Santa Marta de Penaguião

Municipo en Portugalio

Santa Marta de Penaguião estas portugala urbeto en la sudokcidento de la Distrikto Vila Real, en la regiono Trás-os-Montes (Nordo) kaj la intermunicipa komunumo Douro.

Santa Marta de Penaguião
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5030
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 356  (2011) [+]
Loĝdenso 105 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 12′ N, 7° 47′ U (mapo)41.2-7.7833333333333 [+]
Areo 70 km² (7 000 ha) [+]
Santa Marta de Penaguião (Portugalio)
Santa Marta de Penaguião (Portugalio)
DEC
Situo de Santa Marta de Penaguião

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Marta de Penaguião [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de municipo Santa Marta de Penaguião de 69,28 km² de areo kaj 6 100 loĝantoj (en 2021), subdividite en sep submunicipoj. La municipo limas norde kaj oriente kun Vila Real, sude kun Peso da Régua kaj Baião kaj okcidente kun Amarante.

Historio

redakti

La homa loĝado de tiu teritorio, datas el prahistorio, multe antaŭ la romia okupado, kiel atestas kelkaj kastrumoj kaj arkeologiaj trovitaĵoj en kelkaj lokoj. Fine de la 3-a jarcento a.n.e. startis la romia koloniigo de la teritorio aktuale portugala (mejloŝtonoj). Poste, kaj ĝis la fondo de la reĝlando Portugalio, tiu teritorio estis sinsekve okupita de Suevoj, Visigotoj kaj islamanoj.

Meze de la 19-a jarcento la administraciaj reformoj faritaj en la municipa nivelo rezultis en la aktuala formo de la municipo.

La loĝantaro de Santa Marta de Penaguião atingis pinton de preskaŭ 14 600 loĝantoj en la 1940-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj pli ol 9 000. Gravaj enspezofontoj estas kaŝtanoj, fungoj kaj brutobredado de kaproj.

Administracia ento

redakti
 
Fregezioj de la municipo Santa Marta de Penaguião (el 2013).

La municipo Santa Marta de Penaguião havas la jenajn fregeziojn:

  • Alvações do Corgo
  • Cumieira
  • Fontes
  • Lobrigos (São Miguel e São João Baptista) e Sanhoane
  • Louredo e Fornelos
  • Medrões
  • Sever

Vidindaĵoj

redakti
  • Mejloŝtonoj de Alvações do Corgo, de Cumieira, de Fornelos
  • Preĝejo de Santa Eulália en Cumieira
  • Kapelo de São Pedro de Medrões
  • Preĝejo de São João Baptista kaj Pilorio de Santa Marta de Penaguião en Lobrigos

Bildoj

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti