Puerto San Julián

setlejo en Argentino

Puerto San Julián (Haveno Sankta Juliano) estas urbo argentina de la provinco Santa Cruz, en la departemento Magallanes. Situanta ĉe la golfeto San Julián, ĝi havas gravan havenon kaj flughavenon. Distas laŭ ŝoseo 373 km de la provinca ĉefurbo, Río Gallegos. Ĝi havis 95 796 loĝantojn en 2010. Krom la agado de la havenoj estas allogaĵoj pro tre interesa faŭno en la ĉirkaŭaĵo kun granda diverseco, en kiu elstaras marelefantoj, marleonoj, pingvenoj, gvanakoj, la malgranda reao, la ĉilia flamengo, la ruĝkola plumzonulo, la magelana kaŭkeno, la nigrakola cigno ktp.

Puerto San Julián
MontajeSanJulian.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo Z9310 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 894  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 49° 18′ S, 67° 44′ U (mapo)-49.3069531-67.7297851Koordinatoj: 49° 18′ S, 67° 44′ U (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Situo de Puerto San Julián
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Puerto San Julian [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

En Oktobro 2014, oni subskribis la ĝemeligon inter la urbo Puerto San Julián, en Argentino, kaj la urbo Sabrosa, en Portugalio, rilate al la fakto, ke Magelano eble naskiĝis en Sabrosa kaj ĉe Puerto San Julián vintrumis antaŭ trovi la marpasejon de la nun nomita Magelana Markolo].[1]

NotojRedakti

  1. «Gleadell firmó hermanamiento con Sabrosa en Portugal». La Opinión Austral. 10a de Oktobro 2014. Arkivita el la originalo en la 22a de Decembro 2015. Alirita la 28an de Majo 2021.

Eksteraj ligilojRedakti