Peso da Régua
Peso da Régua estas portugala urbo kaj municipo en la Distrikto Vila Real, Norda regiono kaj subregiono Doŭro, kun ĉ. 8 905 loĝantoj (2021).
Peso da Régua | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 5054 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 17 131 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 181 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 10′ N, 7° 47′ U (mapo)41.163176-7.789014Koordinatoj: 41° 10′ N, 7° 47′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 94,86 km² (9 486 ha) [+] | ||||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Peso da Régua [+] | |||||
Ĝi estas sidejo de municipo Peso da Régua de 94,86 km² de areo kaj 14 553 loĝantoj (en 2021), subdividite en ok submunicipoj. La municipo limas norde kun Santa Marta de Penaguião kaj Vila Real, oriente kun Sabrosa, sude kun Lamego kaj Armamar (trans la rivero Douro, sudokcidente kun Mesão Frio kaj okcidente kun Baião.
Historio
redaktiLa homa loĝado de tiu teritorio, datas el prahistorio, multe antaŭ la romia okupado, kiel atestas kelkaj kastrumoj kaj arkeologiaj trovitaĵoj en kelkaj lokoj. Fine de la 3-a jarcento a.n.e. startis la romia koloniigo de la teritorio aktuale portugala (mejloŝtonoj). Poste, kaj ĝis la fondo de la reĝlando Portugalio, tiu teritorio estis sinsekve okupita de Suevoj, Visigotoj kaj islamanoj.
Meze de la 19-a jarcento la administraciaj reformoj faritaj en la municipa nivelo rezultis en la aktuala formo de la municipo. Tiun oni kreis en 1836 pere de disiĝo de Santa Marta de Penaguião, kaj la sidejo estis altigita al la statuso de urbo en 1985. La nomo Peso da Régua rezultis el kunigo de la nomoj de du loĝlokoj, el kiuj Peso estis la origina loĝloko el la riverbordo ĝis la supra parto de la urbo; Régua estis la malsupra parto de la aktuala urbo kaj laŭlonge de la riverbordoj de Douro, kaj ĝi kreskis je la alveno de fervojo. La ekzisto de tiu fervoja stacio (kaj komercejo de Portovino, simboligita per du grapoloj kaj vintransporta boato en la municipa blazono) famigis la nomon Régua, pro kio en popola parolmaniero Régua estas ofte la nomo de la loĝloko Peso da Régua, kiu fakte naskiĝis de la kunigo de la du iamaj loĝlokoj.
En la areo naskiĝis gravuloj kiel la kuracisto kaj verkisto João de Araújo Correia, Ferreirinha, Antão de Carvalho, Joaquim Manuel Magalhães, la pentristo Jaime Silva, José Correia Cardoso Monteiro inter aliaj.
Ĝi estas centro de la regiono kun marko Douro. Ĝi estas ankaŭ en la centra parto de la fervoja Linha do Douro, inter Porto kaj Pocinho.
La loĝantaro de Peso da Régua atingis pinton de pli ol 24 600 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj pli ol 14 000.
Administracia ento
redaktiLa municipo Peso da Régua estas dividita en 8 fregezioj:
- Galafura e Covelinhas
- Moura Morta e Vinhós
- Peso da Régua e Godim
- Poiares e Canelas
- Fontelas
- Loureiro
- Sedielos
- Vilarinho dos Freires
Vidindaĵoj
redakti- Blazondomoj Solar dos Silveiras kaj Quinta do Covêlo, kaj mejloŝtono en Canelas
- Nekropolo nomita Cemitério Mouro aŭ Fonte dos Mouros, preĝejo kaj mejloŝtonoj en Galafura
- Mejloŝtonoj de Loureiro, de Peso da Régua, de Poiares, kaj de Vilarinho dos Freires
- Blazondomo Solar da Família Vaz Osório, Kin-Teatro Reguense, Domo de la Companhia Velha, fervoja stacio de Peso da Régua
- Muzeo de Douro
Bildoj
redakti-
Muzeo de Douro.
-
La rivero.
-
Covelinhas.
-
Romia vilao Fonte do Milho.
-
Vilarinho dos Freires.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peso da Régua en la portugala Vikipedio.