Portugalio

lando en sudokcidenta Eŭropo, en duoninsulo Iberio

Portugalio, aŭ Portugalujo, estas eŭropa lando troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio, fakte ĝi enhavas la plej okcidentan areon en Eŭropo (Cabo da Roca). Unusola ĝia najbaranta ŝtato estas Hispanio, okcidentajn kaj sudajn bordojn prilavas akvoj de Atlantiko. Al Portugalio plu apartenas kelkaj insulaj teritorioj sur apudaj akvoj: Acoroj, Madejro (ambaŭ aŭtonomaj regionoj kun siaj propraj regionaj registaroj) kaj senhomaj Sovaĝaj insuloj. Lisbono estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo laŭ loĝantaro.

Portugala Respubliko
República Portuguesa

Flago de Portugalio

Blazono de Portugalio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: A Portuguesa
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Lisbono
Oficiala(j) lingvo(j) portugala
Uzata(j) lingvo(j) portugala lingvo, Minderico, portugala signolingvo, miranda lingvo, galega lingvo, astura lingvo
Plej ofta(j) religio(j) kristana
Areo 92 391 km²
- % de akvo 0,5 %
Loĝantaro 10 524 145 (2004)
Loĝdenso 114 loĝ./km²
Horzono

UTC+1 (somere)

Interreta domajno pt
Landokodo PT
Telefona kodo 351
Plej alta punkto Ponta do Pico
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidento
Marcelo Rebelo de Sousa
Ĉefministro António Costa
Nacia tago 25-an de julio
Sendependiĝo 25-an de julio 1139
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
MEP laŭ 2021
– suma 249.89 miliardo USD
– pokapa 20731 dolaroj (2021)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Portugala Esperanto Asocio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Portugalio estas tre malnova lando, loĝata ekde prahistorio, certe de keltoj, kaj vizititaj kaj eĉ invaditaj ofte de diversaj popoloj, inter kiuj fenicoj, grekoj, romianoj, ĝermanoj, araboj ktp. Portugalio kiel lando estis establita dum la komenco de la procezo de konkero fare de kristanoj kontraŭ islamanoj nomita Reconquista. Fondita en 868, la graflando Portugalio elstaris per la Batalo de São Mamede (1128). La Reĝlando Portugalio estis poste proklamita post la Batalo de Ourique (1139), kaj la sendependiĝo el ĉefa tiama iberia regno nome Reĝlando Leono estis agnoskita per la Traktato de Zamoro (1143).[1]

En la 15-a kaj 16-a jarcentoj, Portugalio establis la unuan tutmondan mar-komercan imperion, kaj tial iĝis unu el la ĉefaj ekonomiaj, politikaj kaj militaj potencoj de la mondo.[2] Dum tiu periodo, nuntempe referencata kiel Epoko de Malkovroj, portugalaj esploristoj pioniris maresploradon per la malkovro por eŭropanoj de la afrika marbordo kaj de tio kio estos Brazilo (1500). Dum tiu epoko Portugalio monopolis la spickomercon, dividis la mondon en du hemisferoj de dominado kun Kastilio, kaj la imperio etendiĝis per militkampanjoj en Azio. Ĉirkaŭ la 18-a jarcento tamen, okazaĵoj kiel la Lisbona tertremo en 1755, la okupacio de la lando dum la Napoleonaj Militoj, kaj la sendependigo de Brazilo (1822) kondukis al la dekadenco de Portugalio.[3] Tio estis sekvita de enlanda milito inter liberalaj konstituciistoj kaj konservativaj absolutistoj pri la reĝa sukcedo, kio daŭris el 1828 ĝis 1834.

La oktobra revolucio de 1910 renversis la malnovan monarkion de Portugalio, kaj establis la demokratian sed nestabilan portugalan Unuan Respublikon, poste renversita de la diktatoreca Estado Novo. Demokratio estis restaŭrita post la Revolucio de la Diantoj (1974), kiu finigis ankaŭ la Portugalajn Koloniajn Militojn.

Portugalujo havas altan nivelon de disvolviĝo. Portugalio lasis profundan kulturan, arkitekturan kaj lingvan influon tra la tuta mondo, kun heredo de ĉirkaŭ 250 milionoj da parolantoj de la portugala lingvo. Ĝi estas disvolviĝinta lando kun progresinta ekonomio kaj alta vivnivelo.[4][5][6] Aldone, ĝi estas alte rangigita en pacindico, demokratio,[7] gazetarlibereco, stabileco, socia progreso, prospereco kaj flueco en eksterlandaj lingvoj. Membro de Unuiĝintaj Nacioj, de Eŭropa Unio, de Schengen-spaco kaj de la Konsilio de Eŭropo, Portugalio estis ankaŭ unue el la fondaj membroj de NATO, de la eŭrozono, de la OEKE, kaj de la Komunumo de portugallingvaj landoj.

EtimologioRedakti

Nomo de la lando estiĝis el romia markigo Portus Cale. Cale estis markigo de origina vilaĝo en delto de rivero Doŭro. Tiun ĉi teritorion akiris ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ Kristo romianoj de Kartago en la paso de la dua punika milito. Visigotoj poste en mezepoko ŝanĝis nomon de la teritorio al Portucale, kiu pli malfrue donis estiĝon de nomo Portugale, do Portugalio. En la 9-a jarcento nocio Portugalio ensumigis teritorion proksimume inter riveroj Minjo kaj Doŭro. El la nomo Portugalio estis per ties mallongigo derivita ankaŭ hodiaŭa nomo de urbo troviĝanta sur la loko de la origina vilaĝo Cale, do Porto.

HistorioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Portugalio.

Sur la teritorio de Portugalio dum lastaj 3000 jaroj alternis multe da civilizoj. Fenicoj, keltoj, grekoj, kartaganoj, romianoj kaj araboj – ĉiuj ŝanĝis kaj markis la evoluon de tiu ĉi parto de Eŭropo, tute sendiference kun la teritorio de apuda nuna Hispanio. En la 14-a jarcento kaj en la 15-a jarcento tio estis male portugaloj, kiuj pro siaj transmaraj malkovroj ŝanĝis la vizaĝon de la tuta mondo.

PrahistorioRedakti

La regiono de nuntempa Portugalio estis loĝata de Neandertaloj kaj poste de Homo sapiens, kiu vagadis la tiaman senliman regionon de norda Iberio.[8] Tiuj estis viveltenaj socioj kaj kvankam ili ne stablis prosperajn setlejojn, ili ja formis organizitajn societojn. Neolitika Portugalio konis aldomigon de gregoj, kultivadon de kelkaj cerealoj kaj fiŝkaptadon ĉe riveroj kaj maro.[8]

 
Ĥalkolitika dolmeno Anta da Arca.

Oni supozas, ke en la unua jarmilo a.n.e., kelkaj tajdoj de Keltoj invadis Portugalion el Centra Eŭropo kaj inter-pariĝis kun lokanoj, formante tribojn.[9] Alia teorio sugestas, ke Keltoj jam loĝis en okcidenta Iberio / Portugalio multe antaŭ la grandaj keltaj migradoj el Centra Eŭropo.[10] Aldone, nombraj lingvistoj fakuloj en antikva kelta prezentis pruvojn ke la Tarteza lingvo, iam parolita en partoj de nuna sudokcidenta Hispanio kaj suda Portugalio, estas almenaŭ pra-kelta laŭ strukturo.[11]

Modernaj arkeologio kaj esplorado montras portugalan radikon de Keltoj kaj en Portugalio kaj aliloke.[12] Dum tiu periodo kaj ĝis la romianaj invadoj, la kulturo de kastrumoj (variaĵo de la Kulturoj de urnaj kampoj konata ankaŭ kiel Urnenfelderkultur) estis fekunda en la areoj de nuntempaj kaj Portugalio kaj Galegio.[13][14] Tiu kulturo, kun la survivantaj elementoj de la Atlantika megalitika kulturo[15] kaj la kontribuoj el plej okcidentmediteraneaj kulturoj, finis en tio kio estis nomita Cultura Castrejakastruma kulturo.[16][17][18]

 
Arkeologiejo de Cividade de Terroso, kastruma kulturo.

Ŝajne temis pri patrineca societo, kun militista kaj religia aristokrataro probable kun rilato al la terposedo. La figuroj de maksimumaj aŭtoritatecoj estis la ĉefo (tribestro), de militista tipo kaj kun aŭtoritato en sia kastrumo aŭ klano, kaj la druido, ĉefe kun kuracaj kaj religiaj funkcioj kiuj povus esti komunaj al kelkaj kastrumoj. La kelta kosmogonio restis homogena pro la kutimo de druidoj renkontiĝi en kunsidoj kun la druidoj de aliaj areoj, kiuj sekurigis la transigadon de sciaro kaj la konon de plej gravaj okazaĵoj.

La plej fruaj dokumentaj referencoj al la kastruma societo estas havigitaj de kronikistoj de la romiaj militkampanjoj kiel Strabo, Herodoto kaj Plinio la Maljuna inter aliaj, pri la socia organizado, kaj priskribante la loĝantojn de tiuj teritorioj, nome la Gallaeci de nuna Norda Portugalio jene:

 
 Grupo de barbaruloj kiuj pasigas la tagon luktante kaj la nokton manĝante, drinkante kaj dancante sub la luno. 

Antikva historioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Luzitanio kaj Hispanio (Romia Imperio).
 
Romia Templo de Évora, en Alentejo, estas unu el plej bone konservataj Rom-konstruitaj strukturoj en la lando.

La fruaj grekaj marnavigaciintoj nomis tiun ĉi teritorion Ophiussa (greke Lando de serpentoj), ĉar lokaj loĝantoj adoris serpentojn. Post ili alnavigaciis al bordoj de Portugalio fenicianoj – ĉirkaŭ la jaro 1104 antaŭ Kristo postlasinte ankaŭ multnombrajn spurojn en la loka kulturo. Post la jaro 238 a.K. ekokupis la bordojn de Iberio kartaganoj. Sed je nuraj dek naŭ jaroj pli poste enpaŝis sur Iberion ankaŭ romianoj, kiuj dum la punikaj militoj forpuŝis kartaganojn el la duoninsulo.

Romianoj ĉi tie kreis parton de Hispana regno nomita Lusitania (Luzitanio). Romianoj invadis la Iberian Duoninsulon en la jaro 219 a.n.e. Dum la lastaj tagoj de Julio Cezaro, plej granda parto de la duoninsulo estis anekzita al la Romia Respubliko. La romia konkero de tio kio estas nune parto de Portugalio postulis preskaŭ ducent jarojn kaj la vivojn de militistoj kaj de sklavigitoj kiuj estis mortokondamnitaj en minoj se ne venditaj kiel sklavoj al aliaj partoj de la imperio. Ĝi suferis fortan frapon en la jaro 155 a.n.e., kiam ribelo ekis en la nordo. La Luzitanoj kaj aliaj indiĝenaj triboj, sub estreco de Viriato,[19][20] luktis por la kontrolo de la tuta okcidenta Iberio.

 
Centum Cellas, en Beira, estas romia villa rustica el la 1a jarcento a.n.e.

Romo sendis nombrajn legiojn kaj siajn plej gravajn generalojn al Luzitanio por subpremadi la ribelon, sed malsukcese kaj la Luzitanoj plue konkeris teritorion. La romianestroj devis subaĉeti aliancanojn de Viriato por mortigi lin en 139 a.n.e. Ĉiuokaze la kompleta romiigo de Luzitanio okazis jam en la epoko de Visigotoj. En 27 a.n.e., Luzitanio akiris la statuso de Romia provinco. Poste, norda provinco de Luzitanio estis formita, konata kiel Gallaecia, kun ĉefurbo en Bracara Augusta, nuntempe Braga en norda Portugalio.[21] Estas ankoraŭ multaj ruinoj de kastrumoj tra nuntempa Portugalio kaj restaĵoj de la kastruma kulturo. Kelkaj urbaj restaĵoj estas tre grandaj, kiel Konimbriga kaj Mirobriga. Konimbriga estas unu el plej grandaj romiaj setlejoj en Portugalio, je 16 km el Coimbra, kiu siavice estis iam Aeminium. Tiu loko havas muzeon kiu ekspozicias objektojn trovitajn de arkeologoj dum la elfosadoj.

Kelkaj vorkoj de inĝenierado, kiel banejoj, temploj, pontoj, ŝoseoj, ĉevalkurejoj, teatroj kaj juĝejoj estas konservataj tra la tuta lando. Oni trovis monerojn, kelkajn stampitajn en Luzitania lando, same kiel nombrajn pecojn de ceramiko. Tiutempaj historiistoj estis Paŭlo Orosio (ĉ. 375–418)[22] kaj Hidacio (ĉ. 400–469), episkopo de Aquae Flaviae (nuntempa Chaves, kiu informis pri la finaj jaroj de la Romia regado kaj la alveno de Ĝermanaj popoloj.

MezepokoRedakti

En la 5-a jarcento estiĝis sueva regno, kiun konkeris visigotoj, je tri jarcentoj pli poste araboj. En la 11-a jarcento estiĝis en la paso de Reconquista portugala grafolando, kiu en la jaro 1139 proklamis sin kiel reĝlando. Reconquista estis el historia vidpunkto longa armea, politika kaj civiliziga procezo de rekonkero de Iberio per eŭropa civilizo, kiu iom post iom dispartigis la t. n. kordovan ĥalifujon. Ĝi kulminis ĝuste pro estiĝo de du kristanismaj, pli precize katolikaj, reĝlandoj – Hispanio kaj Portugalio. Portugaloj rekonkeris Lisbonon reen en la jaro 1147, Reconquista estis en Portugalio finita en la jaro 1250, Granado estis konkerita per kristanoj nur en la jaro 1492.

Ĝermanaj regnoj: Sueboj kaj VisigotojRedakti

 
Mapo de la Regno de Sueboj en la 5a kaj 6a jarcentoj.

Komence de la 5-a jarcento, ĝermanaj triboj, ĉefe de Sueboj[23] kaj de Vandaloj (Silingoj kaj Asdingoj) kune kun iliaj aliancanoj, nome Sarmatoj kaj Alanoj invadis la Iberian Duoninsulon kie ili kreis sian regnon. La Regno de Sueboj[24] estis la ĝermana postromia regno, establita en la iamaj romiaj provincoj Gallaecia-Lusitania. Oni trovis restaĵojn de la 5-a jarcento de setlejoj de Alanoj en Alenquer Distrikto Lisbono (el malnovĝermana Alan kerk, templo de Alanoj), Coimbra kaj Lisbono.[25]

Ĉirkaŭ 410 kaj dum la 6-a jarcento estis formale deklarita la Regno de Sueboj,[24][23] en kiu la reĝo Hermeriko faris pactraktaton kun galegoj antaŭ pasigi sian regnon al Reĥilo, sia filo, kiu en 448 lasis la ŝtaton al Reĥiar. Post lia morto kontraŭ la visigotoj, la sueba regno estis dividita kaj Frantan kaj Agiulfo regis samtempe el 456 ĝis 457, kiam Maldras (457–459) reunuigis la regnon antaŭ sia murdo post malsukcesa romi-visigota konspiro. La Sueba Regno estis denove dividita inter Frumario (459–463) kaj Remismundo, filo de Maldras (459–469) kiu re-reunigis la regnon de sia patro en 463. Li estis devigita adopti Arianismon en 465 pro la visigota influo. Ĉirkaŭ la jaro 500, la Visigota Regno instaliĝis en Iberio, kun sidejo en Toledo, kreante minacon al la sueba regado. Poste estis malhela epoko, pri kiu ne estas multaj informoj, nur ke plej probable Teodemundo regis la suebojn; tio finis per la regado de Kariariko (550–559) kiu reinstalis la katolikan kredon en 550. Lin sukcedis Teodemiro (559–570) dum kies regado okazis la Unua Konsilio de Braga (561).

 
Bildo pri la Unua Konsilio de Braga de la jaro 561.

La konsilioj reprezentis avancon en la organizado de la teritorio kaj en la kristanigo de la ankoraŭ pagana loĝantaro (De correctione rusticorum) kun la apogoj de Marteno de Brago (São Martinho de Braga).[26] Post la morto de Teodomiro, Miro (570–583) estis lia sukcedanto, kaj dum lia regado okazis la Dua Konsilio de Braga (572). Visigota interna milito ekis en 577. Miro intervenis, kaj en 583 li organizis malsukcesan ekspedicion por konkeri Sevilon kaj revenante li mortis. Inter sueboj pluis internaj luktoj: Eboriko (583–584) estis elpostenigita de Andeko (584–585), kiu malsukcesis eviti la visigotan invadon estritan de Leovigildo kaj finitan en 585.[27] Leovigildo estis kronita Reĝo de Gallaecia, Hispania kaj Gallia Narbonensis.

Dum la venontaj tri jarcentoj kaj ĝis ĉirkaŭ la jaro 700, la tuta Iberia Duoninsulo estis regita de Visigotoj.[28][29][30][31][32] Kun la visigotoj, Gallaecia estis guberniita de princoj kiel Vambo kaj Vitizo (kiuj poste iĝos reĝoj en Toledo). Ambaŭ el siaj sidejoj de la nordokcidento alvokis la arabajn invadantojn el la Sudo kiel aliancanoj en la lukto por la povo en 711. La reĝo Roderiko (Rodrigo) estis mortigita opozicianta tiun invadon, kaj tiel iĝis la lasta visigota reĝo de Iberio. El variaj ĝermanaj grupoj setlintaj en okcidenta Iberio, la Sueboj lasis la plej fortan kaj daŭran kulturan heredon en tio kio estas nun Portugalio, Galegio kaj okcidentaj bordoj de Asturio.[33][34][35] Laŭ Dan Stanislawski, la portugala vivmaniero en regionoj de la nordo de la Taĵo estas ĉefe heredo el Sueboj, kiel la loĝado en malgrandaj farmoj hegemonias, tre malsame al la grandaj bienoj de Suda Portugalio.

Bracara Augusta, nuntempa Braga kaj iama ĉefurbo de Gallaecia, iĝis la ĉefurbo de Sueboj.[26] Krom kulturaj kaj kelkaj lingvaj restaĵoj, la Sueboj lasis ankaŭ la plej grandan ĝermanan genetikan kontribuon al la Iberia Duoninsulo en teroj de nuna Portugalio kaj Galegio.[36] Alia ĝermana grupo kiu akompanis la Suebojn kaj setliĝis en Gallaecia estis la Buri. Ili setliĝis en la regiono inter la riveroj Cávado kaj Homem, en la areo konata kiel municipo Terras de Bouro (Teroj de Buri).[37]

Islama periodo kaj ReconquistaRedakti

 
Kordova Kaliflando komence de la 10-a jarcento.

Nuntempa kontinenta Portugalio, kun plej el la nuntempa Hispanio, estis parto de al-Andalus inter 726 kaj 1249, post la Umajida Kaliflando konkeris preskaŭ la tuton de la Iberia Duoninsulo. Tiu regado daŭris el kelkaj jardekoj en la nordo ĝis kvin jarcentoj en la Sudo.[38]

Venkinte la Visigotojn dum nur kelkaj monatoj, la Umajida Kaliflando ekekspansiis rapide en la duoninsulo. El 726, la lando kiu nun estas Portugalio estis parto de la Umajida imperio de Damasko, kiu etendiĝis el la rivero Induso en Suda Azio ĝis la Sudo de Francio, ĝis ties kolapso en 750. En tiu jaro la okcidento de la imperio atingis sian sendependigon kun Abd ar-Rahman la 1-a kaj la establado de la Emirlando de Kordovo. Post preskaŭ du jarcentoj, la Emirlando iĝis Kordova Kaliflando en 929, ĝis ties dissolvo post unu jarcento en 1031 en ĉirkaŭ 23 regnetoj, nomitaj Tajfoj.[38]

 
Statuo de Abu-l-Kasim Ahmad ibn al-Husajn ibn Kasi ekstre la kastelo de Mértola, en Alentejo.

Ĉiuj guberniestroj de la tajfoj proklamiĝis Emiroj de siaj provincoj kaj establis diplomatiajn rilatojn kun la nordaj kristanaj regnoj. Granda parto de la nuntempa Portugalio estis teritorio de la Tajfo de Badajoz de la Aftasida Dinastio, kaj post mallonga regado de la Tajfo de Lisbono en 1022, falis sub la dominado de la Tajfo de Sevilo de la Abadidaj poetoj. Tiu periodo finiĝis pro la konkero fare de la Almoravidoj kiuj venis el Maroko en 1086 kaj venkis en la grava Batalo de Sagrajas; post unu jarcento, en 1147, estis dua periodo de Tajfoj, fare de Almohadoj, ankaŭ el Marakeŝo.[39] Al-Andalus estis dividita en diversaj distriktoj nome Kura. Gharb Al-Andalus (okcidenta al-Andalus)]] kiam plej ampleksa konsistis el dek kura-oj,[40] ĉiu kun propra ĉefurbo kaj guberniestro. La ĉefaj urboj de tiu periodo en Portugalio estis en la suda duono de la nuna lando: nome Beja, Silves, Alcácer do Sal, Santarém kaj Lisbono. La islama loĝantaro de la regiono konsistis ĉefe de indiĝenaj iberiaj konvertitoj al Islamo (nomitaj MuŭalladMuladioj) kaj Araboj. La Araboj estis ĉefe nobeloj el Sirio kaj Omano; kaj kvankam ili estis malmultnombraj, ili konstituis la eliton de la loĝantaro. La Berberoj estis origine el la regiono de Rif kaj Atlasa montaro de Nordafriko kaj estis nomadoj.[38]

Kristana konkero kaj sendependigoRedakti

 
Statuo de la grafo Vímara Peres, unua de la Graflando Portugalio.

Astura visigota nobelo nomita Pelaĝo de Asturio en 718 estis elektita estro[41] de la tieaj nobeloj kaj li alvokis ceterajn visigotajn armee ribeli kontraŭ la Maŭroj kaj regrupiĝi en la nekonkeritaj altaj teroj de Asturio, plej bone konitaj nuntempe kiel Kantabra Montaro.[42] Ŝajne la plano Pelaĝo estis fari la Kantabran Montaron startejo por rekuperi la regnon kiun visigotoj estis perdintaj. Post legenda venko en supozita Batalo de Covadonga en 722, Pelaĝo estis proklamita reĝo, tiel fondante la kristanan Reĝlandon Asturio kaj startante militon de kristana rekonkero konata en portugala kiel la Reconquista Cristã (Kristana Rekonkero).[42]

Nur fine de la 9-a jarcento, la regiono de nuna Portugalio inter la riveroj Minjo kaj Doŭro, estis konkeritaj el la Maŭroj fare de nobela kavaliro Vímara Peres je ordenoj de la reĝo Alfonso la 3-a (Asturio). En la regiono estis du ĉefaj urboj – Portus Cale ĉe la marbordo kaj Braga en la interno, sed la cetero estis tre senhoma kaj li decidis reloĝigi ĝin per portugaloj, galegoj kaj aliaj kristanaj alvenintoj.[43] Krom la Araboj el la Sudo, la marbordaj regionoj en la Nordo estis atakitaj ankaŭ de Normanoj kaj Vikingoj[44][45] ĉefe el 844. Vímara Peres[46] organizis la konkeritan regionon, kiun li igis Graflando Portugalio laŭ la ĉefa havenurbo de la regiono – nome Portus Cale aŭ nuntempa Porto. Unu el la unuaj urboj kiuj Vimara Peres fondis tiam estis Vimaranes, konata nuntempe kiel Guimarães – konsiderataj de portugaloj kiel "naskoloko de Portugalio" aŭ "lulila urbo" (Cidade Berço en portugala).[43]

La Graflando Portugalio iĝis unu el kelkaj graflandoj kiuj formis la regnon Reĝlando Asturio, kaj ĝia reĝo Alfonso la 3-a kavalirigis Vímara Peres, en 868, kiel la unua grafo de Portus Cale (Portugalio). La regiono iĝis konata kiel Portucale, Portugale, kaj samtempe Portugália – nome Graflando Portugalio.[43] Poste la Reĝlando Asturio, je la abdiko de Alfonso la 3-a devigita de liaj filoj en 910, disiĝis en tri apartaj regnoj, kiuj estis eventuale reunuigitaj en 924 kiel Reĝlando Leono. EIn 1093, Alfonso la 6-a de Leono donis la graflandon al Henriko de Burgonjo kaj edzigis lin al sia ekstergeedza filino, Tereza de Leono, dankema pro ricevita helpo kontraŭ la sudaj maŭroj. Henriko faris ĉefurbon en Bracara Augusta (nuntempa Braga), kiu jam estis iam ĉefurbo de la romia provinco kaj de aliaj iamaj regnoj.

 
Afonso Henriques estis la lasta Grafo de Portugalio kaj la unua Reĝo de Portugalio venkinta en la Batalo de Ourique en 1139.

La 24an de Junio 1128, okazis la Batalo de São Mamede okazis proksime de Guimarães. Afonso Henriques, Grafo de Portugalio, venkis sian patrinon Tereza kaj ŝian amanton Fernão Peres de Trava, tiel li establiĝis kiel nura estro kaj entreprenis ekspansion kontraŭ sudaj araboj. La 25an de Julio 1139, li venkegis en la Batalo de Ourique, kaj sekve li estis proklamita Reĝo de Portugalio fare de siaj soldatoj. Tio estis tradicie konsiderata la okazo kiam la Graflando Portugalio, feŭdo de la Reĝlando Leono, transformiĝis en la sendependa Reĝlando Portugalio. Afonso estis agnoskita en 1143 fare de la reĝo Alfonso la 7-a de Leono, kaj en 1179 de la papo Aleksandro la 3-a. Afonso Henriques kaj liaj posteuloj, helpita de militistaj monaĥordenoj, pelis suden la maŭrojn. Tiam Portugalio kovris nur ĉirkaŭ la duonon de sia nuna areo. En 1249, la Reconquista finiĝiss per la kapto de Algarve kaj kompleta forpelo de lastaj maŭraj setlejoj de la suda marbordo, kio havigis al Portugalio ties nunajn bordojn, je minoraj esceptoj.

En unu el tiuj situacioj de konflikto kontraŭ la Reĝlando Kastilio, Denizo subskribis kun la reĝo Fernando la 4-a de Kastilio (reprezentita, kiel minora, de sia patrino la reĝino Maria de Molina) la Traktaton de Alcañices (1297), kiu markis inter aliaj la limojn inter Portugalio kaj Leono, en kiu la disputita urbo Olivenza estis inkludita. La regadoj de Denizo la 1-a, Alfonso la 4-a kaj Petro la 1-a okazis pace kun la ceteraj kristanaj regnoj de Iberio.

En 1348 kaj 1349 Portugalio, kiel la cetero de Eŭropo, estis ruinigita de la Nigra morto.[47] En 1373, Portugalio faris aliancon kun Anglio, kiu estis unu el la plej antikvaj daŭraj aliancoj en la mondo. Tio malfermis geopolitikan kaj militan kunlaboradon (kontraŭ interesoj de Francio, Hispanio kaj Nederlando) kaj bontenis komercajn kaj kulturajn ligojn inter ambaŭ aliancanoj.

En 1383, Johano la 1-a de Kastilio, edzo de Beatriz de Portugalio kaj bofilo de Fernando la 1-a de Portugalio, postulis la tronon de Portugalio. Portugaloj estritaj de Johano de Aviz (posta reĝo Johano la 1-a de Portugalio) kaj komanditaj de generalo Nuno Álvares Pereira venkis super kastilianoj en la Batalo de Alĵubaroto, pro kio la Dinastio Aviso iĝis la reganta familio de Portugalio. La novreganta dinastio portis Portugalion al la pinto de la eŭropaj politiko kaj kulturo, per patronado de literaturo, kiel ĉe Crónicas d'el Rei D. João I de Fernão Lopes, tradukoj de multaj alilandaj verkoj[48][49][50] kaj disvastigo de lokaj verkoj kiel la Tratado da Vertuosa Benfeytoria.[51] Kiel klopodo por solidigo kaj centrigo de la reĝa povo la monarkoj de tiu dinastio ordonis la kompiladon, organizadon kaj publikigon de la unuaj tri kompilaĵoj de leĝoj en Portugalio: nome Ordenações d'el Rei D. Duarte,[52] kiu neniam estis validigita; la Ordenações Afonsinas, kies aplikado kaj validigo ne estis kompleta en la tuta regno; kaj la Ordenações Manuelinas, kiuj jam profitis de presarto por atingi ĉiun angulon de la regno. La Dinastio Aviso patronis ankaŭ verkojn de arkitekturo kiel la Mosteiro da Batalha (laŭvorte, la Monaĥejo de la Batalo) kio rezultos en la kreado de la manuelisma stilo de arkitekturo en la 16.a jarcento.

MalkovrojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Portugala kolonia imperio, Spickomerco kaj Hindiaj Flotegoj.

Portugalio fariĝis en la paso de la 15-a jarcento pioniro de transmara ekspansio, ĝi entreprenis malkovrigajn navigaciojn ĉirkaŭ Afriko ĝis Hindio akirante ampleksajn koloniajn posedaĵojn. Ekz. Orienta Timoro liberiĝis el la koloniigo nur en la jaro 1975. La plej signifaj kolonioj estadis Brazilo, Angolo kaj Mozambiko.

Portugalio akcelis la eŭropan esploradon de la mondo kaj la progreson de la Epoko de Malkovroj. Princo Henriko la Navigisto, filo de la reĝo Johano la 1-a de Portugalio, iĝis la ĉefa patrono de tiu iniciato. Dum tiu periodo, Portugalio esploris la Atlantikan Oceanon, malkovris la atlantikajn insularojn Azoroj, Madeira, kaj Kaboverdo; esploris la afrikan marbordon; koloniigis kelkajn areojn de Afriko; malkovris orientan marvojon al Hindio tra la Kabo de Bona Espero; malkovris Brazilon, esploris la Hindan Oceanon, establis komercvojojn tra plej el Suda Azio; kaj sendis la unuajn rektajn eŭropajn markomercajn kaj diplomatiajn misiojn al Ĉinio kaj Japanio. En 1415, Portugalio akiris la unuan de siaj transmarajn koloniojn konkerante Ceuta, en Nordafriko. Sekvis la unuaj malkovroj en Atlantiko: Madeira kaj Azoroj, kio rezultis en pioniraj koloniismaj movadoj.

En 1422, per dekreto de la reĝo Johano la 1-a, Portugalio oficiale abandonis la ĝistiaman datsistemon, nome la Erao de Cezaro, kaj adoptis la sistemon Anno Domini, estante la lasta katolika regno kiu faris tion.[53] Tra la tuta 15-a jarcento, Portugalaj esploristoj navigis laŭ la marbordo de Afriko, kaj establis komercejojn por diversaj oftaj tiamaj varoj, game el oro ĝis sklavoj, dum ili serĉis vojon al Hindio kaj ties spicoj, kiuj esti tre dezirataj en Eŭropo. La Traktato de Tordesillas, intencis solvi la disputojn kreitajn post la reveno de Kristoforo Kolumbo, fare de la papo Aleksandro la 6-a, peranto inter Portugalio kaj Hispanio (fakte Kastilio). Ĝi estis subskribita la 7an de Junio 1494, kaj dividis la ĵus malkovritajn landojn ekster Eŭropo inter ambaŭ landoj laŭlonge de la meridiano 370 leŭgojn okcidente de Kaboverdo (ĉe la okcidenta marbordo de Afriko).

Moderna epokoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Portugalaj malkovroj.

En 1498, Vasco da Gama plenumis kion Kolumbo ŝajne planis kaj iĝis la unua eŭropano kiu atingis Hindion mare irante ĉiam okcidenten, kio alportis ekonomian prosperon al Portugalio kaj ties 1.7 milionoj da loĝantoj, helpante la aperon de Portugala Renesanco. En 1500, la portugala esploristo Gaspar Corte-Real atingis tion kio estas nun Kanado kaj fondis la urbon Portugal Cove-St. Philip's, Novlando kaj Labradoro, longe antaŭ la alveno de francoj kaj angloj tien, kaj iĝante unu el multaj portugalaj kolonioj en Ameriko.[54][55][56]

In 1500, Pedro Álvares Cabral malkovris Brazilon kaj postulis ĝin por Portugalio.[57] Dek jarojn poste, Afonso de Albuquerque konkeris Goa en Hindio, Maskaton kaj Hormuzon en la Hormuza Markolo, kaj Malako, nune ŝtato de Malajzio. Tiel, la Portugala Imperio tenis dominadon super la komerco en la Hinda Oceano kaj en Suda Atlantiko. Portugalaj maristoj atingis Orientan Azion, nome ĝis lokoj kiel Tajvano, Japanio, Timoro, kaj la Molukoj.

Kvankam dumlonge oni supozis, ke la Nederlandanoj estis la unuaj eŭropanoj kiuj alvenis en Aŭstralion, estas fakuloj kiuj proponas, ke eble estis portugaloj kiuj unuaj alvenis al Aŭstralio en 1521.[58][59][60] El 1519 ĝis 1522 Fernão de Magalhães estris hispanan ekspedicion ĝis Orientaj Hindioj kio rezultis en la unua ĉirkaŭnavigado tutmonda. Magelano neniam revenis al Eŭropo ĉar estis mortigita en batalo kontraŭ indiĝenoj en Filipinoj en 1521. En tiu ekspedicioj navigis kaj hispanoj kaj portugaloj, sed tute for de la portugala kontrolo.

La Traktato de Zaragozo, subskribita la 22an de Aprilo 1529 inter Portugalio kaj Hispanio, specifis la meridianon por limigo de la decidoj de la Traktato de Tordesillas. Portugalio estis unu el la ĉefaj ekonomiaj, militistaj, kaj politikaj potencoj en la 15-a jarcento ĝis la fino de la 16-a jarcento.

 
Naciaj simboloj de Portugalio en palaco de Elvas.

Portugalio eniris en dinastia unio inter 1580 kaj 1640, ĉar la du lastaj reĝoj de la Dinastio Aviso – nome la reĝo Sebastiano, kiu mortis en la batalo de Alkazarkibir en Maroko, kaj lia av-onklo kaj sukcedanto, la reĝ-kardinalo Henriko la 1-a  – ambaŭ mortis nelasante rektajn heredantojn, rezulte en portugala sukcedkrizo en 1580. Sekve, Filipo la 2-a postulis la tronon kaj estis akceptita kiel Filipo la 1-a de Portugalio. Portugalio ne perdis sian formalan sendependecon, kaj dum mallonge formis Iberian Union de du regnoj kun Hispanio kiu tiam jam estis plurteritoria ŝtato.[61] Tiu kunigo de du reĝlandoj senigis Portugalion de sendependa eksterlanda politiko kaj kondukis al eniro en la Okdekjara Milito inter Hispanio kaj Nederlando.

Tiu milito rezultis en malbonigo de la rilatoj kun Anglio, plej malnova aliancano de Portugalio, kaj en la perdo de Hormuzo, strategia komercejo inter Irano kaj Omano. El 1595 ĝis 1663 la Nederland-Portugala Milito konsistis en invado de multaj portugalaj kolonioj kaj komercaj interesoj en Brazilo, Afriko, Hindio kaj Malproksima Oriento fare de nederlandaj kompanioj, rezulte en la perdo de la portugala hindia markomerca monopolo. Tiukadre en 1640, Johano la 4a de Portugalio estris ribelon apogitan de malkontentaj nobeloj kaj estis proklamita reĝo. La Portugala Restaŭrmilito finigis la sesdekjaran periodon de la Iberia Unio sub la Habsburgoj. Tio estis la komenco de la Dinastio de Braganzo, kiu reĝis en Portugalio ĝis 1910.

 
La reĝo Johano la 5-a patronis nombrajn artajn verkojn, kio havigis al li la epiteton de la "Portugala Sunreĝo".

La plej aĝa filo de la reĝo Johano la 4a reĝis kiel Afonso la 6-a, tamen liaj fizikaj kaj mensaj malkapabloj lasis lin submetita al Luís de Vasconcelos e Sousa, 3a Grafo de Castelo Melhor. En palaca puĉo organizita de la edzino de la reĝo nome Maria Franciska de Savojo, kaj lia frato, Petro, Duko de Beja, la reĝo Afonso la 6-a estis deklarita mense malkapabla kaj ekzilita unue al Azoroj kaj poste al la Reĝa Palaco de Sintra, norde de Lisbono. Post la morto de Afonso, Petro surtroniĝis kiel reĝo Petro la 2-a. Dum lia regado plisolidiĝis la nacia sendependeco, la imperia ekspansio, kaj la investado en la enlanda produktado.

La filo de Petro, Johano la 5-a, havis regadon karakterizitan de la enveno de oro en la reĝa trezoro, ĉefe el la reĝa kvinono (imposto al valoraj metaloj) kiu estis ricevita el la portugalaj kolonioj Brazilo kaj Maranhão. Kontraŭ la tradiciaj portugalaj reginstitucioj, Johano la 5-a agadis kiel absolutisma monarko, preskaŭ elspezante la ŝtatajn impostenspezojn en ambiciaj arkitekturaj vorkoj, ĉefe en la Mafra Palaco, kaj en mendoj kaj aldonoj por siaj enormaj art-literaturaj kolektoj. Cele al internacia diplomata agnosko, Johano elspezis grandajn monsumojn ankaŭ por ambasadoj al kortegoj de Eŭropo, ĉefe tiuj famaj al Parizo en 1715 kaj al Romo en 1716.

Oficialaj ĉirkaŭkalkuloj metis la nombron de portugalaj migrantoj al Kolonia Brazilo dum or-impeto de la 18-a jarcento en 600 000.[62] Tio estis unu el la plej grandaj movadoj de eŭropa loĝantaro al ties kolonioj en Ameriko dum la koloniaj tempoj.

Pombalisma klerismoRedakti

 
La 1-a Markizo de Pombal efektive regadis Portugalion kiel klerisma despoto dum la regado de la reĝo Jozefo la 1-a.

En 1738, fidalgo[63] Sebastião José de Carvalho e Melo (poste nobeligita kiel la 1a Markizo de Pombal) komencis diplomatian karieron kiel la Portugala Ambasadoro en Londono kaj poste en Vieno. La reĝedzino, Maria Ana de Aŭstrio, apogis lin sed la reĝo Johano la 5-a, tamen, ne ŝatis lin kaj alvokis Carvalho e Melo al Portugalio en 1749. Johano la 5-a mortis la venontan jaron kaj lian filon, Jozefo la 1-a, estis reĝigita. Kontraste al sia patro, Jozefo la 1-a ja ŝatis Carvalho e Melo, kaj kun la aprobo de la patrin-reĝino, nomumis Carvalho e Melo ministro de Eksterlandaj Aferoj.

Ju pli la reĝo fidis en Carvalho e Melo, des pli la reĝo havigis al li plian kontrolon de la ŝtato. Ĉirkaŭ 1755, Sebastião José de Carvalho e Melo estis farita ĉefministro. Plaĉis al li la brita ekonomia sukceso kiam li estis tie ambasadoro, kaj tial li sukcese plenumis similajn ekonomiajn politikojn en Portugalio. Li abolis sklavecon en kontinenta Portugalio kaj en la portugalaj kolonioj de Hindio, reorganizis la armeon kaj la ŝiparmeon, restrukturis la Universitaton de Koimbro, kaj finigis la juran diskriminacion kontraŭ diversaj kristanismaj tendencoj en Portugalio abolante la distigon inter malnovkristanoj kaj novkristanoj.

La plej grandaj reformoj de Carvalho e Melo estis ekonomiaj kaj financaj, kaj la kreado de kelkaj kompanioj kaj gildoj regulis la komercan agadon. Li kreis unu el la unuaj devennomaj sistemoj en la mondo markantie la regionon por produktado de Portovino por sekurigi la vinkvaliton; kaj tiu estis la unua klopodo por kontroli la vinajn kvaliton kaj produktadon en Eŭropo. Li regis rigore trudante striktan leĝaron al ĉiuj klasoj de la portugala socio el alta nobelaro ĝi la plej malalta laborista klaso, kun ampleksa revizio de la landa impostosistemo. Tiuj reformoj havigis al li malamikojn en la supraj klasoj, speciale inter la alta nobelaro, kiu malaprezis lin kiel socia novalveninto.

Katastrofo skuis Portugalion en la mateno de la 1a de Novembro 1755, kiam Lisbono estis frapita de violenta tertremo kun ĉirkaŭkalkulita momanta magnitudo de 8.5–9. La urbo estis detruita ĝis grunda nivelo fare de la tertremo kaj postaj cunamo kaj incendioj, ĉar tiamaj lumigaj sistemoj estis fajraj kaj tiuj falis sur lignaj plankoj.[64] Carvalho e Melo survivis bonsorte kaj tuj entreprenis la rekonstruado de la urbo, pere de sia fama citaĵo: "Kion nun? Ni enterigu la mortintojn kaj zorgu la vivantajn."

 
Ruinoj de la Karmelida Monaĥinejo (Convento do Carmo) detruita de la tertremo.

Spite la katastrofon kaj la kvanton de mortintoj, Lisbono bonsorte ne suferis gravajn epidemiojn kaj post malpli ol unu jaro ĝi jam estis rekonstruita. La nova urbocentro de Lisbono estis desegnita por rezisti venontajn tertremojn. Oni konstruis arkitekturajn modelojn por testaĵoj. La konstruaĵoj kaj grandaj placoj de la Lisbona centra kvartalo Baixa, nomita ankaŭ Baixa Pombalina (Pombala urbocentro) ankoraŭ restas kiel unu el plej gravaj turismaj allogaĵoj de Lisbono. Carvalho e Melo grave kontribuis al la studo de sismologio per detala esploro pri la efikoj de la tertremo, nome la "Paroĥaj Memoroj de 1758", kiuj estis petitaj al ĉiu paroĥo en la lando; tiu informaro ebligis al la modernaj sciencistoj rekonstruon de la okazaĵo kun ioma grado de scienca precizeco dum ankaŭ oni havigis al nuntempaj historiistoj enorman kvanton de demografia, topografia kaj persona informaro el la tuta regno kaj el urbaj kaj ruraj areoj.

Post la tertremo, la reĝo Jozefo la 1-a donis al sia ĉefministro eĉ plian povon, kaj Carvalho de Melo iĝis povega, progresema diktatoro. Ju pli lia povo kreskiĝis, des pli liaj malamikoj pliiĝis laŭnombre, kaj akraj disputoj kun la supra nobelaro oftiĝis. En 1758 Jozefo la 1-a estis vundita en murdoklopodo. La Markizo de Távora kaj la Duko de Aveiro estis tuje ekzekutitaj post rapida juĝo. La venontan jaron, la Ordeno de Jezuitoj estis nuligita kaj forpelita el la lando. Tio estis la fina frapo al opozicio publike montrante, ke eĉ la aristokrataro estis senpova antaŭ la povega ministro de la reĝo, kiu nobeligis Carvalho e Melo kiel Grafo de Oeiras en 1759.

En 1762, Hispanio invadis Portugalian teritorion kiel parto de la Sepjara milito, sed ĉirkaŭ 1763 la iama status quo inter Hispanio kaj Portugalio antaŭmilita estis restaŭrita. Post la afero de la familio Távora, la ĵus Grafo de Oeiras ne havis opozicion. Poste titolita "Markizo de Pombal" en 1770, li efektive regis Portugalion ĝis la morto de la reĝo Jozefo la 1-a en 1777. La nova reĝo, fakte reĝino Maria la 1-a, malŝatis la Markizon de Pombal pro la povo kiun li estis amasiginta, kaj neniam pardonis lin pro la akreco de la afero Távora, kaj post sia enpovigo ŝi retiris ĉiujn liajn politikajn postenojn. La Markizo de Pombal estis sendita al sia bieno de Pombal, kie li mortis en 1782.

Historiistoj sugestas, ke la progresema "klerismo" de Pombal, estis fakte mekanismo por plibonigo de aŭtokracio kontraŭ individua libereco kaj speciale kontraŭ opozicio, subpremante kritikaron, kaj pliigante kolonian ekonomian ekspluatadon same kiel intensigon de librocenzuro kaj plifirmigon de personaj kontroloj kaj profitoj.[65]

Nuntempa epokoRedakti

Napoleona epokoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo.

Portugalio gvidas longan disputon kontraŭ Hispanio pri teritorio en orienta limo kun Hispanio nomata Olivença, hispane Olivenza. Laŭ Viena kongreso el la jaro 1815 la teritorio estis aljuĝita al Portugalio kaj devigis Hispanion redoni ĝin. Sed tio neniam okazis, pri kio Portugalio regule atentigis. Olivença estas sub hispana administrado ekde la jaro 1801.

Je la invado fare de Napoleono, Portugalio eksuferis malrapidan sed konstantan dekadencon kiu daŭris ĝis la 20-a jarcento, kio estis akcelita per la Sendependigo de Brazilo, nome la plej granda kolonia portugalia posedaĵo. Aŭtuno de 1807, Napoleono sendis francajn trupojn tra Hispanio por invadi Portugalion. El 1807 ĝis 1811, brit-portugalaj fortoj sukcese luktis kontraŭ la franca invado de Portugalio en la Duoninsula Milito, dum kiu la reĝa familio kaj la portugala nobelaro, inklude Maria la 1-a, translokiĝis en 1807 al la portugala teritorio de Brazilo, tiam ankoraŭ kolonio de la Portugala Imperio, en Sudameriko, kio fakte konsistis en translokigo de la Portugala Kortego al Brazilo. Johano la 6-a, kiel Princa Regento, establis sin en Rio de Janeiro kiel ĉefurbo de la Portugala Imperio. En 1815, Brazilo estis deklarita Reĝlando kaj la Reĝlando Portugalio estis fakte unuigita al ĝi, formante plurkontinentan ŝtaton, nome Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo.

 
Kovrilpaĝo de la Portugala Konstitucio de 1826 montranta la reĝ-imperiestron Petro la 4-a kaj lian filinon la reĝinon Maria la 2-a.

Kiel rezulto en la ŝanĝo de ties statuso kaj de la alveno de la portugala reĝa familio, la brazilaj administracia, civila, ekonomia, militista, eduka kaj scienca aparatoj estis etenditaj kaj tre modernigitaj. Portugalaj kaj aliancaj Britiaj trupoj luktis kontraŭ la Franca Invado de Portugalio kaj ĉirkaŭ 1815 la situacio en Eŭropo tiom estis ŝanĝiĝintaj ke Johano la 6-a estis povinta reveni sekure al Lisbono. Tamen la Reĝo de Portugalio restis en Brazilo ĝis la Liberala Revolucio de 1820, startita en Porto, postulis lian revenon al Lisbono en 1821.

Tiel li revenis al Portugalio, sed lasis sian filon Petron estre de Brazilo. Kiam la Portugala Registaro klopodis la venontan jaron revenigi la Regnon Brazilon al subordigita statuso, lia filo Petro, kun apogo de brazilaj elitoj, deklaris la sendependecon de Brazilo disde Portugalio. La Provinco Cisplatina (nuntempe suverena ŝtato de Urugvajo) en la sudo estis unu el la lastaj aldonoj al la teritorio de Brazilo sub portugala regado.

Brazila sendependeco estis agnoskita en 1825, kiam la imperiestro Petro garantiis al sia patro la honoran titolon de Imperiestro de Brazilo. La morto de Johano la 6-a en 1826 okazigis konflikton por lia sukcedo. Kvankam Petro estis lia heredanto, kaj eĉ reĝis por mallonge kiel Petro la 4-a, lia statuso kiel Brazila monarko estis konsiderita malhelpo por teni la portugalan tronon de ambaŭ landoj. Petro abdikis favore al sia filino, Maria la 2-a. Tamen, la frato de Petro, Infanto Mikaelo, postulis la tronon proteste kaj finfine enpovigis kiel reĝo Mikaelo la 1-a, en 1828. Por defendi la rajtojn de sia filino al la trono, Petro lanĉis la Liberalajn Militojn por reinstali sian filinon kaj establi konstitucian monarkion en Portugalio. La milito finiĝis en 1834, per la malvenko de Mikaelo, la promulgado de konstitucio, kaj la reinstaligo de la reĝino Maria la 2-a.

Konstitucia monarkioRedakti

La filo de la reĝino Maria la 2-a kaj de la reĝo Fernando la 2-a nome reĝo Petro la 5-a modernigis la landon dum sia mallonga regado (1853–1861). Dum lia regado oni konstruis ŝoseojn, telegrafojn, kaj fervojojn kaj oni progresis en publika sano. Lia populareco pliiĝis kiam, dum epidemio de ĥolero de 1853–1856, li vizitis hospitalojn disdonante donacojn kaj komfortigante malsanulojn. La regado de Petro estis mallonga, ĉar li mortis pro ĥolero en 1861, post serio de mortoj en la reĝa familio, kiel liaj du fratoj Infantoj Fernando kaj Johano, kaj lia edzino, Stefanio de Hohenzollern-Sigmaringen. Ĉar Petro ne havis filojn, lia frato, Ludoviko la 1-a de Portugalio ascendis al la trono kaj pluigis la modernigon.

 
Portugala monero stampita dum la regado de Ludoviko la 1-a, ĉirkaŭ 1879.

Post la pinto de la eŭropa koloniismo en la 19-a jarcento, Portugalio jam estis perdinta sian teritorion en Sudameriko kaj preskaŭ ĉiujn siajn bazojn en Azio. La portugala koloniismo klopodis ekspansii siajn marbordajn lokojn en Afriko al land-grandaj teritorioj por konkurenci kun aliaj eŭropaj tieaj potencoj. Ekde kiam la Berlina Konferenco de 1884 estis markinta la limojn de la portugalaj teritorioj en Afriko kadre de la Disdivido de Afriko, Portugalio estis fondinta aŭ redisvolviginta urbojn interne. Jame en la 20-a jarcento oni ekkonstruis la fervojojn de Bengelo en Angolo, kaj de Beira en Mozambiko, kiuj intencis ligig marbordajn areojn kun kelkaj internaj regionoj. Grava epizodo tiukadre estis la Brita Ultimato de 1890, kiu devigis portugalajn militistojn retiriĝi el teritorio inter Mozambiko kaj Angolo (en nuntempa Zimbabvo kaj Zambio), kiu estis postulita de Portugalio kaj kiu estus rompinta la Britian intencon krei fervojon el Kablando ĝis Kairo. Portugalaj teritorioj en Afriko estis Kaboverdo, Santomeo kaj Princo, Portugala Gvineo, Angolo, kaj Mozambiko. Krome, Portugalio ankoraŭ regis la Aziajn teritoriojn de Portugala Hindio, Timoro kaj Makao.

 
Proklamo de la Respubliko en 1910.

La 1an de Februaro 1908, la reĝo Dom Karlo la 1-a kaj lia heredunto kaj plia aĝa filo, Princo Ludoviko Filipo, Duko de Braganzo, estis murditaj en Lisbono en centra placo Terreiro do Paço fare de du portugalaj respublikanaj revoluciaj aktivuloj, nome Alfredo Luís da Costa kaj Manuel Buíça. Dum lia regado, Portugalio estis deklarinta bankroton dufoje nome en 14a de Junio 1892 kaj en 10a de Majo 1902, kio rezultis en socia malkontento, ekonomiaj malfacilaĵoj, koleraj protestoj, ribeloj kaj kritikaro kontraŭ la monarkio. Lia dua kaj pli juna filo, Manuelo la 2-a, iĝis la nova reĝo, sed estis tuj renversita per respublika revolucio en la 5a de Oktobro 1910, kiu abolis la monarkion kaj instalis respublikan registaron en Portugalio, dum li kaj la reĝa familio iris al ekzilo en Londonon, Anglio.

Unua Respubliko kaj Estado NovoRedakti

La unua portugala respubliko estis skuigata pro maltrankviloj kaj ĝi tial ne daŭris tro longe. Portugalio havis 45 diversajn registarojn en ĝuste 15 jaroj. Dum la Unua mondmilito (1914–1918) Portugalio staris je flanko de Aliancanoj, tamen la milito damaĝis ties malfortan ekonomion. Politika malstabileco kaj ekonomia malforteco estis fekunda grundo por ĥaoso kaj maltrankivilon dum la unua portugala respubliko. Tiuj faktoroj kondukis al malsukcesa nomita "Monarkio de la Nordo", naciisma puĉo en la 28a de Majo 1926 kaj la kreado de la Nacia Diktatoreco (Ditadura Nacional).

 
António de Oliveira Salazar regis Portugalion el 1932 ĝis 1968, pere de la reĝimo nomita Estado Novo.

En la jaro 1932 generalo Salazar enpraktikigis en la lando skuiĝanta en la krizo diktatorecon, kiel sekvo de la naciisma reakcia diktatoreco rezultanta en dekstrema diktatoreco de la reĝimo nomita Estado Novo kiun estris António de Oliveira Salazar en 1933.

Dum la Dua mondmilito Portugalio estis neŭtrala, kaj iĝis konvena loko por agado de spionoj de ambaŭ flankoj ĉefe rilate al la import-eksportado de tungsteno por la kirasitaj armiloj kaj al la uzado de la marbordoj ĉefe por submarŝipoj. El la fino de lamilito ĝis la 1960-aj jaroj, Portugalio estis fonda membro de NATO, de OECD kaj de Eŭropa Liber-Komerca Asocio (EFTA). Laŭgrade, oni entreprenis novajn ekonomiajn disvolvigajn projektojn kaj translokigon de kontinentaj portugalanoj al transmaraj provincoj en Afriko, kun Angolo kaj Mozambiko, kiel la plej grandaj kaj plej riĉaj trasmaraj teritorioj, kiel la ĉefaj celoj de tiuj iniciatoj. Tiuj agadoj estis uzitaj por plifirmigi la statuson de Portugalio kiel transkontinenta nacio kaj ne kiel kolonia imperio.

Kvankam Portugalio estis ekonomie sufiĉe forta, ĝi ne sukcesis pluteni siajn koloniojn. Ties disfalo komenciĝis ekde la jaro 1954, kiam Barato alligis multnombrajn teritoriojn pace[66] inkluzive de Goao sed nur post militeto en 1960. Samtempe senĉese pli ofte aŭdiĝis voĉoj de pluaj, plejparte de afrikaj kolonioj (Angolo, Mozambiko, Gvineo Bisaŭa, Sao-Tomeo kaj Principeo, Kabo-Verdo), ĉar ties elitoj jam estis konsciaj pri la ekonomia ekspluatado fare de la metropolo.

Tra longa kolonimilita periodo Portugalio devis barakti kontraŭ kreskiĝinta disidentaro, armil-embargoj kaj aliaj punsankcioj truditaj de parto de la internacia komunumo. Tamen en epoko de Malvarma Milito la kapitalista bloko aprezis la kontraŭkomunismon de la portugala diktaturo. Ĉiuokaze la aŭtoritatema kaj konservema Estado Novo, dekomence instalita kaj regita de António de Oliveira Salazar kaj el 1968 antaŭen fare de Marcelo Caetano, klopodis konservi la jarcent-longan interkontinentan imperion kun totala areo de 2 168 071 km2.[67] Ĝuste multekostaj kaj nesukcesaj militoj (1961–1974) gvidis fine al falo de la reĝimo de Salazar.

La Revolucio de Diantoj kaj integrado en EŭropoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Revolucio de la Diantoj.
 
Surstrata sceno de la Revolucio de la Diantoj: civiluloj sur tanko apogantaj militistojn.

Marcello Caetano, sekvanto de Salazar, estis detronigita per armeo en la jaro 1974 (Revolucio de la Diantoj) kaj Portugalio fine ekpaŝis sur vojon de plurala demokratio. En la jaro 1986 la lando enpaŝis en Eŭropan Komunumon.

La portugalaj registaro kaj armeestraro rezistis la malkoloniigon de siaj transmaraj teritorioj ĝis Aprilo 1974, kiam puĉo farita de maldekstraj militistoj (fakte ĉefe kapitanoj, do ne plej altrangaj, sed kun tre forta popola apogo) en Lisbono, konata kiel Revolucio de la Diantoj en la 25-a de Aprilo 1974, malfermis la vojon al la sendependenco de la transmaraj teritorioj en Afriko kaj en Azio, same kiel por la restaŭrado de la demokratio. Dekomence okazis dujara transira periodo konata kiel PREC (Processo Revolucionário Em Curso, Funkcianta Revolucia Procezo). En tiu epoko la plej maldekstraj militestroj apogis la agadon de maldekstraj kamparanoj de la sudo kaj de laboristoj de Lisbono kaj aliaj grandurboj. Somere 1975, okazis diversaj renversklopodoj el kiuj la nomita Naŭopo sukcesis haltigi la maldkstrajn reformojn. La retiriĝo de la portugala ŝtato el la transmaraj teritorioj kaj la instalado tie de maldekstraj indiĝenaj reĝimoj kondukis al internaj militoj kaj malakcepto de potugalaj eks-koloniistoj en 1975, kio rezultis en amasa enmigrado de portugaloj ĉefe el la afrikaj teritorioj (ĉefe el Angolo kaj Mozambiko).[68][69]

En la balotoj por Konstitucifara Asembleo de 1975 venkis en la centro kaj sudo la maldekstraj partioj (socialista kaj komunista), dum la dekstraj partioj venkis en la nordo. En la balotoj por Leĝfara Asembleo de 1976 la difernco estis eĉ pli markita kun forta komunista venko en la sudo, socialista en la centro kaj dekstra en la nordo. La socialista Mário Soares iĝis ĉefministro el 1976 ĝis 1978 kaj denove el 1983 ĝis 1985. En tiu epoko samtempe en 1986 Hispanio kaj Portugalio estis akceptitaj en la Eŭropa Unio kaj tio helpis al la ekonomia disvolvigo.

La 26an de Marto 1995, Portugalio ekplenumis la regulojn de la Schengen-spaco, nuligante limkontrolojn. En 1996 la lando estis kun-fondinto de la Komunumo de portugallingvaj landoj (CPLP, laŭ portugallingvaj sigloj) kun sidejo en Lisbono. En 1996, Jorge Sampaio iĝis prezidanto kaj estis reelektita en Januaro 2001. Monda Ekspozicio de 1998 okazis en Portugalio kaj en 1999 ĝi estis unu el la fondaj landoj de la eŭro kaj de la eŭrozono. La 5an de Julio 2004, José Manuel Barroso, tiam Ĉefministro de Portugalio, estis nomumita Prezidanto de la Eŭropa Komisiono, nome la plej pova posteno en la Eŭropa Unio. La 1a de Decembro 2009, ekvalidiĝis la Traktato de Lisbono, post ĝi estis subskribita de la ŝtatoj membroj de la Eŭropa Unio la 13an de Decembro 2007 en la Monaĥejo de la Hieronimanoj.

Dum la lastaj jardekoj ĉefministroj de Portugalio estis Mário Soares, Aníbal Cavaco Silva, António Guterres, José Manuel Durão Barroso, Pedro Santana Lopes, José Sócrates, Pedro Passos Coelho kaj António Costa.

PolitikoRedakti

 
Parlamento
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Politiko de Portugalio kaj Konstitucio de Portugalio.

Portugalio estas duonprezidenta reprezentdemokratia respubliko ekde la ratifo de la Konstitucio de 1976, kun Lisbono, plej granda urbo de lando, kiel ĉefurbo.[70] La nuna Konstitucio de la Portugala Respubliko, estas frukto de la Revolucio de la Diantoj, kiu komenciĝis la 25an de Aprilo de 1974. Ĝi aperis por doni juran apogon kaj respondon, kiel supra pinto de la nova leĝa konstruo, al celoj indikitaj ekde la unua momento de la Movado de Armitaj Fortoj (Movimento das Forças Armadas – MFA) kaj bonvenigitaj de la portugala popolo, konataj tiam en la portugala kiel la tri «D» – democratizar, descolonizar, desenvolver (demokratiigi, malkoloniigi kaj disvolvi). Postaj modifoj okazis en 1982, 1989, 1992, 1997, 2001 kaj 2004.

Prezidento estas elektata rekte por kvinjara funkcia periodo en ĝenerala baloto. Li estas ĉefkomandanto de armitaj fortoj, surbaze de rezultoj de parlamentaj balotoj li nomas ĉefministron kaj de li proponita registaron. Li havas ankaŭ plenrajton disigi la parlamenton, revoki la registaron aŭ proklami militon. Sed ili estas limigitaj pro vico da kondiĉoj, inter kiuj apartenas ekzemple devo por konsulti kun deksepmembra Ŝtata konsilantaro. Tiu servas kiel konsilanta korpuso kaj ĝi konsistas el ses eksaj civilaj oficistoj (estintaj prezidentoj) kaj dek pluaj civitanoj – kvin elektas la parlamento, kvin la prezidento mem. Abunde uzata plenrajto de la prezidento estas vetoado de leĝoj.

Respublika Asembleo (portugale Assembleia da República) estas nomo de portugala unukamera parlamento konsistanta el 230 deputitoj. Ĝi estas elektata en ĝeneralaj balotoj por tempolimo de 4 jaroj surbaze de principo de proporcia reprezentado. Prezidanto de Respublika Asembleo reprezentas la prezidenton en la tempo de ĝia neĉeesto.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de ĉefministroj de Portugalio.

Plenpovon tenas la registaro kun ĉefministro. La registaro devas al la parlamento prezenti sian programon. Se ĝi ne estas negociita de plimulto da deputitoj, tio signifas konfirmon de la registaro en la funkcio.

Administra dividoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Portugalio.

Portugalio havas 18 distriktojn:

Laŭ reformo el la jaro 2004 la distriktoj malaperu kaj la teritorio estu dividota en tri kategoriojn: aŭtonomaj regionoj, urbaj komunumoj, interurbaj komunumoj kaj grandurbaj distriktoj. Tiuj havos diversan nivelon de aŭtonomio depende de la nombro de loĝantoj. Nunaj regionoj estas ‎Norda, Centra, Lisbona, ‎Alentejo kaj Algarve.

Urboj (ĉefaj) de PortugalioRedakti

Lisbono, Porto, Braga, Koimbro (Coimbra), Funchal, Setúbal, Faro, Évora, Amadora, Beja, Elvas, Aveiro, Viseu, Guarda, Leiria, Ponta Delgada, Almada, Odivelas, Vila Nova de Gaia, Queluz, Póvoa de Varzim, Seia, Pinhel, Amarante, Portimão, Cascais, Covilhã, Figueira da Foz, Viana do Castelo, Castelo Branco, Maia, Matosinhos, Barreiro, Guimarães, Gondomar, Sintra, Penafiel, Amarante, Tomar, Abrantes, Fátima, Ourém, Santarém, Moura, Lamego, Chaves, Tomar, Elvas, Tavira, Serpa, Silves, Mirandela, Portalegre, Fundão, Vila Real, Valença, Angra do Heroísmo, Espinho, Peniche, Torres Vedras kaj Horta.

GeografioRedakti

Nordo de la lando estas montoriĉa, en suda parto superas plejparte ebenaĵoj kaj nealte situantaj montetoj.[71] La plej alta punkto de kontinenta parto de la lando estas ĉe Montaro Stelo (Serra da Estrela) (1991 m super marnivelo), tamen la plej alta punkto de la tuta lando estas sur AcorojMonto Piko (2351 m super marnivelo).

Acoroj kaj Madejro havas vulkanan originon, sur Acoroj estas eĉ ankoraŭ senĉese unu vulkano aktiva.

Inter la plej signifaj riveroj en Portugalio troviĝas ĉefe Taĵo, kaj ankaŭ Gvadiano, Doŭro kaj Minjo, ĉiuj elfluantaj el Hispanio. Temperaturoj en la kontinenta Portugalio moviĝas inter 11 °C vintre kaj 22 °C somere.

La ekonomia ekskluda zono de Portugalio, marzono en kiu Portugaloj havas specialajn rajtojn por ekspluatado kaj uzado de marresursoj, havas 1 727 408 km². Tio estas la tria plej granda ekonomia ekskluda zono de la Eŭropa Unio kaj la 20a plej granda ekonomia ekskluda zono de la tuta mondo.[72]

EkonomioRedakti

 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Portugalio, 2019

Portugal iĝis ekonomio tre diversigita kaj iompostiome bazita sur la sektoro de servoj ĉefe ekde kiam ĝi eniris en la Eŭropa Unio en 1986. La diversaj registaroj vaste reformis: privatigis multajn iamajn ŝtatajn entreprenojn kaj liberigis dominantajn areojn de la ekonomio, kiel financoj kaj telekomunikado. Portugalio estas membro de la Eŭropa Monunio ekde ties komenco en 1998. La 1a de Januaro 2002 ekcirkulis la nova valuto, eŭro anstataŭ iama eskudo, santempe kiel ĉe aliaj 11 landoj membroj de la UE.[73]

 
Paperfabriko de Portucel Soporcel ĉe Setúbal.

Inter 1991 kaj 2000, la ekonomia disvolvigo estis super la averaĝo de la Eŭropa Unio. La rangigo pri konkurenco de 2005 de la Monda Ekonomia Forumo metis Portugalion en la 22a rango, antaŭ landoj kiel Hispanio, Irlando, Francio, Belgio ktp.[74]​ Poste, la lando perdis konkurencon kaj en 2012 ĝi estis en la rango 45a, super nur Kipro, Hungario, Malto, Slovenio kaj Latvio en la Eŭropa Unio.[75]

Agrikulturo okupigas proksimume 11 % da laboruloj. Signifa estas kulturado de tritiko, maizo, vino kaj olivoj. Plej enspezigaj produktoj estas tomatoj, citrusoj, legomoj, rizo, tritiko, hordeo, maizo, olivoj, oleo, nuksoj, ĉerizoj, mirteloj, vinberoj, vino, fungoj, laktaĵoj, kokaĵoj kaj bovaĵoj. Laŭ FAO Portugalio estas la plej granda monda produktanto de korko (50%) kaj de karobo (30%).[76] Inter animala produktado eminentas bredado de ŝafoj kaj porkoj. Ankaŭ fiŝkaptado kaj forstado ludas gravan rolon en ruraj komunumoj kaj industrio (ĉefe paperindustrio). Portugalio havas grandajn rezervojn de ercoj volframo kaj kupro.

Al industrio gravas aŭtomobila industrio, elektroniko, kemiaĵoj, vestindustrio kaj ŝuindustrio, kaj produktado de cemento kaj papero. La fabrikoj koncentriĝas en la grandaj metropolaj urboj, ĉefe de Lisbono, Porto, Braga, Coimbra kaj Aveiro. Proksimume de 75 % da eksterlanda interŝanĝo de tiu ĉi lando iras al EU.

En la lando oni sukcesas evolui terenon de servoj, ĉefe cele al turismo. Portugalio estas inter la 20 plej vizitataj landoj en la mondo kaj ĝin vizitas ĉiujare preskaŭ 20 milionoj da turistoj.[77] Turismaj ĉefaj celoj en Portugalio estas jenaj: Lisbono, Cascais, Fatima, Algarvo, Madeira, Porto kaj Koimbro.

TransportoRedakti

La ekonomia disvolviĝo ekde la 1970-aj jaroj rezultis en eksplodo de uzado de aŭtoj kaj de konstruado de ŝoseoj kaj aŭtoŝoseoj, kiuj estas pagendaj, foje surloke (ĉebude) kaj tre ofte aŭtomate. Nuntempe, la lando havas 68 732 km de ŝoseoj, el kiuj preskaŭ 3 000 km estas parto de la sistemo de 44 aŭtovojoj.

 
La Ponto Vasco da Gama estas la plej longa ponto en la EU.

La Ponto Vasco da Gama estas la plej longa ponto en la EU (la dua plej longa en Eŭropo) kun 12 345 km.[78][79] Inaŭgurita en 1998, ĝi helpis la trafikon al Lisbono el la centro kaj la sudo, ĉar antaŭe nur unu ponto el la sudo servis la transiron super la estuaro de la grandrivero Taĵo.

En kontinenta Portugalio la ĉefaj kvar internaciaj flughavenoj estas ĉe la ĉefaj urboj Lisbono, Porto, Faro kaj Beja. Krome estas gravaj du insulaj flughavenoj nome ĉe Funchal (Madeira), kaj Ponta Delgada (Azoroj). La fervoja reto traveturas la landon kaj al Hispanio. Ĉefaj marhavenoj estas en Sines, Lisbono, Leixões, Setúbal, Aveiro, Figueira da Foz, kaj Faro. Estas metroo en Lisbono kaj Porto. Krome estas linioj de enurbaj kaj interurbaj busoj kaj taksioj en urboj.

LoĝantaroRedakti

 
Tradiciaj virinaj vestaĵoj.

La lando havas proksimume 10,5 milionoj da loĝantoj. En la pasinteco vico da portugaloj elloĝiĝis en aliajn eŭropajn landojn kun pli alta vivnivelo. Hodiaŭ Portugalio iom post iom fariĝas unu el cellandoj de almigrintoj. Laŭ nacieco tiu ĉi lando estas tre ununacieca al kio kontribuis la hegemonio de la katolika eklezio kaj la ununura lingvo.[80] La averaĝa vivodaŭro estis en 2022 ĉirkaŭ 82.47 jaroj.[81]

Grandajn malfacilaĵojn faris ĉefe en la pasinteco analfabetismo, kiu eĉ hodiaŭ moviĝas ĉirkaŭ 5%, kio estas unu el la plej altaj ciferoj en EU. Nuntempe la naskindico estas tre malalta (1.52 naskitaj filoj/virino), same kiel ĉe aliaj landoj de Okcidento.

KulturoRedakti

Portugalio disvolvigis tre apartan kulturon, ĉar ĝi estis sub la influo de diversaj civilizacioj kiuj traveturis regionojn de Mediteraneo kaj Eŭropo, kaj krome ĝi enkondukis ankaŭ kelkajn kulturajn elementojn kiam la lando ludis gravan rolon dum la Epoko de la Malkovroj.[82] Krome la etnaj rilatoj kun kelt-devenaj landoj markas partikularecojn de la landa kulturo.

 
Universitato de Évora, la dua plej malnova en la lando.

La kulturo de Portugalio grave moderniĝis post la Revolucio de la Diantoj de 25-a de Aprilo 1974. Post la falo de la diktaturo la liberecaj influoj el Eŭropo kombiniĝis kun la tre partikularaj kulturaj elementoj de la lando. Ĉiuokaze restis gravaj diferencoj inter la diversaj regionoj, ekzemple unuarange la ĉefurbo Lisbono (kiu jam havis fortan kulturan vivon de jarcentoj), duarange la dua plej grava urbo Porto, triarange la plej suda regiono Algarve, kiu tuj ricevis eŭropajn influojn pro forta turismo, kvararange la insulojn, kiuj delonge havis apartajn kulturajn elementojn kaj kvinarange en la internaj regionoj, kun diferencoj inter la nordaj kiel Tras os Montes kaj la sudaj kiel Alemtejo.

Aparte la eduka sistemo ege disvolviĝis ekde la 1970-aj jaroj. Pli mal pli ekde tiam, la pliigo de rilatoj kun hispanaj areoj, ĉefe post la malfermo de landlimoj, kontribuis al proksimigo de kulturoj. Ĉiuokaze rilatoj kun eŭropaj landoj estis tradiciaj ekde la mezepoko. En la lastaj tempoj studentaj interŝanĝoj same kontribuis al proksimigo de kulturoj.

Kvankam jam en 1956 estis kreita en Lisbono la Fondaĵo Calouste Gulbenkian, ĉefe dum la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj Portugalio modernigis siajn publikajn kulturajn ekipaĵojn. En Lisbono oni kreis la Kulturan Centron de Belém kaj en Porto, la Fondaĵon Serralves kaj la Casa da Música, same kiel aliajn publikajn kulturajn instituciojn kiel la municipaj bibliotekoj kaj la koncertejoj kiuj estis konstruitaj aŭ renovigitaj en multaj municipoj tra la tuta lando.[83]

MuzikoRedakti

 
Fado, pentraĵo de la artisto José Malhoa (1855-1933).

La tradicia portugala muziko estas tre varia. Formas parton de la portugala folkloro la danças do vira, en la regiono Minho, la pauliteiros de la zono de Miranda, la corridinhos de Algarve kaj la bailinhos de Madeira. Tipaj muzikinstrumentoj estas ekzemple la cavaquinho [kavakinjo], la sakŝalmo (komuna al aliaj popoloj de kelta deveno, la akordiono, la violono, la tamburo, la portugala gitaro (tipa de fado) kaj aliaj variaj blovinstrumentoj kaj perkutinstrumentoj. Estas eĉ en malgrandaj loĝlokoj orkestroj, municipaj bandoj, muzikgrupoj, korusoj ktp., kiuj ludas la plej diversajn muzikstilojn, el popolmuziko al klasika.[84] Populare portugaloj ĝenerale emas grupe kanti en sociaj okazaĵoj, kiel festoj, nuptoj, veturoj ktp., ekzemple pli ol aliaj najbaraj popoloj kiel hispanoj.

La plej fama populara muzikstilo estas fado, kiu fakte helpis la disvastigon de la portugala lingvo (kune kun la brazila popolkanto), kies plej fama kantistino historie estis Amália Rodrigues, kiu partoprenis ankaŭ kiel aktorino same kiel kantistino en portugalaj filmoj. Kelkaj popularaj muzikistoj kaj kantistoj estas la grupo Madredeus, kies ĉefkantistino estis Teresa Salgueiro, kaj la kantistinoj Mariza, Mísia, Mafalda Arnauth, Cristina Branco, Cuca Roseta kaj Dulce Pontes.[85] Inter la plej konataj virkantistoj menciidas Carlos do Carmo, Alfredo Marceneiro kaj Camané.[86] La plej ofta ensemblo por fado estas gitaristo kun gekantisto. Populare luditaj en trinkejoj en serioza etoso, tradicia ludmaniero konsistis en paro da gitaristo kaj kantisto kiu ludis po unu pecon, post kio alia paro, eble en alia parto de la salono, ludis alian pecon kvazaŭ responde. Lastatempe tio jam preskaŭ ne ekzistas, kaj la turismo maltradiciigis la ludmanieron: nun estas pli facile trovi paron da ludistoj kiuj kantas unu pecon post alia kiel spektaklo en luksaj restoracioj.

 
La Casa da Música, en Porto.

Kvankam fado plue estas la plej konata ĝenro de portugala muziko ekster Portugalio, ankaŭ la «nova» portugala muziko ludas gravan rolon. Tiel oni povas elstarigi Rui Veloso, foje nomita patro de la portugala rok-muziko; Sara Tavares, laŭ stilo de afrikaj influoj; Xutos & Pontapés, grupo de portugala rock formita en 1978; Moonspell, bando de heavy metal tre fama en Eŭropo, aŭ Blasted Mechanism, grupo de alternativa rok-muziko.[87]

La portugala klasika muziko konstituas gravan kaj apartan parton de la okcidenta klasika muziko. Laŭlonge de la jarcentoj elstaris komponistoj kaj muzikistoj famaj kiel la menestreloj Martim Codax kaj Dionizo la 1-a; la plurfoniistoj Duarte Lobo, Filipe de Magalhães, Manuel Cardoso kaj Pedro de Cristo; la orgenisto Manuel Rodrigues Coelho; la komponisto kaj klavicenisto Carlos Seixas; la kantistino Luísa Todi; la sinfoniisto kaj pianisto João Domingos Bomtempo kaj la komponisto kaj muziksciencisto Fernando Lopes Graça. La orepoko de la portugala muziko koincidis kun la pinto de la klasika plurfonio en la 17-a jarcento (Skolo de Évora, Monaĥejo de la Sankta Kruco (Koimbro)). Inter la grandaj aktualaj referencoj, elstaras la pianistoj Artur Pizarro, Maria João Pires, Olga Prats kaj Sequeira Costa; la vjolistino Anabela Chaves; la violonisto Carlos Damas; la baritonulo Jorge Chaminé; la komponisto Emmanuel Nunes kaj la komponisto kaj majstro Álvaro Cassutto. La plej gravaj simfoniaj orkestroj estas la orkestro de la Fondaĵo Calouste Gulbenkian, la Nacia Orkestro de Porto kaj la Portugala Simfonia Orkestro. Pri opero, la Nacia Teatro de Sankta Karolo, en Lisbono, estas la plej referenca.[87]

LiteraturoRedakti

 
Luís de Camões, konsiderata unu el la plej gravaj figuroj de la literaturo en portugala lingvo.

La portugala literaturo, fakte unu el la plej fruaj okcidentaj literaturoj, disvolviĝis tra teksto kaj muziko. Ĝi kunhavas siajn originon kun la mezepoka galega literaturo, en la kantigoj galeg-portugalaj, fakte en epoko en kiu nek apartiĝis ankoraŭ ambaŭ lingvoj kaj kulturoj nek Portugalio mem posedis grandan parton de sia aktuala teritorio. En la oficiala kanono de la portugala literaturo, oni valorigas speciale, jam agnoskite en la epoko, la epopeon Os Lusíadas de Luís de Camões, kiu rakontas poezie la veturojn kaj aventurojn de la portugalaj malkovrintoj survoje al Hindio dum la 15-a jarcento.[88] Gil Vicente, siaflanke, estis unu de la fondintoj de la teatraj tradicioj kaj portugala kaj hispana.[89][90]

Krom tiuj verkistoj, endas elstarigi la figurojn de Fernando Pessoa, fama interalie pro siaj heteronimoj, kaj de Eugénio de Andrade en poezio. En prozo, endas elstarigi nomojn kiel tiuj de José Saramago, ricevinto de la Nobel-premio pri literaturo en 1998; Eça de Queirós, aŭtoro de Os Maias, pinta romano de la portugala realismo, kaj de O Crime do Padre Amaro; Aquilino Ribeiro, kiu estis proponita por la Nobel-premio pri literaturo en 1960 kaj Miguel Torga, fama interalie pro sia defendo de la iberismo. En teatro, krom Gil Vicente, jam menciita, elstaras António José da Silva —kromnomita «la judo»— kaj Bernardo Santareno.[89][90]

Aliaj menciindaj verkistoj estas Florbela Espanca, Bocage, Antonio Nobre, kaj Sophia de Mello Breyner Andresen.

KuirartoRedakti

 
Pasteis de Belém.

Portugala kuirarto baziĝas sur viando kutime kune kun rizo, sur fiŝo (speciale la miloj da manieroj por prepari la sekan, saligitan moruon). La rizo tre gravas kiel hidrokarbona fonto en la portugala kulturo, malkiel en Hispanio (esence terpomoj), aŭ en Italio (diverspecaj nudeloj). Ankaŭ la mar-fruktoj, speciale kelkaj konkaĵoj, pulpo kaj sepio ludas gravan rolon en la portugala kuirarto. La dolĉaĵoj formas ankaŭ grandegan ĉapitron en la portugala kuirarto - multspecaj monaĥejaj dolĉaĵoj, speciale el ovoj, lakto, sukero, cinamo, laktgraso, ktp.

La kuirarto estas tre varia. Ĉiu areo de la lando havas sian tipan pladon komponitan ĉefe el diversaj viandaĵoj (bovaĵo, ŝafaĵo, porkaĵo kaj blankaj viandoj), el diversaj kolbasoj, fiŝaĵoj (ĉefe la menciita moruo) kaj el marfruktoj. Inter popularaj fromaĝoj elstaras tiu de la Serra da Estrela, de Azeitão kaj de São Jorge, inter multaj aliaj.[91][92]

Portugalio estas lando tre vinprodukta kaj tre vinkonsuma, kaj estas famaj la vinoj de la regionoj Doŭro, Alentejo kaj Dão, la verdaj vinoj de provinco Minho, kaj la brandecaj vinoj de Porto kaj de Madeira, historie eksportataj ekzemple al Britio. Pri kukofarado estas enorma vario de tradiciaj receptoj kiel la famaj pasteis de Belém, la ovos moles de Aveiro, la pasteis de Tentúgal, la sericaia de Elvas kaj la spongkuko de Ovar, same kiel multaj aliaj.[91][92]

Inter plej popularaj pladoj, elstaras la cozido à portuguesa, la «bacalhau à brás», la «bacalhau à Gomes de Sá», la espetadas de Madeira, la «vulkana cozido» de Azoroj, la «leitão assado à Bairrada», la «Rojões à moda do Minho» de Aveiro kaj de la provinco Minho, la chanfana de Beira, la porkaĵo alemtejeca, rostita fiŝaĵo (en la tuta lando), la tripas à moda do Porto (de la regiono de Porto), la «pataniscas de bacalhau» ktp. Pri moruo (bacalhau) portugaloj populare fanfaronas, ke ili havas 365 diferencajn receptojn, kaj tial ili povas manĝi moruon ĉiutage en la jaro sen ripeti recepton. La portugala kuirarto influis super aliajn tutmondajn kuirartojn kiel tiu de Japanio, kiel okazis ekzemple per la enkonduko de la tempuro.[91][92]

ArkitekturoRedakti

La arkitekturo de Portugalio estas esprimo kiu referencas al la arkitekturo praktikita en la teritorio de aktuala Portugalio eĉ ekde antaŭ la fondo de la lando mem en la 12-a jarcento. La termino povas referenci ankaŭ al konstruaĵoj kreitaj sub la portugala influo aŭ eĉ fare de portugalaj arkitektoj mem en aliaj mondopartoj, partikulare en la Portugala Imperio (inklude Olivenza en Hispanio).

Estas kandidatoj al la Heredo la jenaj insuloj: Berlengas, Desertas, Selvagens.

Ekster monumenta arkitekturo, la popola arkitekturo konsistas el tre mallarĝaj domoj kaj stratoj en urboj, uzado de ŝtono kiel ĉefa konstrumaterialo kaj partikulare de granito en la nordo de la lando, kaj uzado de blankaj muroj en la sudo, iel simile al la sudo de Hispanio. La plintokoloro sub la blanko en la suda regiono indikas tiun devenon, ekzemple helblua en Alentejo, flava en Algarvo ktp.

Vidaj artojRedakti

Portugalio havas riĉan historion en pentrarto. La unuaj bone konataj pentristoj datas el la 15-a jarcento – nome Nuno Gonçalves kaj Vasco Fernandes – estis parto de la malfrugotika pentroperiodo. Dum la Renesanco, la portugala pentrarto estis tre influita de la nordeŭropa pentrarto. En la baroka periodo Josefa de Óbidos kaj Vieira Lusitano estis la plej fekundaj pentristo. José Malhoa, konata pro sia verko Fado, kaj Columbano Bordalo Pinheiro (kiu pentris la portretojn de Teófilo Braga kaj Antero de Quental) estis ambaŭ referencoj en naturalisma pentrarto.

En la 20-a jarcento alvenis Modernismo, kaj kun ĝi la plej elstaraj portugalaj pentristoj: nome Amadeo de Souza-Cardoso, kiu estis tre influita de francaj pentristoj, precize la Delaunay-oj (Robert kaj Sonia). Inter liaj plej bone konataj verkoj estas Canção Popular a Russa e o Fígaro. Aliaj grandaj modernistaj pentristoj/verkistoj estas Carlos Botelho kaj Almada Negreiros, amiko de la poeto Fernando Pessoa, kiu pentris la portreton de Pessoa. Li estis tre influita kaj de Kubismo kaj de Futurismo.

Elstaraj internaciaj figuroj en vidaj artoj nuntempe estas pentristoj Vieira da Silva, Júlio Pomar, Helena Almeida, Joana Vasconcelos, Julião Sarmento kaj Paula Rego. Inter skulptistoj menciindas António Soares dos Reis.

KinartoRedakti

 
Maria de Medeiros estas unu el plej konataj aktorinoj de kinarto kaj portugala kaj internacia.

Portugala kinarto havas longan tradicion, fakte el la propra nasko de la komunika kaj distra rimedo fine de la 19-a jarcento. António Lopes Ribeiro, António Reis, Pedro Costa, João César Monteiro, José Fonseca e Costa, Edgar Pêra, António-Pedro Vasconcelos, Fernando Lopes, João Botelho, João Mário Grilo kaj Leonel Vieira, estas inter tiuj kiuj akiris elstarecon. Famaj portugalaj filmaktoroj estas Nuno Lopes, Daniela Ruah, Diogo Infante, Soraia Chaves, Ribeirinho, Lúcia Moniz, kaj Diogo Morgado.

Famaj aktoroj el kiuj kelkaj aktivis ne nur en portugala kino, sed ankaŭ en internaciaj filmoj estas Joaquim de Almeida, Maria de Medeiros, Beatriz Costa, Laura Alves, Milú, kaj plej fama reĝisoro estas Manoel de Oliveira.

Aparte Portugalio proponas multajn interesajn scenejojn por filmi scenojn de famaj filmoj. La filmo Capitães de Abril estis kunproduktaĵo de Portugalio, Hispanio, Italio kaj Francio de 2000 verkita kaj reĝisorita de Maria de Medeiros, inspirita en la okazaĵoj de la 25a de Aprilo de 1974 en Portugal, konataj kiel la Revolucio de la Diantoj. La germana reĝisoro Wim Wenders realigis du sinsekvajn filmojn pri Portugalio kaj Lisbono respektive nome Der Stand der Dinge (1982) kaj Lisbon Story (1994). El perro del hortelano (1996) estas filmo reĝisorita de Pilar Miró kiel versio de komedio de Lope de Vega; multaj scenoj estis filmitaj en la palacoj de Sintra, Queluz, Fronteira kaj en preĝejo de Setúbal.

LingvoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Portugala lingvo.
 
Portugallingva averta signalo pri fervojo en Valença (Portugalio).

La portugala lingvo (portugale: português) estas lingvo latinida, nun parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj. Ĝi estas la sesa plej parolata mondlingvo, parolata en Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio. Nur la mandarena, la hispana, la angla, la hindia, la bengala havas pli da parolantoj. Ĝi estas en la sama rango kiel la araba lingvo aŭ la rusa laŭ la nombro de parolantoj.

La historio de la portugala lingvo estas historio de la evoluo de la portugala lingvo ekde ĝia origino en la nordokcidento de la Ibera duoninsulo ĝis hodiaŭ, kiel oficiala lingvo parolata en Portugalio kaj en kelkaj landoj de portugallingva esprimo. En ĉiaj aspektoj (fonetiko, morfologio, vortaro kaj sintakso), la portugala lingvo estas esence la rezulto de organika evoluo ekde la vulgara latino alportata de la romiaj kolonoj en la 3a jarcento a.K., kun malgrandaj influoj de aliaj lingvoj kaj kun markita kelta substrato. La arkaika portugala disvolviĝis en la 5a jarcento p.K., post la falo de la Romia Imperio kaj la ĝermanaj invadoj, kiel latinida dialekto, nomita galega-portugala, kiu malsimiliĝis de aliaj iberaj latinidaj lingvoj. Uzita en dokumentoj skribitaj ekde la 9a jarcento, la galega-portugala fariĝis matura lingvo en la 13a jarcento, kun riĉa literaturo. En 1290 ĝi dekretiĝis kiel oficiala lingvo de la regno Portugalio de la reĝo Dinis la 1-a. La salto al la moderna portugala alvenis en la Renesanco, kun la Cancioneiro Geral de Garcia de Resende (1516) konsiderita kiel la normo. La normigado de la lingvo komencis en 1536, kun la kreado de la unuaj gramatikoj, de Fernão de Oliveira kaj João de Barros. Ekde la 16a jarcento, kun la ekspansio dum la epoko de la malkovroj, la historio de la portugala lingvo ĉesis okazi ekskluzive en Portugalio, ampleksante la eŭropajn portugalajn kaj la internaciajn portugalajn.

Esperanto en PortugalioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Portugalio.
 
Kovrilpaĝoj de libreto kun ok glumarkoj (bildoj de Portugalujo kaj sloganoj), eldonita de Agencia Esperantista Silva & Carreira Lda, Lisbono.

En 1924 la societo „Rondo Amikeco“ kaj aliaj fondis la Portugalan Esperanto-Asocion (PEA), kiu nacia societo laboris vigle en la sidejo de framasona lernejo, ĝis kiam militistaj diktatoroj ĝin okupis. De tiam PEA vivas kvazaŭ nur en poŝtkesto 279 Lisboa, en la espero de pli favoraj kondiĉoj. Saldanha Carreira oficiale gvidis kurson ĉe la Polico. La policistoj uzis kaj uzas Esperanto-distingilon kaj iliaj turismaj servoj estis kaj estas oficiale uzataj de la ĉefdelegito de la Portugala Teritorio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) laŭnecese. Post fermo de la unua kurso la kursanoj malfermis asocion Portugala Esperanta Polica Asocio, bele meblitan de la ĉefkomandanto. Dum 1925 aperis 6 n-roj de la oficiala organo de PEA ĉefe per la donaco de Teixeira Lino-Fundao (Eskudoj 12.000 S 00). De 1927 ĝis 1930 la movado dormadis, nur la laboristaj Esperantistoj daŭrigis konstante kaj senlace la propagandon, kiu eĉ nun estas tre vigla. Registrindaj nomoj: Costa Junior, Irmundo Barros, Vicente Junior kaj Armando d' Almeida. La ĉefaj nunaj laboristaj asocioj estas "Ligo de l' Okcidentaj Esperantistoj", "Antaŭen" kaj "Nova Vojo".

En 1932 la movado reviviĝis post parolado kaj kurso gvidita de Saldanha Carreira antaŭ la mikrofono de la Radio Stacio CT. 1AA Lisboa de Abilio Nunes dos Santos. La instruo estis vera apostolado, la paroladanto profitis ĉiam la korespondaĵojn elvenantajn el la Asocio de Blinduloj, el la Malliberejoj ktp., por sin turni al ĉiuj, kiuj bezonis protekton kaj komforton kaj beni ilin per ripozigaj, mildigaj vortoj. Kiel sekvo, la unua kongreso de Radiotelefonio (1932) aprobis ĉiesvoĉe tezon prezentatan de radioamantoj de Barreiro, aklame apogante la decidojn de Kongreso de Radio-Kluboj okazinta en Cannes. La konkludoj de la unua Nacia Kongreso, por ke Esperanto estu akceptata kiel lingvo de la Radiotelefonio estas prezentitaj oficiale al la ministro.

En 1933 fondiĝis Esperantista sekcio en „Touring Club de Portugal“. Pere de ĝia agado oni sukcesis aranĝi duonoficialan nedevigan Esperanto-kurson en la komercaj lernejoj de Ferreira Borges, Veiga Beirao, Rodrigues Sampaio; oficialan nedevigan kurson ĉe la polico; kaj kurson en Touring Club, kies vicprezidanto, la fama verkisto D. Alberto Bramao prezidis ĉiujn kunvenojn kaj paroladojn organizitajn de la sekcio.

 
Emblemo de la kongreso UK 2018, en azuleĥa portugala stilo.

Aparte menciindas la kultura esperanto-revuo La Karavelo. Ĝi estis fondita de João José Santos (Ĝoano) en la portugala urbo Estremoz en oktobro 2007. Ĝi aperis sesfoje jare unue per Interreto kaj poste surpapere. Kunlaboris en la revuo tutmonde konataj esperantistoj. La gazeto aperigis historiajn artikolojn, tradukojn de konataj verkistoj, ĉefe portugallingvaj, sed ne nur, ankaŭ originalajn poemojn, rakontojn, ktp. La nomo de la revuo omaĝas la karavelon, kiu estas konata ŝiptipo inventita kaj uzata de la portugaloj dum la 15-a kaj la 16-a jarcentoj kaj grava en la malkovro de nekonataj lokoj, por la tiamaj eŭropanoj.

La 103-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis ekde la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2018 en Lisbono (Portugalujo). UK neniam antaŭe okazis en Portugalio. La kongresa temo estis “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?”.[93]

Vidu ankaŭRedakti

BildaroRedakti

NotojRedakti

  1. Brian Jenkins, Spyros A. Sofos, Nation and identity in contemporary Europe, p. 145, Routledge, 1996, ISBN 0-415-12313-5
  2. Melvin Eugene Page, Penny M. Sonnenburg, p. 481
  3. "The World Factbook". cia.gov. Alirita la 14an de Septembro 2015.
  4. World Economic Outlook April 2014 - Recovery Strengthens, Remains Uneven (8a de Aprilo 2014). Arkivita el la originalo je 8a de Aprilo 2014. Alirita 20a de Aprilo 2021.
  5. SOCIAL PROGRESS INDEX 2015 : EXECUTIVE SUMMARY. Alirita 2a de Aŭgusto 2017.
  6. Quality of Life Index by Country 2020 Mid-Year.
  7. Democracy Reports | V-Dem. Arkivita el la originalo je 21a de Junio 2019. Alirita 14a de Julio 2019. Arkivigite je 2019-06-21 per la retarkivo Wayback Machine
  8. 8,0 8,1 David Birmingham (2003), p. 11
  9. Heale, Jay. (15a de Aprilo 2016) Portugal: Third Edition. Cavendish Square Publishing, LLC. ISBN 978-1-5026-1694-4.
  10. (28a de Aŭgusto 2012) “Celtic from the West: Alternative Perspectives from Archaeology, Genetics, Language and Literature. Eldonita de Barry Cunliffe kaj John T. Koch. Oxford: Oxbow Books, 2010. 384 paĝoj. ISBN-13: 978-1842174104.”, E-Keltoi: Journal of Interdisciplinary Celtic Studies 9 (1). ProQuest 1095733285. 
  11. Tartessian, Europe's newest and oldest Celtic language (5a de Marto 2013).
  12. . Our Celtic roots lie in Spain and Portugal (4a de Majo 2008). Alirita 11a de Aprilo 2017.
  13. . Celts and the Castro Culture in the Iberian Peninsula – issues of national identity and Proto-Celtic substratum (29a de Marto 2018). Alirita 11a de Julio 2020.
  14. Emerick, Carolyn; kaj aliaj. "Europa Sun Issue 4: April 2018". Carolyn Emerick – via Google Books.
  15. Celts Part 1 (19a de Septembro 2019). Arkivita el la originalo je 27a de Septembro 2021. Alirita 6a de Julio 2020. Arkivigite je 2021-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  16. Harding, D. W.. (11a de Junio 2007) The Archaeology of Celtic Art. Routledge. ISBN 978-1-134-26464-3.
  17. Green, Miranda J.. (11a de Julio 1995) The Celtic World. Psychology Press. ISBN 978-0-415-05764-6.
  18. The Irish connection with Chadic and Afro-Asiatic languages”. [rompita ligilo]
  19. Viriathus And The Lusitanian War | UNRV.com Roman History.
  20. Silva, Luis. (30a de Julio 2013) Viriathus: And the Lusitanian Resistance to Rome, 155–139 BC. Pen and Sword. ISBN 978-1-4738-2689-2.
  21. (2020) “Coins and villae in late Roman Lusitania: collapse of the Roman currency economy?”, Post-Classical Archaeologies 10, p. 219–246. 
  22. David Rohrbacher, "Orosius," en The Historians of Late Antiquity (Routledge, 2002), pp. 135–137. Rohrbacher bazis la naskodaton de Orosio sur la Aŭgustena prsikribo de Orosio kiel "juna pastro" kaj "filo laŭ aĝo" en la periodo 414–418, kio metus lian aĝon je 30 aĵ pli juna.
  23. 23,0 23,1 (11a de Julio 1957) “Reconsideration of the History of the Suevi”, Revue belge de Philologie et d'Histoire 35 (1), p. 19–47. doi:10.3406/rbph.1957.2022. 
  24. 24,0 24,1 (Januaro 2017) “IN TEMPORE SUEBORUM. The time of the Suevi in Gallaecia (411-585 AD). Exhibition Catalogue (English)”, Jorge LÓPEZ QUIROGA-Artemio M. MARTÍNEZ TEJERA (kunord.): IN TEMPORE SUEBORUM. The Time of the Sueves in Gallaecia (411-585 AD). The First Medieval Kingdom of the West, Ourense.. 
  25. Milhazes, José. Os antepassados caucasianos dos portugueses – Rádio e Televisão de Portugal en portugala. (el Retarkivo {{{1}}})
  26. 26,0 26,1 Kéry, Lotte. (1999) Canonical Collections of the Early Middle Ages (Ca. 400-1140): A Bibliographical Guide to the Manuscripts and Literature. ISBN 978-0-8132-0918-0.
  27. . The development of church/state relations in the Visigothic Kingdom during the sixth century (507-601) Kingdom during the sixth century (507-60} (2016). Alirita 11a de Julio 2020.
  28. (1979) “Social Implications of Borrowing: The Visigothic Element in Hispano-Romance”, Word 30 (3), p. 257–272. doi:10.1080/00437956.1979.11435671. 
  29. (11a de Julio 1950) “David (Pierre). Études historiques sur la Galice et le Portugal du VIe au XIIe siècle”, Revue belge de Philologie et d'Histoire 28 (1), p. 229–233. 
  30. Ferreiro, Alberto. (1999) The Visigoths: Studies in Culture and Society. ISBN 90-04-11206-5.
  31. (11 December 1979) “Social Implications of Borrowing: The Visigothic Element in Hispano-Romance”, WORD 30 (3), p. 257–272. doi:10.1080/00437956.1979.11435671. 
  32. Goths and Visigoths (14a de Majo 2018).
  33. Fim do Império Romano e Chegada dos Suevos (portugale). Arkivita el la originalo je 23a de Decembro 2014. Alirita 12a de Marto 2016. Arkivigite je 2014-12-23 per la retarkivo Wayback Machine
  34. Suevos (portugale). Alirita 12a de Marto 2016.
  35. (2013) “Vestígios da presença sueva no noroeste da península ibérica: na etnologia, na arqueologia e na língua”, Revista Diacrítica (pt) 27 (2), p. 257–277. 
  36. Genetic history of the Spaniards and the Portuguese.
  37. Domingos Maria da Silva, Os Búrios, Terras de Bouro, Câmara Municipal de Terras de Bouro, 2006. (en portugala)
  38. 38,0 38,1 38,2 Al-Andalus. Encyclopædia Britannica. Alirita 19a de Marto 2021.
  39. Portugal musulman (Le) – VIIIe-XIIIe siècles, Christophe Picard – Maisonneuve et Larose – Collection Occident Musulman – 2001, 500 p. (ISBN 2-7068-1398-9)
  40. A History of Portugal and the Portuguese Empire, Vol. 1: From Beginnings to 1807: Portugal (Volume 1) p. 55
  41. Pelayo – king of Asturias.
  42. 42,0 42,1 H. V. Livermore, A New History of Portugal (Cambridge University Press: London, 1969) pp. 32–33.
  43. 43,0 43,1 43,2 Ribeiro, Ângelo. (2004) História de Portugal I – A Formação do Território (portugale). QuidNovi. ISBN 989-554-106-6.
  44. (2018) “A presença viking na Península Ibérica: Os Vikings em Portugal e Galiza (Hélio Pires)”, Scandia (pt) 1, p. 249–255. 
  45. Marques, André Evangelista. (2018) “As incursões vikings no Norte de Portugal”, Mil Anos da Incursão Normanda ao Castelo de Vermoim, p. 143–184. ISBN 978-989-8351-97-5.
  46. Fernandes, A. de Almeida. O Conde Vímara Peres por A. de Almeida Fernandes.
  47. . Black death (13 September 2007). Alirita 2a de Aprilo 2019.
  48. Duarte, King of Portugal. (2016) The book of horsemanship, Jeffrey L. Forgeng. ISBN 978-1-78204-628-8. OCLC 961824873.
  49. (12 September 2014) “Uma modernidade perdida: da melancolia à alegria racional na antropologia do homem superior, segundo D. Duarte”, Revista Filosófica de Coimbra 22 (43), p. 190. doi:10.14195/0872-0851_43_7. [rompita ligilo]
  50. Duarte, King of Portugal. (1999) Leal conselheiro, Maria Helena Lopes de Castro, [Lisboa]: Imprensa Nacional-Casa da Moeda. ISBN 972-27-0940-2. OCLC 43397222.
  51. Calafate, Pedro. (1999) “A Geração de Avis: O infante D. Pedro”, História do pensamento filosófico português II. Editorial Caminho, p. 412–444. ISBN 9789722113878.
  52. (1988) Ordenações del Rei Dom Duarte. Lisboa: Fundação Calouste Gulbenkian. ISBN 972-31-0279-X.
  53. Roth, Norman. (2003) “Calendar”, Medieval Iberia: an encyclopedia. New York: Routledge. ISBN 0-415-93918-6. OCLC 50404104.
  54. The Portuguese Explorers: Newfoundland and Labrador Heritage. Heritage.nf.ca. Alirita 31a de Januaro 2014.
  55. Corte-Real, Miguel L.-A. Vigneras volumo I , alirita la 31aan de Januaro 2014}}
  56. Town of Portugal Cove – St.Philip's : History. Alirita 14a de Septembro 2015.
  57. La normiga kompreno de historiitoj estas ke Cabral estis forportitaj de la ventoj kiam li navigis la marfluojn de Suda Atlantiko, kaj atingis la marbordon de Sudameriko, hazarde malkovrante Brazilon. Tamen estas teorioj ke ili intence iris tien.
  58. Giles Tremlett. "Another nail in Cook's coffin as map suggests he was pipped by Portugal", 22a de Marto 2007.
  59. Debusmann, Bernd, "Kangaroo in 400-year-old manuscript could change Australian history", 15a de Januaro 2014.
  60. Perry, Michael, "Map proves Portuguese discovered Australia: new book", Reuters, 21a de Marto 2007.
  61. Peña, Lorenzo. Un puente jurídico entre Iberoamérica y Europa:la Constitución española de 1812. Instituto de Filosofía del CSIC.
  62. IBGE teen. Ibge.gov.br. Arkivita el la originalo je 25a de Januaro 2012. Alirita 11a de Februaro 2012.
  63. Fidalgo, el galeg-portugala fillo de algo (laŭvorte filo de io, ies filo) estis titolo de malalta nobelo.
  64. Historical Depictions of the 1755 Lisbon Earthquake. Nisee.berkeley.edu (12a de Novembro 1998). Arkivita el la originalo je 11a de Marto 2011. Alirita 6a de Majo 2012. Arkivigite je 2011-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
  65. Kenneth Maxwell, Pombal, Paradox of the Enlightenment (Cambridge: Cambridge University Press, 1995), 83, 91–108, 160–62.
  66. P S Lele, Dadra kaj Nagar Haveli: past and present, Publikigita de Usha P. Lele, 1987,
  67. Portugal Não É Um País Pequeno. Purl.pt. Arkivita el la originalo je 25a de Oktobro 2014. Alirita 21a de Februaro 2011.
  68. Flight from Angola, The Economist, 16a de Aŭgusto 1975
  69. Dismantling the Portuguese Empire, Time, 7a de Julio 1975
  70. Martins, Ana (2006). "Presidential Elements in Government: The Portuguese Semi-Presidential System". European Constitutional Law Review. 2: 81–100. doi:10.1017/S1574019606000812. S2CID 146507857.
  71. Vieira, Gonçalo; Luís, Zêzere José; Mora, Carla (2018). Landscapes and Landforms of Portugal. Springer International Publishing. ISBN 978-3-319-03640-3.
  72. Francisco, Susete (14a de Aŭgusto 2017). "Portugal tenta duplicar território marítimo". Diário de Notícias. Alirita la 7an de Decembro 2017.
  73. «Euro começa a circular em 12 países europeus» (en portugala).[rompita ligilo] BBC. 22a de Januaro 2012. Konsultita la 16a de Januaro 2012.
  74. Portugal é o país mais competitivo da Europa do Sul
  75. «España gana puestos en el ranking de competitividad del World Economic Forum». Mastermás. 11a de Januaro 2012. Arkivita el originalo la 21an de junio 2012. Konsultita la 30an de majo 2012.
  76. "Crop production". FAO. Konsultita la 21an de Julio 2020.
  77. "Portugal Welcomes Record 20 Million Visitors in 2017". TravelPulse. 22a de Februaro 2018.
  78. "ListAfterList.com". ListAfterList.com. Arkivita el la originalo la 2an de Majo 2010. Alirita la 22an de Aŭgusto 2010.
  79. "Curious? Read". Curiousread.com. Februaro 2008. Alirita la 22an de Aŭgusto 2010.
  80. Weiner, Rebecca. "Portugal Virtual Jewish History Tour". Jewishvirtuallibrary.org. Alirita la 6an de Majo 2012.
  81. Portugal Life Expectancy 1950-2022
  82. CulturaAlirita la 24an de Januaro 2012, arkivita en la 31an de Decembro 2011.
  83. Introdução Arkivigite je 2014-01-09 per la retarkivo Wayback Machinealirita la 24an de Januaro 2012. Arkivita en la 31an de Decembro 2011.
  84. Manel Grilo Instrumentos tradicionais portugueses, 2007. Alirita la 24an de Januaro 2012. Arkivita en la 31an de Decembro 2011.
  85. História do Fado Arkivigite je 2014-07-06 per la retarkivo Wayback MachineAlirita la 24an de Januaro 2012. Arkivita en la 31an de Decembro 2011.
  86. Guitarra portuguesa- Historia e propriedades acústicas, Verdes Anos. Alirita la 24an de Januaro 2012. Arkivita en la 31an de Decembro 2011.
  87. 87,0 87,1 A música em Portugal Arkivigite je 2013-09-29 per la retarkivo Wayback Machine, Instituto Camões Alirita la 25an de Januaro 2012. Arkhivita en la 31an de Decembro 2011.
  88. The Lusiads (1800-1882). Alirita 2013-08-31.
  89. 89,0 89,1 Sobre a literatura portuguesa Arkivigite je 2012-01-07 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 24an de Januaro 2012 kaj arkivita en la 31an de Decembro 2011.
  90. 90,0 90,1 Literatura Portuguesa Arkivigite je 2012-01-02 per la retarkivo Wayback Machine – Instituto de Camões Alirita la 24an de Januaro 2012 kaj arkivita en [1] la 31an de Decembro 2011.
  91. 91,0 91,1 91,2 Gastronomia de PortugalAlirita la 24an de Januaro 2012 kaj arkivita en la 31an de Decembro 2011
  92. 92,0 92,1 92,2 Tutorial cozinha portuguesa Arkivigite je 2012-05-17 per la retarkivo Wayback MachineAlirita la 24an de Januaro 2012 kaj arkivita en la 31an de Decembro 2011
  93. Kongresa temo en Lisbono: “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?”. Universala Esperanto-Asocio (2017-10-18). Alirita 2017-10-18.

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Portugal en la hispana Vikipedio.