Lamego

municipo kaj urbo en Portugalio

Lamego (portugallingva prononco: [lɐˈmeɣu]; el pra-kelta: *Lamecum) estas urbo kaj municipo en la Distrikto Viseu, en la Norda Regiono ĉe Douro en norda Portugalio. Ĝi estas borde de la rivero Balsemão, kaj la municipo havas 24 315 loĝantojn (2021).

Lamego
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26 691  (2011) [+]
Loĝdenso 161 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 7° 49′ U (mapo)41.098330555556-7.81Koordinatoj: 41° 6′ N, 7° 49′ U (mapo) [+]
Alto 493 m [+]
Areo 165,42 km² (16 542 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Lamego (Portugalio)
Lamego (Portugalio)
DEC
Lamego
Lamego
Situo de Lamego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lamego [+]
vdr
La kastelo.

Geografio redakti

La municipo limas norde kun Mesão Frio kaj Peso da Régua, oriente kun Armamar, sudoriente kun Tarouca, sudokcidente kun Castro Daire kaj okcidente kun Resende. Ĝi havas 18 freguesias, nome la jenaj: Avões, Bigorne, Magueija e Pretarouca, Britiande, Cambres, Cepões, Meijinhos e Melcões, Ferreirim, Ferreiros de Avões, Figueira, Lalim, Lamego (Almacave e Sé), Lazarim, Parada do Bispo e Valdigem, Penajóia, Penude, Samodães, Sande, Várzea de Abrunhais kaj Vila Nova de Souto d'El-Rei.

Historio redakti

 
La katedralo.

Kun originoj de antaŭ la romia okupacio de la Iberia Duoninsulo, Lamego estas konata pro sia historia urbocentro, kun longa historio kiel ĉefa urbo de iama provinco Trás-os-Montes e Alto Douro. Legendo tenas, ke la unua portugala kortumo okazis en Lamego, en 1143.

Certe la areo estis konkerita definitive el islamanoj en 1057 fare de Fernando la 1-a de Leono. Kiam la distriktoj estis kreitaj en 1835 fare de reformo de Mouzinho da Silveira, Lamego estis dekomence planita kiel sidejo de la distrikto; sed tiujare la sidejo estis atribuita al Viseu, kiu estas pli centra. Tamen Lamego ja plu estis sidejo de la diocezo de Lamego (la nura portugala diocezo kiu ne korespondas al distrikta ĉefurbo). Tiukadre estas nombraj ekleziaj monumentoj, el kiuj elstaras: la katedralo, la preĝejo de Sankta Petro de Balsemão kaj la Sanktejo de Nossa Senhora dos Remédios.

Vizitindaĵoj redakti

La katedralo ekkonstruiĝis en 1159 laŭ stilo origine romanika, kvankam ĝi ricevis postajn gotikajn kaj barokajn reformojn. La kvadrata sonorilturo estas origino. La renesanca klostro​ estas harmonia kun dek du arkoj.

 
La Sanktejo.

La Sanktejo de Nossa Senhora dos Remédios estas preĝejo de stilo rokoko de la 18-a jarcento en la okcidento de la urbo, sur monteto de 600 metroj super la marnivelo. Temas pri grava pligrima centro en Portugalio. La fasado impresas per rokokaj ornamaĵoj en pordoj kaj fenestroj kaj per du barokaj turoj.

Plej impresa estas la monumenta ŝtuparo desegnita de la arkitekto Nicolau Nasoni de simetria zigzago de 686 ŝtupoj: inter ties ornamaĵoj estas skulptaĵoj el ŝtonoj de la izraelaj reĝoj, krom aliaj de la kvar jarsezonoj, kolonoj, azuleĥoj, chafariz (fontano) kun obelisko granddimensia.

Krome vizitindaj estas la kastelo, la teatro, la muzeo, ktp.

La ekonomio estas bazata sur tradicia vitkultivado kaj vinproduktado kun protektita devennomo, industrio (ĉefe tekstila), komerco (vendejara centro) kaj turismo ĉefe rilata al la katolikaj monumentoj.

Bildoj redakti

Bibliografio redakti

  • Costa, M. Gonçalves da (1977), História do Bispado e cidade de Lamego, vol. 1, Lamego, Portugal

Eksteraj ligiloj redakti