fred Dervin prezentis la subajn demandojn, kiam temas pri studoj pri interreligia dialogo, kaj tiuj estas ankaŭ evidentaj demandoj por kompreni interkulturan dialogon:

  • Kiu lernos pri kiu, kaj kion estos lernita?
  • Ĉu aliuloj estas vidataj kaj aŭskultataj kiel subjekto, aŭ ili estas en subalterneca pozicio?
  • Ĉu scioj kaj komprenoj pri aliuloj estas konstruitaj kune kun ili kaj per iliaj propraj terminoj?
  • Ĉu 'subalterna' religio iam estos egala al la plimulto en lernejoj?[10]

Multaj projektoj kiuj celas faciligi kaj antaŭengi interkulturan dialogon uzas ekzistantajn spacojn, precipe muzeojnbibliotekojn, por aktivecoj[3]. Ekzemplo estas La Homa Biblioteko, projekto komencita de grupo en Kopenhago, Danio. Dum speciala tago en ilia loka biblioteko, patronoj povas paroli neformale kun homoj elektitaj por reprezenti la diversecon de loka komunumo, kiuj respondas demandojn en neŭtrala etoso. La projekto estis tiel sukcesa, ke oni ripetis ĝin ĉirkaŭ la mondo kaj en aliaj lokoj (muzeoj, festivaloj, lernejoj)[11].

Centroj redakti

Estas multaj organizoj kun la nomo Centro por Interkultura Dialogo aŭ simila, ĉirkaŭ la mondo, kun malsamaj celoj kaj publikoj. La Centro por Interkultura Dialogo, en Usono, estas sponsorita de la Konsilio de Asocioj pri Komunikado kaj helpas konekti esploristojn, instruistojn kaj praktikantojn. La Centro por Interkultura Dialogo, bazita en Makedonio, laboras kun junularaj projektoj. La Centro por Interkultura Dialogo kaj Tradukado, en Egiptio, tradukas arabajn amaskomunikilajn eldonojn. La Dialoga Centro KAICIID, formale Reĝo Abdullah bin Abdulaziz Internacia Centro por Interreligia kaj Interkultura Dialogo, origine bazita en Vieno, Aŭstrio, poste movita al Lisbono, Portugalio, estas saudarabia neprofitcela organizo. La Kuernavaka Centro por Interkultura Dialogo por Evoluigo estas kristana sanktejo en Meksiko. La Anna Lindh Eŭrop-mediteranea Fondaĵo por Dialogo Inter Kulturoj, bazita en Egiptio, estas reto de civilaj sociaj organizoj kiu celas antaŭenigi interkulturan dialogon en Mediteraneo. Kaj Akdim, Antalya Interkultura Dialoga Centro, estas turka neprofitcela organizo kiu celas plibonigi transkulturan konscion.

Konferencoj redakti

En julio 2009, la Konferenco pri Interkultura Dialogo de la Nacia Komunikado-Asocio okazis ĉe Universitato Maltepe, en Istanbulo, Turkio[12]. Inter rezultoj estis la starigo de Centro por Interkultura Dialogo en Usono en 2010; speciala numero de la Revuo pri Internacia kaj Interkultura Komunikado[13]; kaj antologio de eseoj, plejparte bazitaj sur paroladoj dum la evento[14].

En aprilo 2011, okazis la unua Monda Forumo pri Interkultura Dialogo en Bakuo, Azerbajĝano, kun subteno de la registaro de Azerbajĝano, Unesko, Alianco de Civilizacioj de UN, Konsilio de Eŭropo, Nordo-Suda Konsilio de la Konsilio de Eŭropo, kaj ISESCO. Krome, Mondaj Forumoj okazis en Bakuo en 2013, 2015, 2017 kaj 2019. Tiu serio de forumoj estas ankaŭ nomata Bakua Procedo.

Retejoj redakti

La Anna Lindh Eŭrop-mediteranea Fondaĵo por Dialogo Inter Kulturoj lanĉis la Interkulturan Dialogan Centron en 2020[15]. La celo estas antaŭenigi esplorojn, bonajn praktikojn, instruadon, klopodojn kaj eventojn pri interkultura dialogo en Eŭrop-Mediteraneo. La Centro enhavas informojn pri pli ol 100 elektitaj akademiaj esploroj kaj biografioj de pli ol 100 fakuloj. Ĝi ankaŭ enhvas serion de ĵurnalismaj artikoloj, eventoj, instruaj gvidiloj por civila socio, kaj ĉirkaŭ 30 bonaj praktikoj de sukcesaj projektoj pri interkulturaj renkontoj.

Unesko kreis la e-Platformo por Interkultura Dialogo en 2018, kun la celo "antaŭenigi bonajn praktikojn ĉirkaŭ la mondo, kiuj ebligas konstrui pontojn inter homoj de diversaj fonoj, por krei pli inkluzivajn sociojn per reciproka kompreno kaj respekto por diverseco"[16]. Prezentas mallongajn klarigojn pri fundamentaj konceptoj[17], de interkultura dialogo al kultura identeco, al interkultura civitaneco. Krom verkoj, kiel Interkulturaj Kompetencoj: koncepta kaj funkcia kadro[18], kaj Mezurado de interkultura dialogo: koncepta kaj teknika kadro[19].

La Centro por Interkultura Dialogo, en Usono, havas retejon kun informoj pri eldonaĵoj, konferencoj, kunlaboroj, tekstoj, podkastoj, filmoj, laborpostenoj, stipendioj kaj universitatoj[20]. Profiloj de pli ol 200 homoj interesitaj en interkultura dialogo[21] kaj ligoj al pli ol 350 organizoj ĉirkaŭ la mondo[22]. Disponeblas ankaŭ listo de centoj de eldonaĵoj pri la temo [23]. La Centro disponigas serion de enretaj eldonaĵoj: Kernaj Konceptoj pri Interkultura Dialogo, unu-paĝaj enkondukoj al fundamentaj konceptoj (kiel KC1: Interkultura Dialogo) tradukitaj en preskaŭ tri dekdu lingvoj; Konstrui Interkulturajn Dialogojn, studoj pri realaj okazoj de interrilatoj; Afiŝoj, kiu prezentas konceptojn per bildo; En Dialogo, tekstoj por pli longaj diskutoj; kaj Ekzercoj pri Interkultura Dialogo, kiu provizas detalojn pri ekzercoj por instigi interkulturan dialogon[24].

UNITWIN / UNESCO redakti

UNITWIN estas angla mallongigo por la interkonekta sistemo inter universitatoj de Unesko. La programo antaŭenigas internacian kunlaboron inter universitatoj, subtenas universitatojn ĉirkaŭ la mondo, progresigas esplorojn, kunigas esploristojn kaj organizojn, kaj laboras por la Tagordo 2030 por Daŭripova Evoluigo.

Starigita en 1992, la programo subtenas Unesko-departementojn kaj retojn pri fakoj kiel edukado, naturaj kaj sociaj sciencoj, kulturo, kaj komunikado. Nuntempe, la reto enhavas pli ol 830 Unesko-departementojn kaj kulaborajn programojn en pli ol 110 landojn[25].

Ene de UNITWIN, estas dekduoj de Unesko-departementoj pri interkultura dialogo[25]. La unua Akademia Forumo de Unesko-departementoj pri interkultura kaj interreligia dialogo okazis en 2015[26].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(en) UNESCO World Report (2009) Investing in cultural diversity and intercultural dialogue

Referencoj redakti

  1. Leeds-Hurwitz, W. (2014). "Intercultural dialogue". Key Concepts in Intercultural Dialogue, 1.
  2. Stewart, J. (2014). "Dialogue". Key Concepts in Intercultural Dialogue, 14.
  3. 3,0 3,1 Leeds-Hurwitz, W. (2020). Intercultural dialogue as the elephant in the room: Moving from assumptions to research investigations. In Dialogue: CID Occasional Papers, 1. https://centerforinterculturaldialogue.files.wordpress.com/2020/06/op1-leeds-hurwitz.pdf[rompita ligilo]
  4. Center for Intercultural Dialogue. (2017). "Intercultural dialogue". CID Posters, 3.
  5. Leeds-Hurwitz, W. (2015). "Intercultural dialogue". In K. Tracy, C. Ilie & T. Sandel (Eds.), International encyclopedia of language and social interaction (vol. 2, pp. 860–868). Boston: John Wiley & Sons. COI:10.1002/9781118611463/wbielsi061
  6. Wilk-Woś, Z. (2010). "The role of intercultural dialogue in the EU policy". Journal of Intercultural Management, 2(1), 78–88.
  7. Broome, B. J., & Collier, M. J. (2012). "Culture, communication, and peacebuilding: A reflexive multi-dimensional contextual framework". Journal of International and Intercultural Communication, 5(4), 245–269.
  8. Wächter, B. (2010). "Intercultural dialogue on the university campus". In S. Bergan & H. van't Land (Eds.), Speaking across borders: The role of higher education in furthering intercultural dialogue (pp. 43–50). Strasbourg, France: Council of Europe Publishing.
  9. Woodin, J., Lundgren, U., & Castro, P. (2011). "Tracking the traces of intercultural dialogue in internationalization policies of three EU universities: Towards a framework". European Journal of Higher Education, 1(2–3), 119–134. COI:10.1080/21568235.2011.629038
  10. Riitaoja, A.-L., & Dervin, F. (2014) "Interreligious dialogue in schools: Beyond asymmetry and categorisation?" Language and Intercultural Communication, 14(1), 76–90. COI:10.1080/14708477.2013.866125
  11. Unjudge someone The Human Library Organization (angle).
  12. Leeds-Hurwitz, W. (2015). "Facilitating intercultural dialogue through innovative conference design". In N. Haydari & P. Holmes (Eds.), Case studies in intercultural dialogue (pp. 3–22). Dubuque, IA: Kendall-Hunt.
  13. Ganesh, S., & Holmes, P. (2011). "Positioning intercultural dialogue: Theories, pragmatics, and an agenda". Journal of International and Intercultural Communication, 4(2), 81–86. COI:10.1080/17513057.2011.557482
  14. Haydari, N., & Holmes, P. (Eds.). (2015). Case studies in intercultural dialogue. Dubuque, IA: Kendall Hunt.
  15. Intercultural Dialogue Hub Anna Lindh Foundation (angle).
  16. Intercultural Dialogue UNESCO (angle).
  17. Concepts Glossary UNESCO (angle).
  18. UNESCO. (2013) Intercultural competences: conceptual and operational framework (PDF) (angle), UNESCO.
  19. UNESCO. (2020) Measuring intercultural dialogue: a conceptual and technical framework (PDF) (angle), UNESCO.
  20. [1] en centerforinterculturaldialogue.org 25a de Septembro, 2013
  21. [2] en centerforinterculturaldialogue.org 3a de Julio, 2010
  22. [3] en centerforinterculturaldialogue.org 3a de Julio, 2010
  23. [4] Arkivigite je 2020-09-01 per la retarkivo Wayback Machine en centerforinterculturaldialogue.org 3a de Julio, 2010
  24. [5] en centerforinterculturaldialogue.org 6a de Februaro, 2014
  25. 25,0 25,1 UNESCO
  26. UNESCO