Sabrosa estas portugala urbo apartenanta al la Distrikto Vila Real, en la regiono Trás-os-Montes (Nordo) kaj la intermunicipa komunumo Doŭro, kun ĉirkaŭ 1200 loĝantoj.

Sabrosa
municipo de Portugalio • town of Portugal

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5060
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 361  (2011) [+]
Loĝdenso 41 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 7° 35′ U (mapo)41.265101944444-7.5750516666667Koordinatoj: 41° 16′ N, 7° 35′ U (mapo) [+]
Areo 157 km² (15 700 ha) [+]
Sabrosa (Portugalio)
Sabrosa (Portugalio)
DEC
Sabrosa
Sabrosa
Situo de Sabrosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sabrosa [+]
vdr

Estas sidejo de municipo de 156,45 km² de areo kaj 7032 loĝantoj (en 2001), subdividite en 15 submunicipoj. La municipo limas norde kun la municipoj Vila Pouca de Aguiar, oriente kun Alijó, sudoriente kun São João da Pesqueira, sude kun Tabuaço kaj Armamar kaj okcidente kun Peso da Régua kaj Vila Real. La urbo ekekzistis en 1836 pro eliro de Vila Real.

Statuo de Ferdinando Magelano.

En Oktobro 2014, oni subskribis la ĝemeligon inter la urbo Puerto San Julián, en Argentino, kaj la urbo Sabrosa, rilate al la fakto, ke Magelano eble naskiĝis en Sabrosa kaj ĉe Puerto San Julián vintrumis antaŭ trovi la marpasejon de la nun nomita Magelana Markolo].[1]

Notoj redakti

  1. «Gleadell firmó hermanamiento con Sabrosa en Portugal». La Opinión Austral. 10a de Oktobro 2014. Arkivita el la originalo en la 22a de Decembro 2015. Alirita la 28an de Majo 2021.