Lisbono

ĉefurbo de Portugalio

Lisbono (portugale Lisboa) estas la ĉefurbo de Portugalio. Ĝi situas en okcidenta Portugalio ĉe la enfluejo de rivero Taĵo en la Atlantikon.

Parta vido al olda kvartalo de Lisbono
Parta vido al olda kvartalo de Lisbono
Lisbono
portugale Lisboa
Ĉefurbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Concelho de Lisboa
Deveno de nomo: Lisboa, portugale derivita de la fenicia Allis Ubbo por savu havenon, latine Ulyssippo antaŭ Ulysses kaj/aŭ Romana Olissipona, por la nomo de rivero Taĵo
Lando Portugalio Portugalio
Duoninsulo Iberio
Regiono Regiono Lisbono
Subregiono Granda Lisbono
Distrikto Distrikto Lisbono
Municipo Lisbono
Civilaj paroĥoj
Rivero Taĵo
Situo Lisbono
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 38° 42′ 25″ N 9° 8′ 8″ U / 38.70694 °N, 9.13556 °U / 38.70694; -9.13556 (mapo)
Plej malalta punkto Marsurfaco
 - situo Atlantiko
 - alteco m s. m.
Areo 84,8 km² (8 480 ha)
 - de aglomeraĵo 84,8 km² (8 480 ha)
 - de metropolo 2 957,4 km² (295 740 ha)
Loĝantaro 564,657 (2004)
 - de aglomeraĵo 2 385 000–2 435 837
 - de metropolo 2 830 867
Denseco 5 659 loĝ./km²
Setlejo fl.719
 - Urbo ĉ.1256
LAU Concelho/Câmara Municipal
 - situo Praça do Município, Lisbono
 - leviĝo 33 m
 - koordinatoj 38° 42′ 29″ N 9° 8′ 18″ U / 38.70806 °N, 9.13833 °U / 38.70806; -9.13833 (mapo)
Urbestro António Costa (PS)
Horzono OET (UTC0)
 - somera tempo OEST (UTC+1)
Poŝtkodo 1149-014 Lisboa
Area kodo & Prefikso (+351) 21 XXX-XXXX
ISO 3166-2 kodo PT
Laŭloka nomo Lisboeta
Patrona sanktulo Santo António
Municipa adreso Praça do Município, 1º
1149-014 Lisboa
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo de Lisbono enkadre de Portugalio
Situo de Lisbono enkadre de Portugalio
Situo de Lisbono enkadre de Portugalio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Lisbon
Retpaĝo: www.cm-lisboa.pt
Map
Panorama vido de la portugala ĉefurbo kun la ponto 25-a de aprilo kaj monumento Kristo-Reĝo
Statuo de Jozefo la 1-a en la "Praça do Comércio", lokigita tie en 1775 kiel parto de la rekonstruo de Lisbono post la tertremo de 1755.
Placo Praça do Império kun Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém en la fono la paroĥo sankta Maria de Belem (Monda heredaĵo de Unesko)
Ponto Vasco da Gama

En Lisbono loĝas 564.657 personoj (censo de 2001). Inter plej konataj kvartaloj estas Alfama, Baixa (Malaltaĵo), Bairro Alto (Alta Kvartalo) kaj Belemo.

Historio redakti

La urbo estis fondita de fenicojhelenoj. La nomo devenas de greka Olissipo, el Uliso. Tiu nomo poste ŝanĝiĝis al "Lissapona" kaj fine al la moderna Lisboa.

Ĝi estis romia kolonio de la regiono Lusitania. Post diversaj konkeroj, de 1260 ĝi estas la ĉefurbo de Portugalio.

Lisbono fariĝis tre prospera dum la Portugala Imperio, kiam ĝi estis la ĉefa haveno kien alvenis la riĉaĵoj el Brazilo kaj la afrikaj kaj aziaj kolonioj.

Kelkiam estis en Lisbono grandaj tertremoj, la plej granda kaj fama je la 1-a de novembro 1755, kiu mortigis ĉirkaŭ centmil personojn. Vidu Lisbona tertremo en 1755.

Lisbono estis la centro de la respublika revolucio de la 4-a kaj 5-a de oktobro de 1910 kiu forigis reĝon Manuel la 2-a kaj de la Revolucio de la Diantoj (25-a de aprilo de 1974), kiu faligis la diktaturon de Marcello Caetano, la sekvanto de Salazaro.

EXPO'98, Monda Ekspozicio de 1998, aŭ, oficiale, Exposição Internacional de Lisboa de 1998, kies moto estis "Os oceanos: um património para o futuro" (La oceanoj: heredo por la estonteco), okazis en Lisbono de 22a de Majo ĝis 30a de Septembro 1998. Ĝi celis la datrevenon de 500 jaroj de la Portugalaj malkovroj.

Vidindaĵoj redakti

 
Monumento al Malkovroj, Lisbono.

Kulturo redakti

  • La Universitato de Lisbono (portugale Universidade de Lisboa) estas publika esplora universitato en Lisbono, kaj la plej granda universitato en Portugalio. Ĝi estis fondita en 2013 per la fuzio de du antaŭaj publikaj universitatoj en Lisbono, la eksa Universitato de Lisbono (en tiu formo fondita en 1911) kaj la eksa Teknikologia Universitato de Lisbono (en tiu formo fondita en 1930).
  • La Nova Universitato de Lisbono (portugale Universidade Nova de Lisboa estas la plej nova el la publikaj altlernejoj, kio estas eksplicite emfazita per la nomo.
  • La Akademio de Sciencoj de Lisbono (portugale Academia das Ciências de Lisboa, akronime ACL) estas portugala scienca institucio de publika utileco, la plej alta scienca institucio en Portugalio, kies ĉefa celo estas antaŭenigi sciencan esploradon kaj disvastigi la portugalan kulturon. Ĝi ludis unikan rolon en la scienca kaj teknologia evoluo de Portugalio.
  • Rock in Rio estas rokmuzika festivalo, kiu ĝis nun okazis kvar fojojn en Rio-de-Ĵanejro, kvin fojojn en Lisbono kaj du fojojn en Arganda del Rey proksime de Madrido.

Lisbono kaj Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Lisbonon:

Nun al Lisbono flugas la vojaĝantoj Ibere.
Ĝiaj bulvardoj, placoj kun skulptoj lukse patosaj
mirigas Uttu Noan. -Jen la Palaco Somera
de Keluz, ekstermure, kun ruĝeblanka fasado,
kaj ĉe l'haveno vasta, la Monumento Naviga.[1]
En jaro 2018 okazis en Lisbono de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 103-a UK.

Bildaro redakti

Konataj lokanoj redakti

Notoj redakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa redakita Esperante kaj eldonita en Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti